Jan Kochanowski (naskiĝis la 6-an de junio 1530 en Sycyna Północna apud Zwoleń, mortis la 22-an de septembro 1584 en Lublin) estis granda pola poeto de renesanco. Opiniata kiel la plej genia pola poeto kaj unu el plej bone edukitaj eŭropanoj. Li estas opiniata ankaŭ kiel plej genia poeto en la renesanco kune kun Dante Alighieri. En Pollando oni parolas pri li kiel pri "patro de la pola poezio" kaj "poeto de la ekzisto". Kiel filozofo li estis eklektisto epikurece-stoika. Li estis religia, tamen probable li fariĝis herezulo.

Jan Kochanowski
Persona informo
Jan Kochanowski
Naskiĝo 1-an de januaro 1530 (1530-01-01)
en Sycyna Północna,  Krono de la Regno de Pollando
Morto 22-an de aŭgusto 1584 (1584-08-22) (54-jaraĝa)
en Lublino,  Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj latinapola vd
Loĝloko Czarnolas vd
Ŝtataneco Krono de la Regno de Pollando
Respubliko de Ambaŭ Nacioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Königsberg (1555–1556)
Universitato de Padovo (1552–1555)
Jagelona Universitato - sep liberaj artoj (1544–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jan Kochanowski
Familio
Dinastio Kochanowscy herbu Korwin vd
Patro Piotr Kochanowski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anna Białaczowska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Kasper Kochanowski (en) Traduki, Mikołaj Kochanowski (en) Traduki kaj Andrzej Kochanowski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Dorota Podlodowska (en) Traduki (1575–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Urszula Kochanowska (en) Traduki, Hanna Kochanowska (en) Traduki, Jan Kochanowski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Piotr Kochanowski (en) Traduki (frata nevo)
Jerzy Kochanowski (en) Traduki (frata nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
tradukisto
verkisto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Beletro Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Fraszki ❦
The Dismissal of the Greek Envoys ❦
David's Psalter ❦
Laments ❦
Q11816918 ❦
Q11799352 ❦
Q9334025 ❦
Chess ❦
Q25415026 ❦
Q9392156 ❦
Q24947030 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edukiteco

redakti

Li devenis de pola nobela familio Kochanowscy de la blazono Korwin. Li estis filo de juĝisto Piotr Kochanowski kaj Anna Białaczkowska (blazono Odrowąż). En 1544 li komencis studi en Krakova Akademio en Krakovo, poste ankaŭ studis en Germanio, en Universitato de Albertino en Królewiec, en Universitato de Padovo (kie li renkontis interalie Francesco Robortelo, Łukasz Górnicki, Andrzej Trzecieski kaj Andrzej Patrycy Nidecki. Laŭ edukiteco Kochanowski do estis humanisto, lingvisto kaj literaturisto.

Ekverkado

redakti

Jam en Italio Kochanowski komencis skribi malgrandajn poemojn en la latina. Ankaŭ tie verkis sian unuan kanto,(XXV numero en volumo de ĉiuj "Kantoj")- "Kion Vi volas de ni, ho Sinjoro, por viaj grandaj donacoj" ("Czego chcesz od nas Panie, za Twe hojne dary"). Post la periodo de Królewiec, Kochanowski veturis al Francio, kie li renkontis Pierre de Ronsard kaj estis en Germanujo. Enfine li revenis al Pollando.

 
Jan Kochanowski en Czarnolas

Kortega vivo

redakti

En sia lando li restis en bienoj de Tarnowscy, Tęczyńscy kaj de episkopo de Krakovo, Filip Padniewski. Danke al Piotr Myszkowski, reĝa subkanceliero, Kochanowski estiĝis reĝa sekretario. Li ricevis ankaŭ paroĥon de Poznań kaj Zwoleń. Li servis al la reĝo dum sejmoj (pola parlamento) kaj okupiĝis pri politiko;- tio estas eĉ videbla en liaj poemoj. Li servis ankaŭ dum bataloj inter Republiko de Ambaŭ Nacioj kaj Rusia Imperio. Post la morto de Zygmunt II August li volis apogi Henryk Walezy por la reĝeco. Post eskapo de la reĝo al Francio, Kochanowski lasis la politikon. Poste li nur apogis kiel reĝkandidaton Stefano Báthory, kies kortega poeto estis .

Gravaj verkoj

redakti

En 1574 li hejmiĝis en Czarnolas en la bieno Czarny Las (Nigra Arbaro). En 1575 edziĝis al Dorota Podlowska, blazono Janina. Li havis kun ŝi tri filinojn. Li vivis milde en silenta bieno kun ĉiuj luksoj de nobela vilaĝano. En 1575 li partoprenis en sejmo elektanta (parlamento kiu elektas reĝon) apogante Maksimiliano la 2-a. En tiu tempo Kochanowski skribis Replikon de grekaj delegitoj ("Odprawa posłów greckich"), unu el la plej gravaj filozofiaj kaj teatraj verkoj en Pollando. Kochanowski kritikis tie la demokration. Poste Kochanowski kreis Psalmaron de Davido ("Psałterz Dawidów"), al kiu Mikołaj Gomółka komponis muzikon. La poeto pruvas tie sian egan vortprovizon; li estas eĉ opiniata unu el la plej grandaj lingvistoj de la renesanco. La Psalmaro ne estis tute traduko de la biblia Psalmaro, tamen ĝi estis ĝia parafrazo. Kochanowski tie esprimas sian grandan artismon parafrazante la tekston religian, - kiu estas bela pro Dio. Dio ricevas en la Psalmaro de Kochanowski la karakteron de granda amanto.

 
Jan Kochanowski super kadavro de Urszulka - Jan Matejko

Post morto de sia frato, Kochanowski komencis skribi ne laŭrenesance. En poezio de renesanco oni admiras la mondon en ĉia diverseco kaj preĝante dankas al Dio, kiu estas granda amanto. Simile skribis Pico della Mirandola. Post morto de sia filino Urszulka, Kochanowski malsaniĝis je deprimo. Sian grandan doloron li esprimis en Trenoj (Treny - kantoj funebraj). Lia deprimo kondukis lin eĉ al herezo. Li kritikas sian filozofion -stoikismon- kiel la filozofion, kiu mensogis al li. La aro de ĉiuj Trenoj estas ĉia noto de lia granda doloro, en kiu malkaŝiĝas liaj duboj pri la ekzistado de Dio, pri lia bono, pri la senco de la ekzistado kaj pri la senco de la amo. En 1584, la jaro de la unua eldono de Trenoj, Kochanowski mortis en Czarnolas.

Treno Dekunua
Folaĵo virt'!- diris Brutuso rigidita...
Folaĵ', kiu vidus, per ĝi mond' plenigita!
Kiam, kiun pieco de ĝi savigadis?
Kiun la boneco de malbonaĵo savis?(...)

Memorigo

redakti

Multaj poetoj poste agnoskis lin kiel herezulon. Lia poezio tamen neniam estis forgesita pro ĝia supera beleco. Poste Wacław Potocki, pola poeto, estos unu el la grandaj defendantoj de la aŭtoritato de Kochanowski. Hodiaŭ Kochanowski estas ofte agnoskata kiel plej genia pola poeto kune kun Mikołaj Sęp-Szarzyński, Ignacy Krasicki, Adam Mickiewicz, Cyprian Norwid, Bolesław Leśmian kaj Czesław Miłosz. Sian admiron al Kochanowski esprimis ankaŭ Kálmán Kalocsay, la klasika esperantlingva poeto.

Vidu ankaŭ

redakti