Jan Długosz
Jan DŁUGOSZ, (litove: Janas Dlugošas, esperante Johano Dlugoso) de nobela blazono Wieniawa, latine Ioannes Dlugossius (naskiĝis la 1-an de decembro 1415 en Stara Brzeźnica, mortis la 19-an de majo 1480 en Krakovo) estis pola historiisto, kreinto de unu el plej gravaj verkoj de mezepoka historiografio eŭropa, diplomato kaj kleriko. Li edukigis filojn de reĝo Kazimiro la 4-a Jagelono.
Jan Długosz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jan Długosz | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1415 en Nowa Brzeźnica | ||||
Morto | 19-an de majo 1480 (64-jaraĝa) en Krakovo | ||||
Tombo | Crypt of Merit at Skałka (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Krono de la Regno de Pollando vd | ||||
Alma mater | Jagelona Universitato vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Długosz de blazono Wieniawa vd | ||||
Patro | Jan Długosz z Niedzielska (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato geografo heraldist (en) katolika sacerdoto militisto historiisto katolika episkopo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Annales seu cronicae incliti Regni Poloniae, ... | ||||
| |||||
arkiepiskopo de Lvovo | |||||
Dum | 1480 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiLi naskiĝis en 1415 en Stara Brzeźnica ĉirkaŭ Wieluń. Li devenis de nobela familio neriĉa. Lia patro, Jan Długosz el Niedzielsk famiĝis en batalo de Grunwald (1410) por kio li ricevis starostejon de Brzeźnica. Li havis du edzinojn kaj kun ili dekkelkajn da infanoj. En tiu nombro estis tri Johanoj, plejaĝa famiĝis kiel patro de pola historiografio. Unue li edukiĝis en paroĥa lernejo en Nowy Korczyn, kie lia patro estis starosto de 1421, poste li studis en Krakova Akademio (hodiaŭ Jagelona Universitato). Li foriris nericevante ian nivelon sciencan kaj kiel publika notario li loĝiĝis en kortego de krakova episkopo Zbigniew Oleśnicki (kardinalo). Li estis lia fidela kunlaboranto, sekretario kaj kanceliero dum 1433-1455. En 1437 li estiĝis kanoniko de Krakovo (Kraków). Post morto de Oleśnicki li servis al pola reĝo Kazimiro la 4-a Jagelono kaj de 1467 li edukigis reĝajn filojn. En 1480 li estis nomumita arkiepiskopo de Lvovo. Samjare li mortis.
Verkoj
redakti- Annales seu cronicae incliti Regni Poloniae (Jarlibroj, aŭ kronikoj de fama Reĝlando Pollando), dekdu libroj priskribantaj polan historion de legenda epoko ĝis la jaro 1480. Plena eldono aperis en jaroj 1701-1703. Eldono en pola traduko oni komencis en 1961 jaro kaj ĉiam oni kontinuigas ĝin.
- Liber beneficiorum dioecesis Cracoviensis (1470–1480), priskribo de beneficioj de katolika preĝejo en Malgrandpolio-listo de valoroj de posedaĵoj kaj progresoj de preĝejaj laboroj.
- Banderia Prutenorum (Armeaj standardoj de la armeo de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj el Prusujo) (1448, priskribo de flagoj de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj prenitaj fare de pola kaj litova armeo en la Batalo de Grunwald.
- Insignia seu clenodia incliti Regni Poloniae (post 1462), priskriboj kaj bildoj de polaj blazonoj nobelaj.
- Vitae episcoporum Poloniae, katalogoj de episkopoj polaj de: Krakovo (Kraków), Płock, Włocławek, Vroclavo (Wrocław), Poznano (Poznań) kaj arkiepiskopoj de Gniezno.
- Articuli de incorporatione Masoviae (1462), traktato substrekanta reĝaj rajtoj de Kazimiro la 4-a Jagelono al anekso (inkorporacio?) de Mazovio
Vidu ankaŭ
redaktiAliaj polaj kronikistoj
Bibliografio
redakti- Feliks Kiryk (redakto), Jan Długosz. W pięćsetną rocznicę śmierci (Sandomierz 24-25 maja 1980 r.) (Jan Długosz. En la 500-an mortodatrevenon (Sandomierz, 24-a-25-a de majo 1980)), Stacja Naukowa Polskiego Towarzystwa Historycznego (Instytut Mazurski) w Olsztynie, Olsztyn 1983, s. 248