Jan ULLRICH (naskiĝis la 2-an de decembro 1973 en Rostock, GDR), estas eksa profesia germana strato-biciklisto.

Jan Ullrich
Jan Ullrich konkursanta por la teamo T-Mobile dum la eko de la 8-a etapo de Tour de France 2005 (la 9-an de julio en Pforzheim, Germanio)
Jan Ullrich konkursanta por la teamo T-Mobile dum la eko de la 8-a etapo de Tour de France 2005 (la 9-an de julio en Pforzheim, Germanio)
Persona informo
Naskiĝo 2-a de decembro 1973
en Rostock, GDR
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo biciklisto
TTT
Retejo http://www.janullrich.de/
vdr

En 2006, li estas 1,83 m alta kaj 73 kg peza.

Privata vivo redakti

Li edzinigis je septembro de 2006 duan kunulinon, Sara Steinhauser (la fratino de la eksa stratobiciklisto Tobias Steinhauser). La 10-an de majo 2007, li anoncis per sia ttt-ejo ke ŝi estas graveda kaj ke ilia estonta infano naskiĝos dum septembro de 2007.

Antaŭe, li vivis kune kun sia unua kunulino Gaby, kun kiu li havas knabinon Sarah-Maria, naskigita la 1-an de julio 2003. Ili disiĝis en 2005. La knabino vivas kun sia patrino en Merdingen.

De 2002 ĝis 2004, li vivis en Scherzingen en Svislando. Depost, li loĝas kun sia familio en Svislando en Kreuzlingen.

Biografio redakti

Lia patro, eksa masonisto, forlasis la familian domon dum Jan estis nur infano. Do, lia patrino edukis lin kaj liajn du fratojn.

Jan Ullrich sportumis la bicikladon ekde 1983 en la klubo Dynamo Rostock kun Peter Saager kiel trejnisto. Li ekis en 1987 en grupo de estontaj atletoj de la GDR en la nacia skolo pri sportoj de SC Dynamo Berlin kun la trejnisto Peter Becker.

Li gajnis sian unuan premion en 1988 kiel ĉampiono de GDR el junulaj stratobiciklistoj.

En 1993, li fariĝis monda ĉampiono el ne-profesiaj stratobiciklistoj en Oslo en Norvegio.

Jan Ullrich atentigis pri si en 1996 kiam li finis sian unuan partoprenon de Tour de France kiel 2-a konkursanto.

Li klasiĝis je tiu jaro malantaŭ Bjarne Riis, sia ĉefo en la teamo Deutsche Telekom.

Suprenirante la deklivan vojon ĝis Arcalis, li prezentis siajn eksterordinarajn kapablecojn, li eĉ preterpasis fakulojn kiel Richard Virenque kaj Marco Pantani.

La sekvan jaron (1997), li kaptis la flavan ĵerzon facile malgraŭ sia rivalo Richard Virenque. Tiel li ekestis la unua germano, kiu venkis en Tour de France.

La eksa konkursanto de Germana Demokratia Respubliko saĵnis havi ĉiujn kvalitajn por gajni multajn etapojn de la sekvontaj Tour de France.

Sed kelkfoje li estis nur iomete profesia pri lia vintra trejnado. Tiel li plipeziĝis multe.

Je Tour de France 1998, la Pirato Marco Pantani venkis lin post pneŭaj krevadoj kaj post ega malfortiĝo dum la supreniro ĝis la montpasejo de Galibier

Poste Lance Armstrong ekde 1999 venkis ĉiujn partoprenojn en Tour de France. Ĉiufoje Ullrich partoprenis, sed li ne povis klasiĝi antaŭ Armstrong; li estis 2-a. Plie lia teamano estis pli enklasigita dum 2004, lasinta nur la 3-an.

Fakte li finis kvinfoje en la 2-a loko, unufoje 3-a kaj 4-a, anstataŭ esti venkulo kia oni vidis lin.

Sed Jan Ullrich ĉiam ne estis sufiĉe forta dum Tour de France. Ĉiam malantaŭa dum la unua montara etapo, li uzis grandan rapidumon, kiel li kutime emas ruli ĉie. Li grimpas montarajn vojojn per forteco kaj rezistas malfacile ritmajn ŝanĝadojn.

La 19-an de oktobro 2006, li nuligis sian svisan profesio-bicikladan permesilon kaj li asertis ke li ne haltigas sian karieron.

La 26-an de februaro 2007, li anoncis, dum ĵurnala konferenco en Hamburgo, ke li finas sian karieron. Li klarigis ke li daŭrigas "labori pri biciklado kiel konsilisto kaj delegito de la aŭstria teamo Volksbank".

Sportaj rezultoj redakti

Venkoj redakti

Aliaj klasoj redakti

Rezultoj dum Tour de France redakti

  • 1996 : 2-a fine kaj 1 etapo gajnita
  • 1997 : venkinto kaj 2 etapoj gajnitaj. Dum 12 tagoj, li portis la flavan ĵerzon.
  • 1998 : 2-a fine kaj 3 etapoj gajnitaj. Dum 6 tagoj, li portis la flavan ĵerzon.
  • 2000 : 2-a fine
  • 2001 : 2-a fine
  • 2003 : 2-a fine kaj 1 etapo gajnita
  • 2004 : 4-a fine
  • 2005 : 3-a fine
  • 2006 : Malanigita pro dopado

Rezultoj dum Vuelta Ciclista a España redakti

  • 1995 : Rezigno
  • 1999 : Venkinto kaj 2 etapoj gajnitaj
  • 2000 : Rezigno dum la 13-a etapo

Rezultoj dum Giro redakti

  • 2001 : 52-a fine
  • 2006 : 1 etapo gajnita kaj rezigno dum la 19-a etapo

Rezultoj dum Tour de Suisse redakti

  • 1996 : 19-a fine
  • 1997 : 3-a fine kaj 1 etapo gajnita
  • 1998 : 10-a fine
  • 1999 : rezigno
  • 2000 : 5-a fine
  • 2003 : 7-a fine
  • 2004 : Venkinto kaj 2 etapoj gajnitaj
  • 2005 : 3-a fine kaj 1 etapo gajnita
  • 2006 : Venkinto kaj 1 etapo gajnita

Teamoj redakti

  • de 1994 ĝis 2002 : Deutsche Telekom
  • ĝis majo 2003 : Coast
  • de majo 2003 : Team Bianchi
  • de 2004 ĝis 2006 : T-Mobile
  • 21-a de julio 2006 : la teamo T-Mobile maldungis lin kun la hispano Oscar Sevilla post kiam ilia nomo aperis en la listo de sportistoj suspektitaj pri dopado per la operacio Puerto.

Dopado redakti

Amfetaminoj redakti

Dum 2002-a somero, li estis vundita kaj poste li estis kontrolita. Amfetaminoj troviĝis en lia sango. Sen malkontesti rilaton kun provo de dopado, li diris:

Laŭ mi, tio ne temas pri dopado. Neniam dum mia kariero, mi provis plibonigi miajn kapablecojn per malpermesitaj substancoj.

Ullrich klarigis la uzon de du medikamenteroj de "amuzigaj drogoj" en dancejo pro deprimaj semajnoj sekvinte grava kirurgia operacio en genuo. Operacio mankigis Tour de France 2002 al li. Al li la disciplina komisiono de la germana federacio malpermesis konkursojn. Lin ankaŭ monpunegis. Ekde nur 23-an de marto 2003 oni lin permesis konkursi denove.

Afero Puerto redakti

Doktoro Eufemiano Fuentes estas centre de granda reto de dopado en Hispanio disigita en 2006. La hispana radio Cadena Ser sciigis la ĉeeston de la nomo de Jan Ullrich en la listo de pacientoj ĉe doktoro Eufemiano Fuentes.

Tiu afero havas multe da konsekvencoj por la profesia vivo de Jan Ullrich.

La hieraŭon de la eko de Tour de France (30-an de junio 2006), li estis malanigita el sia teamo T-Mobile kun sia samteamano Oscar Sevilla ĉar lia nomo aperis ene de listo de konkurso de la hispana afero.

Poste la akuzo de la eksatletino Britta Bannenberg, profesorino ĉe la universitato de Bielefeld, la ministrejo pri justico de Bonn lanĉas proceduron kontraŭ li kaj lia samteamano Oscar Sevilla kaj lia belga teamestro Rudy Pevenage por defraŭdo[1]. La 21-an de julio 2006, la teamo T-Mobile maldungis lin.

En aŭgusto 2006, sekve tiu afero, la estro de la teamo Coast (dunginta Jan Ullrich dum 2003-a sezono) Günther Dahms anoncis ke li volis la depagon de la salajroj ĉar la engaĝa kontrakto inter la teamo kaj la konkursanto precizigis la malpermeson de uzo de dopadaĵoj[2].

La 4-an de septembro 2006, la publika germana televidkanalo ARD anoncis la finon de sia kunlaborado kun Jan Ullrich ekde fino de 2006. La televidkanalo pagis Ullrich per ĝis 195 000 eŭroj por intervjuoj kaj vidpunktoj[3].

La 8-an de septembro 2006, la ministrejo pri justico en Bonn anoncas ke la raportoj de la hispana polico enhavas erojn kiuj indikas ke la sportisto akiris malpermesitajn drogojn ekde 2003[4].

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti