Jan KIENIEWICZ (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1938 en Varsovio) – pola historiisto, profesoro pri homa scienco, diplomato

Jan Kieniewicz
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1938 (1938-08-07) (85-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patro Stefan Kieniewicz
Frat(in)o Antoni Michał Kieniewicz
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Biografio redakti

En 1960 finis historion en Varsovia Universitato. Samloke doktoriĝis en 1966, kaj en 1974 habilitiĝis. En 1983 ricevis titolon de profesoro pri homa scienco.

Plurjara laboristo de Varsovia Universitato, kie atingis titolon de ordinara profesoro. Plenumis funkcion de gvidanto de Katedro pri Hispanismo (1975–1981) kaj vicdirektoro de Historia Instituto ĉe VU (1981–1988). De 1990 ĝis 1994 estis ambasadoro en Hispanio. En la jaroj 1996–2008 vicdirektoro de Instituto pri Interdisciplinaj Esploroj Artes Liberales. Post emeritiĝo plu lekciis en Fakultato de Artes Liberales ĉe UV.

En sia scienca laboro okupiĝis pri historio de Barato kaj ekspansio antaŭanta koloniigon, historio de Hispanio de la postmezepoka periodo kaj la nuntempa, historio de Pollando kaj Eŭropo. Membro de Collegium Invisibile kaj de la ĵurio de premio atribuata dum Foiro de Historia Libro.

Distingita de Kavalira Kruco (2005) kaj Oficira Kruco (2013) de la Ordeno Polonia Restituta.

Filo de profesoro Stefan Kieniewicz.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Portugalczycy w Azji: XV–XX wiek (Portugaloj en Azio: 15-a ĝis 20-a jarcento), (1976)
  • Historia Indii (Historio de Barato), (1980)
  • Od ekspansji do dominacji. Próba teorii kolonializmu (De ekspansio ĝis dominado. Teori-provo de koloniismo) (1986)
  • Spotkania Wschodu (Renkontoj de la Oriento) (1999)
  • Historia Polski (Historio de Pollando), (1986, kun aliaj aŭtoroj)
  • Historia Europy (Historio de Eŭropo) (1998, kunaŭtoro)
  • Wprowadzenie do historii cywilizacji Wschodu i Zachodu (Enkonduko al historio de civilizoj de Oriento kaj Okcidento) (2003)
  • Wyraz na ustach zapomniany (Vorto surbuŝe forgesita) (2013)

Bibliografio redakti

Profesoro Jan Kieniewicz Arkivigite je 2015-07-20 per la retarkivo Wayback Machine