Jan Piwnik pseŭdonomoj "Donat" kaj "Ponury" (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1912 en vilaĝo Janowice proksime al Ostrowiec Świętokrzyski, mortfalis la 16-an de junio 1944 apud vilaĝo Jewłasze en Nowogródek-regiono) – majoro de Pola Militistaro kaj aspiranto de Ŝtata Polico, fama partizana komandanto de la Pola Enlanda Armeo en Santakruca Montaro kaj en Nowogródek-regiono.

Jan Piwnik
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1912 (1912-08-12)
en Janowice, Ostrowiec County
Morto 16-an de junio 1944 (1944-06-16) (31-jaraĝa)
en Pollando
Mortokialo pafvundo
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Juneco kaj polic-servo redakti

En Janowice finis fundamentan lernejon, kaj gimnazion en Ostrowiec Świętokrzyski, kie abiturientiĝis en 1932. Ĝis 1933 soldatservis en Volina Lernejo de Artileriaj Rezerv-Substandardistoj en Volodimir, finante ĝin en la rango de plotono. En 1934 nomumita rezerv-subleŭtenanto. En la jaroj 1935-1939 servis en Ŝtata Polico, unue lernante en oficira lernejo en Mosty Wielkie, post kiu iĝis aspiranto, kaj poste gvidis policejon en Horochów (Volinio), kaj de 1938 gvidis lernejan kompanion de polico en Golędzinów (nun Varsovio).

Partopreno en la defenda milito kaj polaj unuoj Okcidente redakti

Li partoprenis la defendan militon de 1939 kiel komandanto de kompanio en Motorigita Bataliono de Polico. Kune kun sia subtaĉmento retiriĝadis de Silezio tra Lublinio direkte al la pola-hungara limo, kiun transpaŝis la 23-an de septembro. Post fuĝo en marto 1940 de internigejo en Hungario tra Jugoslavio kaj Italio atingis Francion, kie eniris la 4-an Regimenton de Peza Artilerio kaj iĝis komandanto de artileria baterio. Kiam junie 1940 Francio kapitulacis, Jan Piwnik kun taĉmento kolektiginta soldatojn de disbatitaj polaj unuoj, sur unu el la lastaj ŝipoj albordiĝis Brition. Tie eniris artilerian divizion en la 4-a Kadra Brigado de Pafistoj. Poste translokiĝis al la 1-a Sendependa Paraŝuta Brigado. Januare 1941 partoprenis kurson de konspira batalo en Briggens apud Londono kaj paraŝutistan kurson en Ringway apud Manchester. Mallonge iĝis ankaŭ instruktoro pri enkonduka paraŝuta instruado en Largo House. Post fino de laŭvicaj 5 fundamentaj kursoj akiris statuson de la kandidato por cichociemy (malvideblulo).

Ordenoj kaj distingoj redakti

  • Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (postmorte, laŭ decido de prezidento Bronisław Komorowski en 2010 "pro eminentaj meritoj por sendependigo de Pola Respubliko")
  • Ora Kruco de la Ordeno Virtuti Militari
  • Arĝenta Kruco Virtuti Militari
  • Batal-Kruco (dufoje)

Eksteraj ligiloj redakti