Jan Jindřich Loewe

aŭstra filozofo

Jan Jindřich LOEWE (ankaŭ: Johann Heinrich Löwe; naskiĝinta la 8-an de decembro 1808 en Prago, mortinta samloke la 15-an de januaro 1892) estis bohema juristo, filozofo kaj profesoro universitata.

Jan Jindřich Loewe
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1808 (1808-12-12)
en Prago
Morto 15-an de januaro 1892 (1892-01-15) (83-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj germana
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo filozofo
vdr

Vivo redakti

Post gimnazia studado kaj trapaso de filozofiaj kursoj en Prago li studis jursciencojn ĉe la Universitato de Vieno. Post jurista deĵoro ĉe la krima tribunalo de Vieno lin allogis Johann Emanuel Veith kaj Anton Günther studi filozofion kaj fakte li dokotoriĝis filozofie finfine.

Estante disĉiplo de Günther li vokiĝis en 1838 far Friedrich zu Schwarzenberg docenti filozofion ĉe la Salcburga universitato kaj jam en 1839 li ricevis eksterordan profesorecon, poste ordan. Paralele li instruadis ĉe la Porpastra seminario de Salcburgo. En 1844/45 li dekanis, en 1850 rektoris. Krome li engaĝiĝis en 1842 pri starigo de Mozart-monumento en Salcburgo. Ĉ. la 1848-a jaro li eldonis la periodaĵon Constitutionelle Salzburger Zeitung.

Kardinalo Schwarzenberg peris en 1851 ke Löwe iĝu eksterorda profesoro pri filozofio ĉe Universitato de Karolo; orda profesoreco sekvis en 1858. De 1861 estis li dekano de la doktora, de 1863 de la profesora kolegaro de la fakultato pri filozofio. Krome li rektoris Prage e 1863/64. Tiam li aktivis politike klopodante devigan enkondukon de la fakoj de ĉeĥa kaj germana lingvoj ĉe ĉiuj gimnazioj je Bohemujo.

En 1854 li nomumiĝis eksteroda, en 1859 orda membro de la Reĝa akademio de la sciencoj (Královská česká společnost nauk). Li takseblas katolika liberalulo.

Verkoj (elekto) redakti

  • Über den Begriff der Logik und ihrer Stellung zu den anderen philosophischen Disziplinen, Braumüller, Wien 1849.
  • Das spekulative System des René Descartes, seine Vorzüge und Mängel, Braumüller, Wien 1855.
  • Die Philosophie Fichtes nach dem Gesamtergebnisse ihrer Entwickelung, Stuttgart 1862.
  • Über den Unterricht in der philosophischen Propädeutik am Gymnasium. Zugleich eine teilweise Beleuchtung der hierüber in dem Organisationsentwurfe für die österreichischen Gymnasien enthaltenen Instruktionen, Steinhauser, Prago 1864.
  • Lehrbuch der Logik, Braumüller, Wien 1881.
  • Die spekulative Idee der Freiheit, ihre Widersacher, ihre praktische Verwertung, Řivnáč, Prago 1890.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti