Jan van Beverwijk

nederlanda kuracisto kaj kirurgo

Jan van Beverwijck estis nederlanda kuracisto kaj kirurgo, lernanto de Gerardus Vossius, kun kiu li studis la latinan kaj la grekan, kaj laboris en Dordrecht dum eksplodo de pesta epidemio, en la 1630-aj jaroj. Li edziĝis unuafoje al Maria Boot van Wesel, en Dordrecht, en la 1-a de aprilo 1619. Lia edzino mortis en 26-a de aŭgusto 1624 kaj li edziĝis en dua nupto en la 2-a de decembro 1626, kun Elisabeth de Backer.

Johannes Beverovicius
Nederlanda filozofo kaj kuracisto.
Nederlanda filozofo kaj kuracisto.
Persona informo
Naskiĝo 17-a de novembro 1594
en Dordrecht,  Nederlando
Morto 19-a de januaro 1647
en Dordrecht,  Nederlando
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo kuracistoverkisto vd
Aktiva en Dordrecht vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patrino estis iom parenca de la anatomo Andreas Vesalius. En la 25-a de majo 1611 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lejdeno por studi juron. Pli malfrue li decidis studi medicinon. En 1614 li diplomiĝis pri medicino en Leiden kie li defendis sian tezon pri apopleksio. Por fariĝi fakulo li vojaĝis Francion, kie li vizitis la Universitatojn de Caen, Parizo kaj Montpellier. En la Universitato de Padovo li ricevis la diplomon pri doktoreco.

Selektitaj publikaĵoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti