Jan Strydom

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jan STRYDOM [STREJdem], ankaŭ literumebla Jan Strijdom, estas afrikanslingva esperantisto el Suda Afriko. Li ekde multaj jaroj aktivas en la Esperanto-Asocio de Suda Afriko (EASA), kaj en 2003 en Pretoria eldonis Esperanto-muzikalbumon de la laŭŝajne iom privateca titolo Kelkaj kantoj por miaj geamikoj, en kiu li baritone kantas 32 muzikaĵojn el diversaj partoj de la mondo, kantitaj en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto.[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti