Jane Austen

brita verkistino

Jane AUSTEN [ĝejn osten] (naskiĝis la 16-an de decembro 1775 en Steventon, mortis la 18-an de julio 1817 en Winchester) estis brita verkisto. Ŝi estis onitakse unu el la plej gravaj anglalingvaj aŭtoroj de la 19-a jarcento. Malgraŭ la limigitan gamon da temoj kiun ŝia verkaro traktis, la malriĉan diversecon en la klasa fono de ŝiaj protagonistoj kaj la malabundecon de dramaj okazaĵoj, ŝi gajnis honoran lokon en la okcidenta literatura kanono, interalie dank al ŝia intrigteksado, akraj kaj profundaj diagnozoj, kaj sprita, polurita kaj humura verkado. Ŝiaj verkoj estis plurfoje filmigitaj.

Jane Austen
Jane Austen coloured version.jpg
Persona informo
Naskonomo Jane Austen
Naskiĝo 16-an de decembro 1775 (1775-12-16)
en Steventon
Morto 18-an de julio 1817 (1817-07-18) (41-jara)
en Winchester
Mortis pro malsano de Addison [#]
Tombo Katedralo de Winchester [#]
Religio Anglikanismo [#]
Etno Angloj [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio [#]
Alma mater Reading Abbey Girls' School • The Abbey School [#]
Subskribo Jane Austen
Familio
Patro George Austen [#]
Patrino Cassandra Austen [#]
Gefratoj Edward Austen Knight • Francis Austen • Cassandra Austen • Charles Austen • George Austen • Henry Thomas Austen • James Austen [#]
Edz(in)o
Profesio
Okupo verkisto • novelisto • romanisto [#]
Aktiva en Anglio [#]
Aktiva dum 1787– [#]
Verkado
Verkoj Fiereco kaj antaŭjuĝemo ❦
Emma ❦
Persvado ❦
Juĝsento kaj Kunsento ❦
Parko Mansfield ❦
Abatejo Northanger [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝi estas konata ĉefe pro siaj ses plej gravaj romanoj, kiuj interpretas, kritikas kaj komentas la britan terposedan altmezan klason je fino de la 18-a jarcento. La rakontoj de Austen ofte temas pri la virinoj en tiu subnobelaro, kaj ilia dependenco de edziĝo, ĉar ili bezonas grimpi la socian ŝtupetaron, certigi favoran socian pozicion kaj ekonomian sekurecon. Ŝiaj verkoj kritikas la sentimentalajn romanojn de la dua duono de la 18-a jarcento kaj estas parto de la transiro al la literatura realismo de la 19-a jarcento .[1] Oliver MacDonagh diras, ke Sense and Sensibility "eble estas la unua angla realisma romano" bazite sur ŝia detalema kaj akurata portreto de tio kion li nomas "enspezo kaj elspezo" en angla malaltnobela familio.[2] Ŝia uzado de mordema ironio, kun ŝiaj realismo, humoro kaj socia komentaro, delonge havigis al ŝi laŭdojn de kritikistoj, fakuloj kaj populara publiko.[3]

Per la publikigo de Sense and Sensibility (1811), Pride and Prejudice (1813), Mansfield Park (1814) kaj Emma (1816), ŝi atingis sukcesojn kiel publikigita verkisto. Ŝi verkis du aliajn romanojn, Northanger Abbey kaj Persuasion, ambaŭ publikigitajn postmorte en 1818, kaj ekverkis, finfine unu titolitan Sanditon, sed mortis antaŭ ĝia kompletigo. Ŝi lasis ankaŭ tri volumojn de junaj verkoj en manuskripto, mallongan leternovelon Lady Susan kaj alian nefinitan novelon, nome The Watsons. Ŝiaj ses longaj romanoj rare estis nepresitaj, kvankam ili estis publikigitaj anonime kaj havigis al ŝi nur moderan sukceson kaj malmultan famon dum ŝia vivodaŭro.

Grava transiro en ŝia postmorta reputacio okazis en 1833, kiam ŝiaj romanoj estis republikigitaj en la serio Standard Novels de Richard Bentley, ilustrita de Ferdinand Pickering, kaj estis vendita kiel tuto.[4] Ili laŭgrade atingis pli ampleksan laŭdon kaj popularan legantaron. En 1869, 52 jarojn post ŝia morto, la publikigo de ŝia nevo de A Memoir of Jane Austen enkondukis emocian version de ŝia verkokariero kaj de supozeble trankvila vivo al entuziasma publiko.

Austen inspiris multajn kritikajn eseojn kaj literaturajn antologiojn. Ŝiaj romanoj inspiris multajn filmojn, el la versio de 1940 de Pride and Prejudice ĝis pli ĵusaj produktaĵoj kiel Sense and Sensibility (1995), Emma (1996), Mansfield Park (1999), Pride & Prejudice (2005), Love & Friendship (2016) kaj Emma. (tiu lasta kun punkto).[5] (2020).

Historia socia fontoRedakti

Austen vivis en tempo de drastaj ŝanĝoj, komence de la Industria revolucio kaj dum la napoleonaj militoj, kiam dramaj sociaj ŝanĝoj okazis kaj en kaj ekster Anglio. Ĉiuj ĉi tiuj apenaŭ trovis esprimon en ŝia verkaro, kiu temas preskaŭ nur pri la vivo de membroj de la klaso de 'kampara ĝentlemano' - tio estas la nobeluloj de la malsupera klaso, tiuj kun laboroj kaj lupagoj loĝantaj sub la aŭspicio de la loka nobelulo, kaj terposedantoj, kiuj ne estas membroj de la nobelaro - vivantaj laŭ la aro de valoroj, kiuj karakterizas la membrojn de ĉi tiu klaso, precipe fronte al la nobelaro.

Biografiaj fontojRedakti

 
Lasta paĝo de letero el Austen al ŝia fratino, Cassandra, 11a de Junio 1799.

Estas malmulta biografia informaro pri la vivo de Jane Austen escepte la malmultajn leterojn kiuj survivis kaj la biografiajn notojn verkitajn de ŝiaj familianoj.[6] Dum sia vivodaŭro, Austen eble skribis ĉirkaŭ 3 000 leterojn, sed nur 161 survivis.[7] Multaj el la leteroj estis verkitaj al la pli aĝa fratino de Austen nome Cassandra, kiu en 1843 bruligis la plej grandan parton de ili kaj fortranĉis pecojn el tiuj kiujn ŝi konservis. Rimarkinde, Cassandra detruis aŭ cenzuris la leterojn de sia fratino por eviti ties falon en manoj de parencoj kaj certigi, ke "pli junaj nevinoj ne legu la foje acidajn aŭ rektajn komentojn de Jane Austenon pri najbaroj aŭ familianoj".[8] Gravaj detaloj pri la Austen familio estis preskaŭ certe kaŝitaj intence, kiel la mencio al George, frato de Austen, kies nediagnozitaj disvolvigaj problemoj kondukis la familiojn forsendi lin el hejmo; la du fratoj forsenditaj al la ŝiparmeo je frua aĝo; aŭ mencio al la riĉa onklino de la fratinoj, nome Leigh-Perrot, arestita kaj procesita pro akuzoj de ŝtelado.[9] Cassandra kredis, ke en intereso de takto por eviti la tendencon de Jane al sincereco, tiuj detaloj estu detruitaj. La malabundo de registroj pri la vivo de Austen lasis la modernajn biografiistojn malmulton per kiu labori.[9]

La situacio komplikiĝis kiam sinsekvaj generacioj de la familio pli kaj pli fortondis kaj fortranĉis la jam netravideblajn detalojn de la biografio de Austen. La heredanto de la frato de Jane, nome Admiralo Francis Austen, detruis pli da leteroj; detaloj estis forigitaj el la "Biographical Notice" kiun ŝia frato verkis en 1818; kaj familiaj detaloj plue estis forigitaj aŭ "plibeligitaj" en la verko de ŝia nevo nome A Memoir of Jane Austen, publikigita en 1869, kaj en la biografio de William kaj Richard Arthur Austen-Leigh nome Jane Austen: Her Life and Letters, publikigita en 1913.[10] La legendo kiun la familio kaj parencoj volis krei montris ties klinon favore de "bona trankvila Onklino Jane", portretante virinon kies hejma situacio estis feliĉa kaj kies familio estis la piliero de ŝia vivo.[6] La fakulo pri Austen nome Jan Fergus klarigis, ke modernaj biografioj tendencas inkludi detalojn iam forigitajn el la leteroj kaj el la familiaj biografiaj materialoj, sed ke la defio estas eviti la polusigan vidon ke Austen suferis periodojn de profunda malfeliĉo kaj estis "acid-karaktera, seniluziigita virino kaptita en tute malagrabla familio".[11]

VivoRedakti

FamilioRedakti

 
La aristokrata emblemo de la familio de Austen
 
Preĝejo de Steventon, kiel estis priskribita en A Memoir of Jane Austen[12]

Jane Austen naskiĝis en Steventon (Hampshire), la 16an de Decembro 1775. Ŝi naskiĝis unu monaton post tiam estis esperita de sia gepatroj; Sia patro verkis pri sia alveno en letero, ke sia patrino "certe esperis esti naskinta antaŭ unu monato". Li aldonis, ke ŝia alveno estis partikulare bonvenigita kiel "estonta kompano por ŝia fratino".[13] La vintro de 1776 estis partikulare akra kaj nur ĝis la 5a de Aprilo ŝi estis baptita en la loka preĝejo kun la nura nomo Jane.[14]

Dum multo de la vivo de Jane, sia patro, la pastro George Austen (1731–1805), servis kiel rektoro de la anglikanaj paroĥoj de Steventon kaj la najbara Deane.[15] Irene Collins ĉirkaŭkalkulas, ke kiam George Austen enposteniĝis kiel rektoro en 1764, Steventon enhavis ne pli ol ĉirkaŭ tridek familiojn.[16] Li devenis el malnova, respektata kaj riĉa familio de lan-komercistoj. Laŭlonge de jarcentoj, ĉar ĉiu generacio de plej aĝaj filoj ricevis heredojn, ilia riĉo estis dividita kaj la familibranĉo de George falis en malriĉeco. Li kaj liaj du fratinoj estis orfaj infanoj kaj devis esti zorgitaj de siaj parencoj. Lia fratino Philadelphia iris al Hindio por renkonti edzon kaj George eniris en la St John's College (Oksfordo), kie plej verŝajne li renkontiĝis kun Cassandra Leigh (1739–1827).[17] Ŝi devenis el elstara familio Leigh; sia patro estis rektoro en la All Souls College, (Oksfordo), kie ŝi kreskiĝis inter altklasanoj. Ŝia pli aĝa frato James heredis riĉecon kaj grandan bienon el sia pra-onklino Perrot, kun la nura kondiĉo ke li devas ŝanĝi sian nomon al Leigh-Perrot.[18]

George kaj Cassandra interŝanĝis miniaturojn en 1763[19] kaj probable ili engaĝiĝis en tiu tempo.[20] George ricevis la viveltenon de la paroĥo de Steventon el la riĉa edzo de sia bokuzo, Thomas Knight, kiu posedis Steventon kaj ties asociatajn farmojn, unu el kiuj la familio Austen luprenis por vivi en tiu.[21] Du monatojn post la morto de la patro de Cassandra, ili geedziĝis la 26an de Aprilo 1764 en la preĝejo de Sankta Swithin, Bath, en simpla ceremonio. Ili veturis al Hampshire la saman tagon.[22]

Iliaj enspezoj estis malgrandaj kaj George havis nur malgrandan pagon por vivelteno per annum (jare); Cassandra alportis al la geedzeco la esperon de malgranda heredo je la morto de sia patrino.[23] La Austen-oj ekprenis provizoran loĝejon en la najbara rektorejo de Deane ĝis Steventon, 16-a-jarcenta hejmo reparota, eltenis necesajn plinovigojn. Cassandra naskis tri filojn estante en Deane: James en 1765, George en 1766 kaj Edward Austen Knight en 1767.[24] Ŝia kutimo estis zorgi la infanon hejme nur dum kelkaj monatoj kaj poste sendi ilin al Elizabeth Littlewood, najbarino kiu zorgos ilin kiel mamnutristino kaj tenos ilin dum 12 ĝis 18 monatoj.[25]

SteventonRedakti

 
Rektorejo de Steventon, kiel estis priskribita en A Memoir of Jane Austen, nome en valo kaj ĉirkaŭita de herbejoj.[12]

En 1768, la familio finfine ekloĝis en Steventon. Henry estis la unua filo kiu naskiĝis tie, en 1771.[26] Ĉirkaŭ tiu tempo, Cassandra ne plu povis ignori la signojn ke la filo George estis malkapabla disvolviĝi. Li suferis atakojn, eble estis surd-mutulo, kaj ŝi decidis forsendi lin por ke li estu adoptita.[27] En 1773, naskiĝis Cassandra, sekvita de Francis en 1774 kaj de Jane en 1775.[28]

Laŭ Honan, la atmosfero de la hejmo de Austen estis "malferma, amuza, intelektema", kie la ideoj de tiuj kun kiuj la Austen-oj povus malkonsenti politike aŭ socie estis konsiderataj kaj diskutitaj.[29] La familio fidis en la patroneco de iliaj parencaj kaj gastigitaj vizitoj el nombraj familianoj.[30] Cassandra Austen pasigis la someron de 1770 en Londono kun la fratino de George, nome Philadelphia, kaj ŝia filino Eliza, akompanita de sia alia fratino, nome Mrs. Walter kaj ŝia filino Philly.[31] Philadelphia estis reveninta el Hindio en 1765 kaj ekloĝis en Londono; kiam ŝia edzo revenis al Hindio por zorgi sian enspezon, ŝi jam restis en Anglio. Li mortis en Hindio en 1775, kaj Philadelphia ne konis tion ĝis post unu jaro, hazarde kiam George kaj Cassandra estis vizitante ŝin. [32] Philadelphia kaj Eliza Hancock estis, laŭ Le Faye, "la brilaj kometoj kiuj eklumis en alimaniere trankvila sunsistemo de klerika vivo en la rura Hampshire, kaj la novaĵoj pri iliaj eksterlandaj veturoj kaj pri la moda vivo de Londono, kun iliaj subitaj venoj el la hejmo de Steventon de tempo al tempo, ĉio helpis al mallarĝigo de la horizonto de la juna Jane kaj al influo super ŝia posta vivo kaj verkoj."[33]

La kuzo de Cassandra Austen nome Thomas Leigh vizitis ilin nombrajn fojojn en la 1770-aj kaj 1780-aj jaroj, kaj invitis la junan Cassie viziti ilin en Bath en 1781. La unua mencio de Jane okazis en familiaj dokumentoj je ŝia reveno, "... kaj preskaŭ hejme estis kiam ili renkontiĝis kun Jane kaj Charles, la du etuloj de la familio, kiuj devis iri tiom for kiom ĝis New Down por trafi la ĉareton, kaj havis la plezuron veni hejmen per ĝi."[34] Le Faye skribis, ke "la antaŭdiroj de Mr Austen pri sia pli juna filino estis tute pravaj. Neniam estis fratinoj pli proksimaj unu al la alia ol Cassandra kaj Jane; kvankam en partikulare amanta familio, ŝajne estis speciala ligo inter Cassandra kaj Edward unuflanke, kaj inter Henry kaj Jane aliflanke."[35]

El 1773 ĝis 1796, George Austen suplementis sian enspezon per farmado kaj instruado al tri aŭ kvar knaboj samtempe, kiu estis gastigitaj en lia hejmo.[36] La Reverendo Austen havis jaran enspezon de 200 pundoj el siaj du postenoj.[37] Tio estis malmulte tiam; kompare, lerta laboristo kiel forĝistoĉarpentisto povus enspezi ĉirkaŭ 100 pundojn jare dum la tipa jara enspezo de nobeleta terposedanta familio estis inter milo kaj 5 000 pundoj.[37]

Dum tiu vivoperiodo, Austen ĉeestis en preĝejon regule, sociiĝis kun amikoj kaj najbaroj,[38] kaj legis romanojn — ofte de sia propra kompono — laŭte al sia familio vespere. Sociiĝo kun najbaroj ofte inkludis dancadon, ĉu improvize en hejmo de iu konatulo post vespermanĝo ĉu ĉe baloj okazantaj regule en la salono de la urbodomo.[39] Ŝia frato Henry poste diris, ke "Jane estis entuziasma por dancado kaj elstaris prie".[40]

EdukadoRedakti

 
Silueto de Cassandra Austen, fratino de Jane kaj plej proksima amiko.

En 1783, Austen kaj ŝia fratino Cassandra estis sendita al Oksfordo por esti edukita de Mrs Ann Cawley kiu kunportis ilin al Southampton kiam ŝi translokiĝis tien poste en tiu ĉi jaro. En aŭtuno ambaŭ junulinoj estis senditaj hejmen kiam ili eksuferis pro tifo kaj Austen preskaŭ mortis.[41] Austen ekde tiam estis hejme edukita, ĝis ŝi venis al internulejo en Reading kun sia fratino je komenco de 1785 en la Lernejo de Junulinoj de la Abatejo de Reading, regata de Mrs La Tournelle, kiu havis korkan kruron kaj pasion por teatro.[42] La studfakaro de la lernejo plej probable inkludis iome da franca, skribado, kudrado, dancado kaj muziko kaj, eble, teatro. La fratinoj revenis hejmen antaŭ Decembro 1786 ĉar la lernopagoj por la du junulinoj estis tro altaj por la familio Austen.[43] Post 1786, Austen "neniam denove vivis aliloke trans la limoj de sia tuja familia medio".[44]

La cetero de ŝia edukado venis el legado, gvidita de ŝiaj patroj kaj fratoj James kaj Henry.[45] Irene Collins kredas, ke Austen "uzis kelkajn el la samaj lernolibroj de la knaboj" kiujn ŝia patro tutoris.[46] Austen ŝajne havis senbarigitan aliron al la bibliotekoj kaj de ŝia patro kaj de amiko de ŝia familio nomata Warren Hastings. Kune, tiuj kolektoj kvantis ege grandan kaj varian libraron. Ŝia patro estis ankaŭ tolerema pri la foje riskaj eksperimentoj de la verkemo de Austen kaj disponigis al ambaŭ fratinoj multekostan paperon kaj aliajn materialojn por iliaj verkado kaj desegnado.[47]

Privataj teatraĵoj estis esenca parto de la edukado de Austen. El ŝia frua infanaĝo, la familio kaj amikoj surscenejigis serion de verkoj en la rektorejo grenstokejo, kiel la teatraĵoj de Richard Brinsley Sheridan nome The Rivals (1775) kaj de David Garrick nome Bon Ton, or, High Life Above Stairs. La plej aĝa frato de Austen nome James verkis la prologojn kaj epilogojn kaj ŝi probable aliĝis en tiuj agadoj, unue kiel parto de la publiko kaj poste kiel partoprenanto.[48] Plej el la teatraĵoj estis komedioj, kio sugestas kiel la satiremaj kapabloj de Austen estis kultivitaj.[49] Je aĝo de 12, ŝi klopodis sian plejon en la teatra verkado; ŝi verkis tri mallongajn teatraĵojn dum sia dekjarulaĝo.[50]

"Juvenilia" (1787–1793)Redakti

El la aĝo de dek unu, kaj eble ekde pli frue, Austen verkis poemojn kaj historiojn por ŝi mem kaj por distro de sia familio.[51] En tiuj verkoj, la detaloj de la ĉiutaga vivo estis troigitaj, la oftaj intrigeroj estis parodiigitaj, kaj la "historioj estas plenaj je anarkiecaj fantastoj de virina povo, permesemo, nelica konduto, kaj ĝenerala genio", laŭ Janet Todd.[52] Enhavante verkojn skribitajn inter 1787 kaj 1793, Austen kompilis proprajn manuskriptojn de 29 verkojn en tri binditajn kajerojn, nune referencataj kiel Juvenilia.[53] Ŝi nomis la tri kajerojn simple unua, dua kaj tria nome "Volume the First", "Volume the Second" kaj "Volume the Third", kaj ili konservas 90 000 vortojn kiujn ŝi verkis dum tiuj jaroj.[54] La Juvenilia estas ofte, laŭ la fakulo Richard Jenkyns, "skandalemaj" kaj "anarkiecaj"; li komparas ilin al la verkaro de la 18a-jarcenta romanisto Laurence Sterne.[55]

 
Portreto de Henriko la 4-a. Deklarite verkita de "partiema, antaŭjuĝa, & ignoranta historiisto", The History of England estis ilustrata de la fratino de Austen, Cassandra (ĉirkaŭ 1790).

Inter tiuj verkoj estas satira leternovelo titolita Love and Freindship [tiel], verkita je aĝo de dek kvar en 1790,[56] en kiu ŝi primokis la popularajn sentimentalajn romanojn.[57] La sekvan jaron ŝi verkis The History of England, nome manuskripto de 34 paĝoj akompanataj de dek tri akvarelaj miniaturoj fare de sia fratino, Cassandra. La History de Austen parodiigis la popularan historiverkadon, partikulare la verkon de Oliver Goldsmith nome History of England (1764).[58] Honan spekulativas, ke ne longe post verkado de Love and Freindship [tiel], Austen decidis "verki por profito, fari historiojn sia centra klopodo", tio estas, iĝi profesia verkisto. Kiam ŝi estis ĉirkaŭ dekokjaraĝa, Austen ekverkis pli longajn, pli prilaboritajn verkojn.[59]

En Aŭgusto 1792, estante deksepjaraĝa, Austen ekverkis Catharine or the Bower, kiu antaŭindikis ŝian maturan verkaron, speciale Northanger Abbey; ĝi estis lasita senfina kaj la historio estis rezultigita en Lady Susan, kiun Todd priskribas kiel malpli antaŭindikanta ol Catharine.[60] Unu jaron poste, ŝi komencis, sed abandonis mallongan teatraĵon, poste titolitan Sir Charles Grandison or the happy Man, a comedy in 6 acts, al kiu ŝi revenis kaj finkompletigis ĝin ĉirkaŭ 1800. Tiu estis mallonga parodio de variaj lernolibraj resumoj de favorita tiutempa romano de Austen nome The History of Sir Charles Grandison (1753), de Samuel Richardson.[61]

Kiam Austen iĝis onklino por la unua fojo estante dekokjaraĝa, ŝi sendis al sia ĵus naskita nevino Fanny-Catherine Austen-Knight "kvin mallongajn pecojn ... de Juvenilia nune konata kolektive kiel 'Scraps' ..., asertante ke ili estas 'Opinions and Admonitions on the conduct of Young Women" (Opinioj kaj avertoj por bonkonduto de junulinoj). Por la nevino Jane-Anna-Elizabeth Austen (naskiĝinta ankaŭ en 1793) Jane Austen verkis "du pliajn 'Miscellanious Morsels', dedikante ilin al [Anna] en la 2a de Junio 1793."[62] Estas manuskripta pruvaro ke Austen plue verkis por tiuj pecoj tiom malfrue kiom ĝis 1811 (kiam ŝi estis 36-jaraĝa), kaj ke ŝiaj genevoj, Anna kaj James Edward Austen, faris pluajn aldonojn tiom malfrue kiom ĝis 1814.[63]

Inter 1793 kaj 1795 (estante 18-jaraĝa ĝis 20-jaraĝa) Austen verkis Lady Susan, mallonga leternovelo, kutime priskribita kiel ŝia plej ambicia kaj prilaborita frua verko.[64] Ĝi estas malsama disde aliaj verkoj de Austen. La biografiisto de Austen nome Claire Tomalin priskribas la heroinon de la novelo kiel seksa predanto kiu uzas siajn inteligenton kaj ĉarmon por manipuli, perfidi kaj misuzi siajn amantojn, amikojn kaj familianojn. Laŭ Janet Todd, la modelo por la titoliga rolulo povus esti Eliza de Feuillide, kiu inspiris al Austen historiojn el sia bunta vivo kaj variaj aventuroj. La franca edzo de Eliza estis gilotinita en 1794; ŝi edziniĝis al la frato de Jane nome Henry Austen en 1797.[30]

Tom LefroyRedakti

 
Thomas Langlois Lefroy, kiel "Lord Chief Justice of Ireland", de William Henry Mote (1855); jam maljuna, Lefroy akceptis, ke li estis enamiĝinta de Austen: "Estis junula amo."[65]

Kiam Austen estis 20-jaraĝa, najbaro Thomas Langlois Lefroy vizitis Steventon el Decembro 1795 ĝis Januaro 1796. Li estis ĵus finiginta sian universitatan gradon kaj estis translokiĝinta al Londono por trejniĝi kiel advokato. Lefroy kaj Austen eble estis prezentitaj dum balo aŭ alia socia renkontiĝo de najbaroj, kaj estas klara el la leteroj de Austen al Cassandra, ke ili pasigis konsiderindan tempon kune: "Mi preskaŭ timas diri al vi kiel mia irlanda amiko kaj mi kondutis. Imagu ĉion plej malvirta kaj kortuŝa kiel dancado kaj kunsidado."[66]

Austen verkis en sia unua survivanta letero al sia fratino Cassandra, ke Lefroy estis "tre ĝentila, bonaspekta, agrabla junulo".[67] Kvin tagojn poste en alia letero, Austen verkis, ke ŝi esperis "proponon" el sia "amiko" kaj ke "Mi malakceptos lin tamen, se li ne promesas al mi forigi sian blankan mantelon", kaj plue skribis "Mi fidos min estonte al Mr. Tom Lefroy, por kiu mi donas eĉ ne sespencon" kaj malakceptos ĉiujn aliajn.[67] La venontan tagon, Austen verkis: "Venos la tago en kiu mi laste amindumos kun Tom Lefroy kaj kiam vi ricevos tion, ĉio estos finfinita. Miaj larmoj fluas dum mi skribas je tiu melankolia ideo".[67]

Halperin avertis, ke Austen ofte satirigis la popularan sentimentalan romantisman fikcion en siaj leteroj kaj tial kelkaj el la asertoj pri Lefroy eble estis ironiaj. Tamen, estas klara ke Austen estis aŭtente altirita de Lefroy kaj ke neniu el ŝiaj aliaj proponantoj estis je la sama mezuro.[67] La familio Lefroy intervenis kaj forsendis lin fine de Januaro. La geedzeco estis malebla kiel kaj Lefroy kaj Austen devis kompreni. Neniu el ili havis monon kaj li estis dependa el pra-onklo en Irlando por financi sian edukadon kaj establi sian juran karieron. Se Tom Lefroy poste vizitis Hampshire, li estis zorge apartigita for de la Austen-oj kaj Jane Austen neniam revidis lin denove.[68] En Novembro 1798, Lefroy estis ankoraŭ en la menso de Austen kiam ŝi verkis al sia fratino, ke ŝi estis teumante kun unu el liaj parencoj, malespere deziris demandi pri li, sed ŝi ne povis elteni levi la temon.[69]

Fruaj manuskriptoj (1796–1798)Redakti

Post fini Lady Susan, Austen ekverkis sian unuan tut-longan romanon Elinor and Marianne. Ŝia fratino rememoris, ke ĝi estis legita al la familio "antaŭ 1796" kaj oni parolis prie tra serio de leteroj. Sen survivantaj originalaj manuskriptoj, ne estas maniero scii kiom multe de la originala skizo survivis de la romano publikigita anonime en 1811 kiel Sense and Sensibility.[70]

Austen komencis duan romanon, First Impressions (poste publikigita kiel Pride and Prejudice (Fiereco kaj antaŭjuĝemo)), en 1796. Ŝi kompletigis la komencan skizon en Aŭgusto 1797, estante 21-jaraĝa; same kiel por ĉiuj el siaj aliaj romanoj, Austen legis la verkon laŭte al sia familio dum ŝi prilaboris ĝin kaj ĝi iĝis "establita favorito".[71] En tiu tempo, ŝia patro faris sian unuan klopodon publikigi unu el ŝiaj romanoj. En Novembro 1797, George Austen skribis al eldonisto Thomas Cadell, konata kiel establita publikigisto en Londono, demandante ĉu li povus konsideri publikigi First Impressions. Cadell revenigis la leteron al Mr. Austen, markante ĝin "Declined by Return of Post" (Malakceptita). Austen eble ne konis tiujn klopodojn de sia patro.[72] Post la finkompletigo de First Impressions, Austen revenis al Elinor and Marianne kaj el Novembro 1797 ĝis mezo de 1798, reviziis ĝin detale; ŝi forigis la leterformatan materialon favore la rakontado en tria persono kaj produktis ion tre similan al Sense and Sensibility.[73] En 1797, Austen renkontis sian kuzinon (kaj estontan bofratinon), Eliza de Feuillide, franca aristokrato kies unua edzo la Grafo de Feuillide estis gilotinigita dum la Teroro, kio okazigis ŝian fuĝon al Britio, kie ŝi edziniĝis al Henry Austen.[74] La priskribo de la ekzekuto de la Grafo de Feuillide rakontita de lia vidvino lasis Austen kun intensa hororo de la Franca Revolucio kiu daŭris por la cetero de ŝia vivo.[74]

Dum la mezo de 1798, post fini reviziojn de Elinor and Marianne, Austen ekverkis trian romanon kun la labortitolo Susan — poste Northanger Abbey — nome satiro pri la populara ĝenro de la gotika romano, kies unu el ĝiaj tiamaj elstaraj ekzemplaj verkistoj estas Ann Radcliffe.[75] Austen finkompletigis sian verkon ĉirkaŭ unu jaron poste. Komence de 1803, Henry Austen proponis Susan al Benjamin Crosby, eldonisto de Londono, kiu pagis 10 pundojn por la kopirajto. Crosby promesis tujan publikigon kaj eĉ reklamis la libron publike kiel "presata", sed faris nenion plian.[76] La manuskripto restis en manoj de Crosby, nepublikigita, ĝis Austen reaĉetis la kopirajton el li en 1816.[77]

Bath kaj SouthamptonRedakti

 
La hejmo de Austen, 4 Sydney Place, Bath.

En Decembro 1800 George Austen neatendite anoncis decidon retiriĝi el la pastreco, lasi Steventon kaj transloki la familion al 4, Sydney Place en Bath.[78] Dum la retiriĝo kaj veturo estis bono por la plej aĝaj Austen-oj, Jane Austen estis kortuŝita sciante, ke ŝi estis translokiĝonta el la nura hejmo kiun ŝi estis koninta.[79] Indikilo de ŝia mensostato estas ŝia manko de produkteco kiel verkisto dum la tempo en kiu ŝi loĝis en Bath. Ŝi povis fari kelkajn reviziojn al Susan kaj ŝi komencis kaj poste abandonis novan romanon, The Watsons, sed tio tute ne estis kiel la produktiveco de la jaroj 1795–1799.[80] Tomalin sugestas ke tio montras profundan depremion kiu malkapabligis ŝin kiel verkisto, sed Honan malkonsentas, argumentante, ke Austen verkis aŭ reviziis siajn manuskriptojn tra sia tuta kreiva vivo, escepte dum kelkaj malmultaj monatoj post la morto de ŝia patro.[81] [82] Ofte oni asertas, ke Austen ne estis feliĉa en Bath, kio rezultis, ke ŝi perdis intereson en verkado, sed ankaŭ eblas, ke la socia vivo de Austen en Bath evitis, ke ŝi pasigis multan tempon verkante romanojn.[83] La kritikisto Robert Irvine argumentis, ke se Austen pasigis pli multan tempon verkante romanojn kiam ŝi vivis en la kamparo, tio povas esti ĉar ŝi havis pli multan disponeblan tempon anstataŭ ke ŝi estis pli feliĉa en la kamparo kiel tre ofte oni diras.[83] Krome, Austen ofte translokiĝis kaj veturis tra suda Anglio dum tiu periodo, kio estas tro malfavora medio por verki longan romanon.[83] Austen vendis la rajtojn por publikigi Susan al publikigistoj Crosby & Company, kiu pagis al ŝi 10 pundojn.[84] Crosby & Company reklamis Susan, sed neniam publikigis ĝin.[84]

 
Austen estis regula vizitanto en la hejmo de sia frato Edward nome Godmersham Park en Kent, inter 1798 kaj 1813. La hejno estas konsiderita influo por ŝiaj verkoj.[85]

La jaroj el 1801 ĝis 1804 estas io kiel blanka spaco por la fakuloj pri Austen ĉar Cassandra detruis ĉiujn la leterojn de sia fratino de tiu periodo pro nekonataj kialoj.[86] En Decembro 1802 Austen ricevis sian nuran konatan proponon de geedzeco. Ŝi kaj ŝia fratino vizitis Alethea kaj Catherine Bigg, delonge amikinoj kiuj loĝis ĉe Basingstoke. Ilia pli juna frato, Harris Bigg-Wither, estis ĵus finigante sian edukadon en Oksfordo kaj estis same hejme. Bigg-Wither proponis sin kaj Austen akceptis. Kiel priskribite de Caroline Austen, nevino de Jane, kaj Reginald Bigg-Wither, alia posteulo, Harris ne estis bela - li estis granda, nealloga viro kiu parolis malmulte, balbutis kiam li parolis, estis agresema en la konversacio kaj estis preskaŭ komplete sentakta. Tamen, Austen estis konanta lin ekde kiam ambaŭ estis junaj kaj la geedzo estus haviginta multajn praktikajn avantaĝojn por Austen kaj por ŝia familio. Li estis la heredanto de etendaj familiaj bienoj en la areo en kiu la fratinoj estis kreskintaj. Per tiuj rimedoj, Austen povus havigi al siaj gepatroj komfortan maljunaĝon, doni al Cassandra permanentaj hejmon kaj, eble, helpi siajn fratojn en siaj karieroj. La venontan matenon, Austen konstatis, ke ŝi estis farinta eraron kaj retiris sian akcepton.[87] Neniu tiutempa letero aŭ taglibro priskribas kiel Austen sentis sin pri tiu propono.[88]

 
Akvarelo de Jane Austen fare de sia fratino, Cassandra, 1804.[89]

En 1804, jam loĝante en Bath, Austen ekverkis, sed ne kompletigis, sian romanon The Watsons. La historio centriĝas al kripla kaj malriĉigita pastro kaj liaj kvar fraŭlaj filinoj. Sutherland priskribis la romanon kiel "studo pri la akraj ekonomiaj realaĵoj de la vivoj de dependaj virinoj".[90] Honan sugestas, kaj Tomalin konsentas, ke Austen elektis ĉesi labori por tiu romano post ŝia patro mortis la 21an de Januaro 1805 kaj ŝiaj personaj cirkonstancoj similis al tiuj de ŝiaj roluloj tre proksime pro sia komforto.[91]

La relative subita morto de lia patro lasis Jane, Cassandra kaj ilian patrinon en malriĉega financa situacio. Edward, James, Henry kaj Francis Austen (konata kiel Frank) promesis fari jarajn kontribuojn por elteni siajn patrinon kaj fratinojn.[92] Dum la venontaj kvar jaroj, la viveltenaj aranĝoj de la familio montris ilian financan malsekurecon. Ili pasigis parton de la tempon en luitaj loĝejoj en Bath antaŭ lasi la urbon en Junio 1805 por familia vizito al Steventon kaj al Godmersham. Ili translokiĝis por la aŭtunaj monatoj al la nove enmoda ĉemara distrejo Worthing, sur la marbordo de Sussex, kie ili loĝis en la Kabano Stanforde. La observoj de Austen de tiu frua Worthing probable helpis inspiri sian finan, sed nefinitan romanon, Sanditon, nome historio de plialtiĝanta ĉemara distrejo en Sussex. Estis tie kie oni supozas, ke Austen verkis sian personan version de Lady Susan kaj aldonis sian "Conclusion". En 1806 la familio translokiĝis al Southampton, kie ili kunhavis domon kun Frank Austen kaj lia nova edzino. Grandan parton de tiu tempo ili pasigis vizitante variajn branĉojn de la familio.[93]

La 5an de Aprilo 1809, ĉirkaŭ tri monatojn antaŭ la translokigo de la familio al Chawton, Austen verkis koleran leteron al Richard Crosby, proponante al li novan manuskripton de Susan por la okazo sekurigi la tujan publikigon de la romano, kaj petante la revenon de la originalo por ke ŝi povu trovi alian eldoniston. Crosby respondis, ke li ne konsentis publikigi la libron por ajna partikulara tempo aŭ entute kaj ke Austen povus reaĉeti la manuskripton kontraŭ la 10 pundoj kiujn li estis paginta al ŝi kaj trovi alian eldoniston. Ŝi ne havis la rimedojn por reaĉeti la kopirajton tiam,[94] sed kapablis reaĉeti ĝin en 1816.[95]

ChawtonRedakti

 
Kampardomo en Chawton, Hampshire, kie Austen loĝis dum siaj lastaj ok jaroj, nune Dom-muzeo Jane Austen.

Ĉirkaŭ la komenco de 1809 la frato de Austen nome Edward proponis al siaj patrino kaj fratinoj pli setliĝintan vivon — nome la uzado de granda kampardomo en la vilaĝo Chawton, kiu havis 417 loĝantojn laŭ la popolnombrado de 1811.[96] Tiu estis parto de najbara bieno de Edward, nome Chawton House. Jane, Cassandra kaj ilia patrino translokiĝis al la kampardomo de Chawton la 7an de Julio 1809.[97] La vivo estis pli trankvila en Chawton ol ĝi estis ekde la translokigo de la familio al Bath en 1800. La Austen-oj tie ne havis socian vivon kun terposedantoj kaj distriĝis nur okaze de vizitoj de familianoj. Ŝia nevino Anna priskribis la vivon de la familio en Chawton kiel "tre trankvila vivo, laŭ niaj ideoj, sed ili estis tre grandaj legantoj, kaj krom la domtaskoj niaj onklinoj okupiĝis en laboroj kun malriĉuloj kaj en instruado al kelka junulino aŭ knabo por legado aŭ skribado."[98]

Publikigita aŭtoroRedakti

 
Titolpaĝo de la unua eldono de Sense and Sensibility, unu anonima publikigita 'far de damo' romano de Austen (1811)

En tiu epoko, eĉ edziĝintaj britaj virinoj ne havis juran rajton subskribi kontraktojn, kaj estis ofta por virino deziranta publikigi havi masklan parencon reprezentanta ŝin por subskribi kontraktojn.[99] Kiel plej virinaj verkistoj tiamaj, ankaŭ Austen devis publikigi siajn librojn anonime.[100] Tiam, la laŭidealaj roloj por virino estis tiuj de edzino kaj patrino, kaj verkado ĉe virino estis konsiderata, se tia, kiel tute duaranga formo de aktiveco; nome virino kiu dezirus estis plentempa verkisto devus senti degradon de sia ineco, kaj tial libroj verkitaj de virinoj estis kutime publikigitaj anonime por reteni la koncepton ke la verkistino estis publikigante nur kiel speco de nur partotempa agado, preskaŭ hobia, kaj tute ne estis serĉante iĝi "literacy lioness" (t.e klera famulo).[101]

Dum sia epoko en Chawton, Jane Austen publikigis kvar ĝenerale bone ricevitajn romanojn. Tra sia frato Henry, la eldonisto Thomas Egerton konsentis publikigi Sense and Sensibility, kiu, kiel ĉiuj el la romanoj de Jane Austen escepte Pride and Prejudice, estis publikigita "on commission" (komisie), tio estas, je la financa risko de la verkisto. Publikigante komisie, eldonistoj antaŭpagis la kostojn de publikigo, repagotaj al si dum la libroj estis venditaj kaj poste reprenis komisi-pagon de 10% el ĉiu vendita libro, pagante la ceteron al la verkisto. Se romano ne kovrus siajn kostojn pere de la vendado, la verkisto estis responsa pri tiuj.[102] La alternativo al vendado komisie estis vendado de kopirajto, laŭ kio verkisto ricevis nur unufojan pagon el la eldonisto kontraŭ la manuskripto, kio okazis ĉe Pride and Prejudice.[103] La sperto de Austen kun Susan (la manuskripto kiu poste iĝis Northanger Abbey) pri kiu ŝi vendis la kopirajton al la eldonisto Crosby & Sons por 10 pundoj, kiu fakte ne publikigis la libron, devigante ŝin reaĉeti la kopirajton por povi publikigi sian verkon, lasis Austen malfida pri tiu metodo publikigi.[100] La fina alternativo, vendi per abono, kiam grupo da personoj interkonsentis aĉeti libron antaŭ ties publikigo, ne estis eblo por Austen, ĉar nur tre konataj verkistoj, aŭ tiuj kiuj havis influantan aristokratan patronon kiu povus rekomendi venontan libron al siaj amikoj, povus vendi abone.[103] Sense and Sensibility aperis en Oktobro 1811 kaj estis priskribita kiel verkita "By a Lady" (de iu sinjorino).[100] Ĉar ĝi estis vendita komisie, Egerton uzis multekostan paperon kaj markis prezon de 15 ŝilingoj.[100]

 
Titolpaĝo de Pride and Prejudice. La aŭtoro estas referencita ne kun la propra nomo sed kiel 'aŭtoro de sense and sensibility'

Recenzoj estis favoraj kaj la romano iĝis enmoda inter junaj aristokrataj opini-influantoj;[104] tiu eldono forvendiĝis meze de 1813. La romanoj de Austen estis publikigitaj en pli grandaj eldonoj ol tio kio estis normala en tiu periodo. La malgrando de la roman-leganta publiko kaj la grandaj kostoj asociitaj kun la manproduktado (partikulare de la kosto de manfarita papero) rezultis en la fakto ke la plejparto da romanoj estis publikigitaj en eldonoj de 500 ekzempleroj aŭ malpli por malpliigi la financajn riskojn kaj de la eldonisto kaj de la verkisto. Eĉ kelkaj el la plej sukcesaj titoloj dum tiu periodo estis eldonitaj en eldonoj de ne pli ol 750 aŭ 800 ekzempleroj kaj poste represitaj se la vendopeto kontinuas. La romanoj de Austen estis publikigitaj en pli grandaj eldonkvantoj, game el ĉirkaŭ 750 ekzempleroj de Sense and Sensibility ĝis ĉirkaŭ 2 000 ekzempleroj de Emma. Ne klaras ĉu la decido presi pli ol kutime da ekzempleroj de la romanoj de Austen estis farita de la eldonistoj aŭ de la verkisto. Ĉar ĉiuj escepte nur unu el la libroj de Austen estis origine publikigitaj "komisie", la riskoj de troa eldonado estis ĉefe ŝiaj (aŭ de Cassandra post ŝia morto) kaj tiel la publikigistoj eble estis pli pretaj produkti pli grandajn eldonkvantojn ol estis la normala praktiko kiam ilia propra mono ne estis je risko. Eldonoj de popularaj verkoj de nefikcio estis ofte multe pli grandaj.[105]

Austen ricevis 140 pundojn el Sense and Sensibility,[106] kio havigis al ŝi iom da financa kaj psikologia sendependeco.[107] Post la sukceso de Sense and Sensibility, ĉiuj el la postaj verkoj de Austen estis etikeditaj kiel verkitaj "By the author of Sense and Sensibility" (de la aŭtoro de Sense and Sensibility) dum la nomo de Austen neniam aperis sur ŝiaj libroj dum ŝia vivodaŭro.[100] Egerton poste publikigis Pride and Prejudice, nome revizio de First Impressions, en Januaro 1813. Austen vendis la kopirajton por Pride and Prejudice al Egerton kontraŭ 110 pundoj.[100] Por maksimumi siajn profitojn, li uzis malmultekostan paperon kaj markis la prezon de 18 ŝilingoj.[100] Li amplekse reklamis la libron kaj ĝi estis tuja sukceso, ricevante tri favorajn recenzojn kaj vendanta sin tre bone. Se Austen estus vendinta Pride and Prejudice komisie, ŝi estus atingita profiton de 475 pundoj, tio estas dufoje la jara enspezo de ŝia patro.[100] Ĉirkaŭ Oktobro 1813 Egerton povis ekvendi duan eldonon.[108] Mansfield Park estis publikigita de Egerton en Majo 1814. Kvankam Mansfield Park estis iom ignorita de la recenzistoj, ĝi estis tre populara inter legantoj. Ĉiuj ekzempleroj estis venditaj en ses monatoj kaj la enspezo de Austen el tiu romano estis pli granda ol el ajna el ŝiaj aliaj romanoj.[109]

Nekonate de Austen, ŝiaj romanoj estis tradukitaj en francan lingvon kaj publikigitaj en malmultekostaj produktitaj, piratitaj eldonoj en Francio.[110] La literaturkritikisto Noel King komentis, ke konsiderante la hegemonian modon en Francio tiam por la abundaj romantismaj fantastoj, estas rimarkinda la fakto ke ŝia romanoj kun emfazo sur la ĉiutaga vivo en Anglio havis tian merkaton en Francio.[111] Tamen, King avertis, ke la ĉefa tradukisto de Austen en Francio, nome Madame Isabelle de Montolieu, havis nur la plej povran konon de angla kaj ŝiaj tradukoj estis plie "imitaĵoj" ol tradukoj mem, ĉar Montolieu dependis el helpantoj kiuj havigis resumon, kiun ŝi poste tradukis en plibeligitan francan kio ofte tute radikale ŝanĝis la intrigojn kaj rolulojn de Austen.[112] La unua el la romanoj de Austen kiu estis publikigitaj montrante ŝin kiel la aŭtoro estis en Francio, kiam Persuasion estis publikigita en 1821 kiel La Famille Elliot ou L'Ancienne Inclination.[113]

 
Titolpaĝo de la unua eldono de Emma. La aŭtoro estas referencita ne kun la propra nomo sed kiel 'aŭtoro de Pride and Prejudice'

Austen eksciis, ke la Princa Regento admiris ŝiajn romanojn kaj tenis kolekton el ili en ĉiuj el siaj rezidejoj. Tamen la admiro de la Princa Regento ne estis reciproke. En letero de 16a de Februaro 1813 al sia amikino Martha Lloyd, Austen diris (reference al la edzino de la Princo, kiun ŝi traktis klare malbone) "I hate her Husband" (mi malamas ŝian edzon).[114] En Novembro 1815, la bibliotekisto de la Princa Regento nome James Stanier Clarke invitis Austen viziti la rezidejon de la Princo en Londono kaj sugestis Austen dediĉi sian venontan Emma al la Princo. Kvankam al Austen malplaĉis la Princa Regento, ŝi malfacile povus malakcepti la proponon.[115] Austen malamis la Princan Regenton pro lia virinema, vetludema, drinkema, elspezema konduto kaj ĝenerale de malbona reputacio.[116] Ŝi poste verkis Plan of a Novel, according to Hints from Various Quarters, satira skizo de la "perfekta romano" bazita sur la multaj sugestoj de la bibliotekisto por estonta romano de Austen.[117] Austen estis ege ĝenita de la ofte bombastaj literaturaj konsiloj de Clarke, kaj la Plan of A Novel parodiante Clarke estis intencita kiel revenĝo por ĉiuj el la nedezirataj leteroj kiujn ŝi ricevis el la reĝa bibliotekisto.[116]

Meze de 1815 Austen ŝanĝis siajn verkojn el Egerton al John Murray, pli bone konata Londona publikigisto,[118] kiu publikigis Emma en Decembro 1815 kaj duan eldonon de Mansfield Park en Februaro 1816. Emma estis bone vendita, sed la nova eldono de Mansfield Park ne tion faris kaj tiu malsukceso kompensis plej el la enspezo el Emma. Tiuj estis la lastaj de la romanoj de Austen publikigitaj dum sia vivodaŭro.[119]

Dum Murray preparis Emma por publikigo, Austen komencis The Elliots, poste publikigita kiel Persuasion. Ŝi finkompletigis sian malneton en Julio 1816. Aldone, tuj post la publikigo de Emma, Henry Austen reaĉetis la kopirajton por Susan el Crosby. Austen estis devigita prokrasti publikigojn de iu el tiuj kompletitaj romanoj pro familiaj financaj malfaciloj. La banko de Henry Austen bankrotis en Marto 1816, senigante lin el ĉiuj el siaj monhavoj, lasante lin tre ŝuldanta kio kostis al Edward, James kaj Frank Austen grandajn monkvantojn. Henry kaj Frank ne povis plue elteni la kontribuojn kiujn ili estis farintaj por subteni siajn patrinon kaj fratinojn.[120]

Malsano kaj mortoRedakti

 
8 College Street en Winchester kie Austen loĝis en siaj lastaj tagoj kaj mortis.

Austen estis sentanta sin malbone komence de 1816, sed ignoris la avertajn signojn. Meze de tiu jaro, ŝia dekadenco estis senerara kaj startigis lantan, neregulan deterioron.[121] La majoritato de biografiistoj fidas en la retrospektiva diagnozo fare de Zachary Cope en 1964 kiu indikis kiel mortokaŭzon la malsanon de Addison, kvankam ŝia fina malsano estis priskribita ankaŭ kiel resulto el limfomo de Hodgkin.[122][123] Kiam ŝia onklo mortis kaj lasis sian tuta riĉon al sia edzino, efektive senheredante siajn parencojn, ŝi suferis refalon kaj verkis, "Mi hontas diri, ke la frapo de la Testamento de mia Onklo alportis al mi refalon... sed malforta Korpo devas pardoni malfortajn Nervojn".[124]

Ŝi plue laboris spite sian malsanon. Malkontenta kun la fino de The Elliots, ŝi reverkis la finajn du ĉapitrojn, kiujn ŝi finigis la 6-an de Aŭgusto 1816. La manuskripto de la reviziitaj finaj ĉapitroj de Persuasion estas la nura survivinta manuskripto de ajna el ŝiaj publikigitaj romanoj farita de ŝia propra manskribado.[125] Cassandra kaj Henry Austen elektis la finajn titolojn kaj la titolpaĝo estas datita en 1818. En Januaro 1817, Austen ekverkis The Brothers (titolita Sanditon kiam ĝi estis poste publikigita en 1925), kaj finkompletigis dek du ĉapitrojn antaŭ ĉesi verki meze de Marto 1817, probable pro la malsano.[126] Todd priskribis la heroinon de Sanditon, nome Diana Parker, kiel "energetic invalid" (energia senkapablulo). En la romano, Austen mokis hipokondriulojn kaj kvankam ŝi priskribas la heroinon kiel "bilious" (galeca), kvin tagojn post abandoni la romanon ŝi skribis pri si mem, ke ŝi estas iĝante "every wrong colour" (ĉiu ajn malbona koloro) kaj vivanta "chiefly on the sofa" (ĉefe sur la sofo).[124] Ŝi abandonis sian plumon la 18an de Marto 1817, lasante noton prie.[124]

Austen informis pri sia malsano, priskribante ĝin kiel "bile" (galo) kaj reŭmatismo. Dum sia malsano progresis, ŝi suferis malfacilon piediri kaj mankis al ŝi energio; meze de Aprilo ŝi jam restis enfermita enlite. Maje, Cassandra kaj Henry portis ŝin al Winchester por ricevi medicinan traktadon, kiam ŝi jam suferis agonian doloron kaj bonvenigis la morton.[124] Austen mortis en Winchester la 18an de Julio 1817 estante 41-jaraĝa. Henry, tra siaj klerikaj konektoj, aranĝis por sia fratino rajton esti entombigita en la norda koridoro de la navo de la Katedralo de Winchester. La epitafo, komponita de ŝia frato James, laŭdas la personajn kvalitojn de Austen, esprimas esperon por ŝia savo kaj mencias la "eksterordinarajn talentojn de sia menso", sed eksplicite ne mencias ŝiajn atingojn kiel verkisto.[127]

VerkadoRedakti

Dum Northanger Abbey (la unua libro, kiun ŝi verkis, publikigita nur post sia morto) mokas la gotikan literaturon de Anne Radcliffe, Austen estas plej konata pro ŝiaj postaj libroj, kiuj estis speco de komedio-de-eraroj kun socia konscio. Ĉi tiuj verkoj, kaj precipe ŝia libro Emma, estas kelkfoje rigardataj kiel tuto de perfekteco en sia fako; Modernaj kritikistoj daŭre trovas novajn aspektojn al la sprita kritiko de Austen pri la mizero de fraŭlaj ​​junulinoj de la kampara nobelaro (angle Gentry, subnobelaro) en la frua 19-a jarcento.

La ordo, en kiu ŝi komencis kaj finis verki sian libron, diferencas de la ordo en kiu ili estis publikigitaj. Ŝiaj libroj sufiĉe sukcesis dum siaj publikigoj, kaj Sir Walter Scott speciale laŭdis ŝian laboron. De tiam ŝia reputacio nur kreskadis, kaj ŝi nun estas konsiderata unu el la plej grandaj anglaj verkistoj. La ĉefa kapablo de Austen estis ŝiaj akraj distingoj en la kampo de homa socio kaj socia kontakto. Alia karakterizaĵo de ŝia laboro estas la ĉeesto de virinoj en preskaŭ ĉiu sceno - nekutima ina vidpunkto por la tiama literaturo. Nuntempaj legantoj eble trovos la mondon, kiun ŝi priskribas, kie la ĉefa zorgo estas socie inda geedzeco, kiel maltrankviliga kaj nesolvita mondo; Siatempe tamen "bonaj geedzecoj" estis la sola socia sekureco por virinoj en ĉi tiu socia klaso. Alie ili devintus labori por vivteni sin kiel metiistoj aŭ kunulinoj, aŭ estus ŝarĝo por familianoj.

StiloRedakti

Ŝia unika literatura stilo baziĝas sur kombinaĵo de parodio, ironio, burlesko, libera nerekta esprimo kaj certa grado de realismo. Ŝi uzas la parodian kaj burleskan stilojn por krei komikan efikon, kaj kritiki la portretadon de virinoj en sentimentalaj romanoj kaj 18-ajarcenta gotika literaturo. Austen simile uzas ironion, sed plivastigas sian kritikon emfazante socian hipokritecon. Ŝi ofte kreas ironian tonon en la uzo de libera nerekta esprimo kiam la voĉo de la rakontanto kunfandiĝas kun la voĉo de la rolulo.

La romanoj de Austen ofte estas priskribitaj kiel "romanoj de kamparaj domoj" aŭ kiel "komedioj de kutimoj", sed ili ankaŭ inkluzivas elementojn de fabeloj. Kompare kun aliaj romanoj de la frua 19-a jarcento, la romanoj de Austen enhavas malmultan intrigon kaj pejzaĝan priskribon, sed havas multe pli da dialogoj. Austen kreas unikan voĉon por ĉiu el ŝiaj roluloj kadre de la multaj konversacioj inter la roluloj.

La rakontoj de Austen temas plejparte pri memlernado. Ŝiaj heroinoj sukcesas kompreni sin kaj sian konduton, pliboniĝi kaj esti pli moralaj. Moralo estas centra temo en ŝia laboro, ĝi estas karakterizita per taŭga konduto, scio pri devo al socio kaj serioza aliro al religio. Tra la romanoj serioza alvoko estas ligita al intelekta kaj morala disvolviĝo. Esploristoj longe diskutis, ĉu ŝiaj romanoj reflektas feminismajn temojn, sed plej multaj kritikistoj konsentas, ke iuj el la virinfiguroj en la romanoj respondecas pri siaj vivoj, kaj aliaj estas limigitaj ĉu fizike al aparta loko aŭ spirite. Preskaŭ ĉio el ŝia laboro traktas la malstabilan ekonomian situacion de virinoj en la malfruaj 18-a kaj fruaj 19-a jarcentoj.

Politike, la romanoj de Austen estis priskribitaj kiel konservativaj kaj progresemaj. Iuj argumentas, ke la heroinoj de Austen subtenas la ekzistantan socian strukturon, kaj ili oferas siajn proprajn dezirojn por socia devo. Aliaj argumentas, ke la ironia tono de ŝia verkado indikas skeptikon pri la ekzistanta paternalisma ordo. Inter la temoj, kiujn ĝi traktas, temas pri mono kaj posedaĵoj, kaj precipe la arbitreco, kiu ekzistas por determini la heredantojn, kaj la malfacilan ekonomian situacion, en kiu troviĝas multaj virinoj. Laŭlonge de ŝia laboro, la streĉo inter la postuloj de la socio kaj la bezonoj kaj deziroj de la individuo elstaras.

Studo farita en Oksforda Universitato ĵetas iomete alian lumon al ŝia laboro. La studo, kiu ekzamenis la malnetojn de ŝiaj verkoj, malkaŝas, ke Austen suferis elĉerpitan vortprovizon kaj ne konis iujn el la elementajn regulojn en la angla lingvo. La aserto estas, ke almenaŭ iuj manuskriptoj estis redaktitaj agreseme de la redaktistoj de la romanoj. [128]

Parodio kaj BurleskoRedakti

La junularaj verkoj de Austen estas parodioj kaj burleskoj pri sentimentala literaturo de la 18-a jarcento. Ĝi humure ekzempligas la renverson de sociaj konvencioj esprimitaj en konvenciaj romanoj, kiel malatento al gepatra aŭtoritato. En ĉi tiu komedia stilo Austen estis ĉefe influita de la verkisto Frances Burney kaj la dramistoj Richard Sheridan kaj David Garrick.[129]

Ŝia stilo estas karakterizita per moka imitaĵo kaj troigaj emfazoj. [130] Ĉe Northanger Abbey, ekzemple, ŝi mokas la nejustajn intrigojn kaj rigidajn konvenciojn, kiuj aperas en gotika literaturo.[131] Laŭ esploristo Claudia Johnson, Austen ne tute malakceptas gotikan literaturon, kvantam ŝercas pri la uzo farita de iloj kiel "ŝtormoj, ŝrankoj, kurtenoj, manuskriptoj, ktp.", tamen ŝi prenas serioze la minacon prezentitan de tirana patro al la ĉefrolulino.[132] Austen uzas parodion kaj burleskon ne nur por la komika efiko, sed ankaŭ por montri, kiel la gotika kaj sentimentala romano distordas la vivojn de la virinoj provantaj plenumi la konvenciojn antaŭdeciditajn por ili. [133]

En The Madwoman in the Attic (La Frenezulino en la Subtegmento), Susan Gover kaj Sandra Gilbert klarigas, ke Austin mokas akceptitajn kliŝojn en romanoj kiel "Amo je la unua vido, supereco de pasio, super ĉiuj aliaj emocioj, la vundebleco de la ĉefrolulino kaj la kavalira sinteno de la ĉefrolulo, la deklaroj de amantoj esprimantaj indiferentecon al financaj konsideroj kaj la kruelan malĝentilecon de la gepatroj" [134]

IronioRedakti

Ironio estas la plej tipa literatura tekniko por Austen. [135] Ĝi apudmetas la simplan signifon de la frazo kontraste al la komika signifo, kiu subfosas la originalan signifon, tiel kreante ironian efikon. En siaj junularaj verkoj ŝi uzas satiron, parodion kaj ironion bazitan sur neagordigebleco. En siaj plenkreskaj romanoj ŝi uzas ironion por lumigi socian hipokritecon. [136] Ĉefe por kritiki la "geedzan merkaton". La plej konata ekzemplo pri la uzo de la ironio de Austen estas la komenca frazo en Fiero kaj Antaŭjuĝemo: "Ofta vero por ĉiuj estas, ke fraŭlo kun multaj posedaĵoj probable sentas sin senigita de edzino." Unuavide la frazo estas simpla kaj racia, sed la intrigo de la romano kontraŭas ĝin, estas fakte la senpropraĵaj virinoj, kiuj devas serĉi edzon por si mem. Je la fine de la romano, nur unu rolulo akceptas la veron de la frazo, sinjorino Bennett, kaj ankaŭ ŝi serĉas edzon nur por siaj filinoj kaj ne por aliaj virinoj. [137]

La ironio de Austen lumigas la malfortojn de la roluloj. En siaj postaj romanoj ŝi turnas la ironion al "la eraroj de la leĝoj, moroj kaj kutimoj, kiuj ne traktas virinojn kiel respondecajn homojn, kiel oni atendas de ili." [138]

Libera nerekta esprimoRedakti

Austen estas fama pro sia evoluigo de la tekniko nomata "libera nerekta esprimo". La unuaj, kiuj uzis ĉi tiun teknikon en la 18a jarcento, estis la verkistoj Henry Fielding kaj Frances Burney. [139] En libera nerekta esprimo, la parolo kaj pensoj de la roluloj estas kombinitaj kun tiuj de la rakontanto. Austen uzas ĉi tiun teknikon por resumi la konversaciojn kaj por redukti, ironie aŭ drame, la pensojn aŭ vortojn de la rolulo.

Ekzemplo de Sense and Sensibility, en kiu Austen koncize prezentas la reagojn de Fanny Dashwood al la oferto de ŝia edzo helpi siajn fratinojn per monsumo:

"Sinjorino John Dashwood tute ne aprobis la planojn de ŝia edzo por la bonstato de siaj fratinoj. Finfine, preni tri mil funtojn de la riĉaĵo de ilia dolĉa malgranda filo malriĉigos lin al terura kaj terura grado da malriĉeco! Ŝi petegis sian edzon rekonsideri la aferon. Kiel li povus vivi en paco kun la forpelo de sia filo, fakte sia sola filo, el tiel granda sumo?" — ekstrakto de la 2-a ĉapitro

Norman Page klarigas: "La unua frazo estas simpla rakonto en la voĉo de la rakontanto. La tria frazo estas "nerekta esprimo", sed la dua frazo estas tio, kion oni kutime nomas "libera nerekta esprimo".[140] En ĉi tiuj du frazoj Austen prezentas la kaŝitajn pensojn de la rolulino kaj elvokas iluzion ĉe la leganto, ke li vidas ŝin "de interne". Fakte, ŝi ofte uzas "liberan nerektan esprimon" ankaŭ por priskribi rolulojn en la fono.

Konversacio kaj lingvouzoRedakti

Austen malmultigas la intrigan rakonton aŭ pejzaĝajn priskribojn kompare kun aliaj romanverkistoj de la 19-a jarcento. Ŝiaj romanoj enhavas pli da dialogoj, ĉu en rektaj konversacioj inter la roluloj, ĉu en la tekniko de "libera nerekta esprimo", ĉu en la formo de leteroj. [141] Ekzemple en "Fiero kaj Antaŭjuĝemo", kiu estis origine verkita kiel leterromano, leteroj ludas decidan rolon en la disvolviĝo kaj memkompreno de la ĉefrolulino. La konversacioj de Austen inkluzivas mallongajn frazojn, plejparte demandojn kaj respondojn kaj rapidan dialogon inter la roluloj. La rapidaj kaj spritaj interŝanĝoj inter Elizabeth Bennett kaj S-ro Darcy estas inter la plej memorindaj dialogoj. [142]

Austen donas al ĉiu el la roluloj sian propran unikan voĉon, por ke ŝi estu rekonata en konversacio. Ekzemple, la parolado de admiralo Croft en Persuasion estas karakterizita per la slango de la mararmeo, dum s-ro Woodhouse en Emma estas karakterizita per sia hipoĥondrio. Misuzo de lingvo ankaŭ estas elstara trajto de la roluloj de Austen. Ekzemple, la malkapablo de Lucy Steele paroli la ĝustan lingvon simbolas ŝian "moralan konfuzon" (en Sense and Sensibility) [143] En la rakonto Catharine, or the Bower (Katerino, aŭ la ombra ŝirmejo), Camila esprimas sin per modaj esprimoj, kiuj havas nenian signifon. Farante tion, ŝi montras, ke ŝi ne kapablas esprimi veran emocion, kaj ke ŝi pensas nur per plaĉaĵoj, fakte malplenaj.[144]

RealismoRedakti

Akademiuloj malkonsentas pri kiom realismaj la romanoj de Austen estas. La manko de fizikaj priskriboj en ŝiaj romanoj donas al ili etoson de nerealeco. Laŭ Page: "Al ili mankas vortoj, kiuj esprimas sensan percepton de mondo de koloroj kaj formoj kaj de sensa respondo."[145] Austen tamen zorge esploris fonajn aferojn por siaj romanoj, uzante kalendarojn kaj vojmapojn por esti preciza en la priskriboj de lokoj kaj la sinsekvo de eventoj en la intrigo.

Ŝia prozo enhavas relative malmulton da ofte ripetitaj vortoj, plejparte abstraktaj kromnomoj kaj abstraktaj substantivoj, kiuj indikas personajn karakterojn de karaktero kaj temperamento, anstataŭ eksteran priskribon. Ĉi tiu tekniko permesas al legantoj senti kvazaŭ ili intime konas la rolulojn. Akademiuloj prezentas ĉi tiun rilaton inter la leganto kaj la roluloj kiel ian realismon. Janet Todd skribas "Austen kreas iluzion de realismo, parte per la identigo de la leganto kun la roluloj, kaj parte per la kreado de rondetaj roluloj kun historio kaj memoro." [146] Tamen ne ĉiuj konsentas pri la profundo de la roluloj de Austen. Butler argumentas, ke Austen ne estas realisma verkisto, ĉar ŝi ne priskribas la psikologion de siaj heroinoj. Kiam ŝi kontraŭas sentemon, ŝi sin detenas de temoj pri "sensualeco, neracieco kaj mensaj spertoj, kiuj estas ekster individua kontrolo. Kvankam ŝi ne neas ilian ekziston, ŝi malaprobas ilin." [147]

Kiam Austen verkis sian libron, tradicio de realismaj romanoj komencis formiĝi en la historiaj romanoj de Sir Walter Scott kaj en la fruaj romanoj de Maria Edgeworth. La romanoj de Austen estas kelkfoje vidataj kiel la rezulto de ĉi tiu ĝenro. Scott mem laŭdis Austen en sia recenzo pri Emma. Laŭ li: "Ŝi mirinde priskribas la emociojn, komplikaĵojn kaj karakteron de la homoj en ordinara vivo - - - kun milda tuŝo, kiu faras rutinajn aferojn afero de plena intereso." Tamen, William Galperin, aŭstra erudiciulo pri Austen, argumentas ke Austen ne povus esti parto de 19-ajarcenta realismo ĉar ĝi ankoraŭ ne estis plene difinita. Laŭ li, la romanoj de Austen estas la unuaj etapoj de realismo. Li difinas ŝian stilon kiel "pitoreskan" rande de realismo, nomante ŝin la historiisto de ĉiutaga vivo pro ŝia atento al detaloj.

ĜenroRedakti

En letero skribita de Jane Austen al sia nevo James Edward Austen, ŝi priskribas lian skribmanieron kiel "fortan, viran, energian kaj plenan de diverseco kaj brilo", kiu ne konvenas al ŝi ĉar ŝi skribas "Sur malgranda ebura peco (du colojn larĝa), sur kiu ŝi laboras per tre delikata peniko, kreante malmultan efikon post multe da penado." [148]

La romanoj de Austen estis nomataj komedioj de kutimoj traktantaj la rilaton inter sinjorinoj kaj sinjoroj loĝantaj en polurita kaj altnivela socio. La komika efiko estas kaŭzita de malobservo de sociaj konvencioj kaj akceptitaj moroj, kaj dependas de spritaj kaj brilaj dialogoj. Krome la romanoj de Austen havas elementojn de fabeloj. La intrigo de Fiero kaj Antaŭjuĝemo similas al la rakonto Cindrulino, dum en Persuasion la rakonto "Cindrulino" ŝanĝiĝas tiel ke la ĉefrolulino transformiĝas kiam la princo rigardas ŝin la duan fojon. Tamen Fanny, la ĉefrolulino en Mansfield Park, malakceptas la princon de revoj.

La romanoj situas laŭ la tradicio de la romano en la 18a jarcento. Kiel la resto de ŝia familio, ŝi multe legis. Ŝiaj leteroj enhavas multajn referencojn al nuntempa literaturo, kun detaloj pruvantaj ke ŝi bone konis la literaturon de sia tempo. Ŝi ankaŭ ofte legis romanojn, kiuj estis konsiderataj mezbonaj, sed emfazis verkojn de virinaj verkistoj, traktantaj endomajn aferojn. Ŝiaj romanoj enhavas multajn referencojn al tiaj libroj, ekzemple la titolo "Fiero kaj Antaŭjuĝemo" estas prenita de Cecilia, libro de Frances Burney, kaj la komploto de Wickham en "Fiero kaj Antaŭjuĝemo" estas parodio de la libro Tom Jones. [149]

En ŝiaj porjunularaj laboroj, Austen elektis bazigi la romanon sur paro de roluloj. Tiel Senso kaj Sentemo estas didaktika romano, kiu prezentas la kontraston en la konduto kaj kredoj inter la du ĉefrolulinoj. Ĉi tiu stilo estis moda en la naŭdekaj de la 18a jarcento, kiel en la romanoj de Edgeworth leteroj al Julia kaj Karolino, kaj la libro de Elizabeth Inchbald, Nature and Art. [150] En la libro, Eleonora, kiu reprezentas racion, kaj Marian, kiu reprezentas sentemon, montras la kontraston inter du konceptoj pri realeco. La aliro de Marian estas subjektiva kaj intuicia kaj esprimas fidon al la bona homa karaktero. Eleonora estas pli singarda, ŝi ne fidas siajn dezirojn kaj serĉas subtenon de saĝo kaj objektiveco.

Listo de verkojRedakti

En Esperanto aperisRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Grundy (2014), 195–197
  2. MacDonagh (1991), 65, 136–137.
  3. Looser, Devoney. (2017) The Making of Jane Austen. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. ISBN 978-1-4214-2282-4.
  4. Looser, Devoney. (2017) The Making of Jane Austen. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. ISBN 978-1-4214-2282-4.
  5. Emma. director Autumn de Wilde explains the film's unusual punctuation.
  6. 6,0 6,1 Fergus (2005), 3–4
  7. Le Faye (2005), 33
  8. Le Faye (2004), 270; Nokes (1998), 1; Le Faye (2005), 33
  9. 9,0 9,1 Nokes (1998), 1–2; Fergus (2005), 3–4
  10. Nokes (1998), 2–4; Fergus (2005), 3–4; Le Faye (2004), 279
  11. Fergus (2005), 4
  12. 12,0 12,1 Le Faye (2004), 20
  13. Le Faye (2004), 27; Nokes (1998), 51
  14. Le Faye (2004), 27
  15. Todd (2015), 2
  16. Collins (1994), 86
  17. Le Faye (2004), 3–5, 11
  18. Le Faye (2004), 8; Nokes (1998), 51
  19. En kelkaj altklasaj medioj interŝanĝi miniaturajn portretojn estis simbolo de engaĝiĝo al geedzeco, foje kiel maniero koni la partneron antaŭe eĉ neniam viditan.
  20. Le Faye (2004), 11
  21. Le Faye (2004), 6
  22. Le Faye (2004), 11; Nokes (1998), 24, 26
  23. Le Faye (2004), 12; Nokes (1998), 24
  24. Le Faye (2004), 11, 18, 19; Nokes (1998), 36
  25. Le Faye (2004), 19
  26. Nokes (1998), 37; Le Faye (2004), 25
  27. Le Faye (2004), 22
  28. Nokes (1998), 37; Le Faye (2004), 24–27
  29. Honan (1987), 211–212
  30. 30,0 30,1 Todd (2015), 4
  31. Nokes (1998), 39; Le Faye (2004), 22–23
  32. Vidu Le Faye, 29–36.
  33. Le Faye (2004), 29
  34. Le Faye (2004), 46
  35. Le Faye (2004), 26
  36. Honan (1987), 14, 17–18; Collins (1994), 54.
  37. 37,0 37,1 Irvine (2005) p.2
  38. Collins (1994), 105
  39. Tomalin (1997), 101–103, 120–123, 144; Honan (1987), 119.
  40. Citita en Tomalin (1997), 102; vidu ankaŭ Honan (1987), 84
  41. Le Faye (2004), 47–49; Collins (1994), 35, 133.
  42. Todd (2015), 3
  43. Tomalin (1997), 9–10, 26, 33–38, 42–43; Le Faye (2004), 52; Collins (1994), 133–134
  44. Le Faye (2004), 52
  45. Grundy (2014), 192–193; Tomalin (1997), 28–29, 33–43, 66–67; Honan (1987), 31–34; Lascelles (1966), 7–8
  46. Collins (1994), 42
  47. Honan (1987), 66–68; Collins (1994), 43
  48. Le Faye (2014), xvi–xvii; Tucker (1986), 1–2; Byrne (2002), 1–39; Gay (2002), ix, 1; Tomalin (1997), 31–32, 40–42, 55–57, 62–63; Honan (1987), 35, 47–52, 423–424, n. 20.
  49. Honan (1987), 53–54; Lascelles (1966), 106–107; Litz (1965), 14–17.
  50. Tucker (1986), 2
  51. Le Faye (2004), 66; Litz (1986), 48; Honan (1987), 61–62, 70; Lascelles (1966), 4; Todd (2015), 4
  52. Todd (2015), 4–5
  53. "Jane Austen's juvenilia".
  54. Southam (1986), 244
  55. Jenkyns (2004), 31
  56. Todd (2015), 5; Southam (1986), 252
  57. Litz (1965), 21; Tomalin (1997), 47; Honan (1987), 73–74; Southam (1986), 248–249
  58. Honan (1987), 75
  59. Honan (1987), 93
  60. Todd (2015), 5; Southam (1986), 245, 253
  61. Southam (1986), 187–189
  62. Austen-Leigh, William. (1993) Jane Austen: A Family History. London: The British Library, p. 76–77. ISBN 978-0-7123-0312-5.
  63. Sutherland (2005), 14; Doody (2014) 87–89
  64. Honan (1987), 101–102; Tomalin (1997), 82–83
  65. Tomalin (1997), 118.
  66. Citita en Le Faye (2004), 92.
  67. 67,0 67,1 67,2 67,3 Halperin (1985), 721
  68. Le Faye (2014), xviii; Fergus (2005), 7–8; Tomalin (1997), 112–120, 159; Honan (1987), 105–111.
  69. Halperin (1985), 722
  70. Sutherland (2005), 16–18; LeFaye (2014), xviii; Tomalin (1997), 107, 120, 154, 208.
  71. Le Faye (2004), 100, 114.
  72. Le Faye (2004), 104; Sutherland (2005), 17, 21; citaĵoj el Tomalin (1997), 120–122.
  73. Le Faye (2014), xviii–xiv; Fergus (2005), 7; Sutherland (2005), 16–18, 21; Tomalin (1997), 120–121; Honan (1987), 122–124.
  74. 74,0 74,1 King, Noel "Jane Austen in France" Nineteenth-Century Fiction, Vol. 8, No. 1, June 1953 p. 2.
  75. Litz (1965), 59–60.
  76. Tomalin (1997), 182.
  77. Le Faye (2014), xx–xxi, xxvi; Fergus (2005), 8–9; Sutherland (2005), 16, 18–19, 20–22; Tomalin (1997), 199, 254.
  78. . Bath. Arkivigite je 2019-06-16 per la retarkivo Wayback Machine
  79. Collins (1994), 8–9.
  80. Sutherland (2005), 21.
  81. Le Faye (2014) xx–xxii; Fergus (2005), 8; Sutherland (2005), 15, 20–22; Tomalin (1997), 168–175; Honan (1987), 215.
  82. Doody samopinis kun Tomalin; vidu Doody, "Jane Austen, that disconcerting child", en Alexander kaj McMaster 2005, 105.
  83. 83,0 83,1 83,2 Irvine, 2005 4.
  84. 84,0 84,1 Irvine, 2005 3.
  85. "Godmersham, Jane Austen's second home".
  86. Halperin (1985), 729
  87. Le Faye (2014), xxi; Fergus (2005), 7–8; Tomalin (1997), 178–181; Honan (1987), 189–198.
  88. Le Faye (2005), 51.
  89. Kirkham (2005), 68–72; Auerbach (2004), 19.
  90. Sutherland (2005), 15, 21.
  91. Le Faye (2014) xxii; Tomalin (1997), 182–184; Honan (1987), 203–205.
  92. Honan (1987), 213–214.
  93. Tomalin (1997), 194–206.
  94. Tomalin (1997), 207.
  95. Le Faye (2014), xx–xxi, xxvi; Fergus (2005), 8–9; Sutherland (2005), 16, 18–19, 20–22; Tomalin (1997), 182, 199, 254.
  96. Collins (1994), 89.
  97. Le Faye (2014), xxii; Tomalin (1997), 194–206; Honan (1987), 237–245; MacDonagh (1991), 49.
  98. Grey, J. David. (1986) The Jane Austen companion. Macmillan.
  99. Irvine, 2005 14.
  100. 100,0 100,1 100,2 100,3 100,4 100,5 100,6 100,7 Irvine, 2005 15.
  101. Irvine, 2005 10–15.
  102. Fergus (2014), 6; Raven (2005), 198; Honan (1987), 285–286.
  103. 103,0 103,1 Irvine, 2005 13.
  104. Honan (1987), 289–290.
  105. Por plia informado kaj studo de la ekonomio de libropublikigado dum tiu periodo, vidu Fergus (2014), 6–7, kaj Raven (2005), 196–203.
  106. Irvine (2005) p.15
  107. Honan (1987), 290, Tomalin (1997), 218.
  108. Sutherland (2005), 16–17, 21; Le Faye (2014) xxii–xxiii; Fergus (2014), 10–11; Tomalin (1997), 210–212, 216–220; Honan (1987), 287.
  109. Le Faye (2014), xxiii; Fergus (1997), 22–24; Sutherland (2005), 18–19; Tomalin (1997), 236, 240–241, 315, n. 5.
  110. King, Noel "Jane Austen in France" el Nineteenth-Century Fiction pp. 1–28, Vol. 8, No. 1, Junio 1953 pp. 1–2.
  111. King, Noel "Jane Austen in France" el Nineteenth-Century Fiction pp. 1–28, Vol. 8, No. 1, June 1953 p. 2.
  112. King, Noel "Jane Austen in France" el Nineteenth-Century Fiction pp. 1–28, Vol. 8, No. 1, Junio 1953 pp. 5–6.
  113. King, Noel "Jane Austen in France" el Nineteenth-Century Fiction pp. 1–28, Vol. 8, No. 1, Junio 1953 p. 5.
  114. Le Faye (1995), 207–208.
  115. Letero de Austen al James Stannier Clarke, 15a de Novembro 1815; letero de Clarke al Austen, 16a de Novembro 1815; letero de Austen al John Murray, 23a de Novembro 1815, en Le Faye (1995), 296–298.
  116. 116,0 116,1 Halperin (1985), 734
  117. Litz (1965), 164–165; Honan (1987), 367–369, priskribas tiun epizodon detale.
  118. John Murray publikigis ankaŭ la verkojn de Walter Scott kaj Lord Byron. En letero al Cassandra datita en 17a/18a de Oktobro 1816, Austen komentis la alvenon de lia letero jene "Mr. Murray's Letter is come; he is a Rogue of course, but a civil one." Honan (1987), 364–365; Le Faye (1995) 291.
  119. Le Faye (2014), xxv–xxvi; Sutherland (2005), 16–21; Fergus (2014), 12–13, 16–17, n.29, 31, n.33; Fergus (2005), 10; Tomalin (1997), 256.
  120. Le Faye (2014), xx, xxvi; Fergus (2014), 15; Tomalin (1997), 252–254.
  121. Honan (1987), 378–379, 385–395
  122. Por detala informaro pri la retrospektiva diagnozo, ties necerteco kaj rilataj polemikoj, vidu Honan (1987), 391–392; Le Faye (2004), 236; Grey (1986), 282; Wiltshire, Jane Austen and the Body, 221.
  123. Claire Tomalin preferas diagnozon de limfomo kiel malsano de Hodgkin. Tomalin (1997), Appendix I, 283–284; vidu ankaŭ A. Upfal, "Jane Austen's lifelong health problems and final illness: New evidence points to a fatal Hodgkin's disease and excludes the widely accepted Addison's", Medical Humanities, 31(1),| 2005, 3–11. COI:10.1136/jmh.2004.000193
  124. 124,0 124,1 124,2 124,3 Todd (2015), 13
  125. Tomalin (1997), 255.
  126. Tomalin (1997), 261.
  127. Le Faye (2014), xxv–xxvi; Fergus (1997), 26–27; Tomalin (1997), 254–271; Honan (1987), 385–405.
  128. Prof Sutherland Oxford Universitato 2009 NPR Manuskriptoj sugestas, ke Jane Austen havis bonegan redaktoron
  129. Grundy, "Jane Austen and literary traditions", 203; Kirkham, 35; Litz, 14–17.
  130. Lascelles, 49, 55–72; Fergus, 20.
  131. Johnson, 35; see also Litz, 51–53; Fergus, 20–24; Mudrick, 39–40.
  132. Johnson, 35; see also Mudrick, 46–48.
  133. Gilbert and Gubar, 119; see also Kirkham, 35.
  134. Gilbert and Gubar, 151.
  135. Brownstein, "Northanger Abbey, Sense and Sensibility, Pride and Prejudice", 34; Litz, 107-11; Mudrick 1-3.
  136. Mudrick, 1.
  137. Mandal, "Language", 29–30; Litz, 107.
  138. Kirkham, 92
  139. Mandal, "Language", 30–31; Page, 121.
  140. Page, 122.
  141. Burrows, "Style", 178; Page, 31.
  142. Page, 118.
  143. Page, 20–22, 148–52; see also Mandal, "Language", 24–27, 31–32.
  144. Waldron, 23–24.
  145. Page, 54–55.
  146. Todd, The Cambridge Introduction to Jane Austen, 28.
  147. Butler, 294–295.
  148. Letter to J. E. Austen, 16 December 1816. Le Faye, Jane Austen's Letters, p. 323.
  149. Doody, "Reading", 358–62.
  150. Butler, 182-83; Litz, 75–81.

BibliografioRedakti

  • Byrne, Paula. Jane Austen and the Theatre. London and New York: Continuum, 2002. ISBN 978-1-84725-047-6.
  • Cano, Marina (2017). Jane Austen and Performance. Cham, Switzerland: Palgrave Macmillan. Speciale Chapter 5 "Re-inscribing Emma". (ISBN 978-3-319-43987-7).
  • Collins, Irene. Jane Austen and the Clergy. London: The Hambledon Press, 1994. ISBN 1-85285-114-7.
  • Doody, Margaret Anne. "The Early Short Fiction". The Cambridge Companion to Jane Austen. Eld. Edward Copeland and Juliet McMaster. Cambridge: Cambridge University Press, 2014. ISBN 978-0-521-74650-2. 72–86.
  • Fergus, Jan. "Biography". Jane Austen in Context. Ed. Janet Todd. Cambridge: Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-82644-6. 3–11
  • Grey, J. David. The Jane Austen Companion. New York: Macmillan Publishing Company, 1986. ISBN 0-02-545540-0.
  • Grundy, Isobel. "Jane Austen and literary traditions". The Cambridge Companion to Jane Austen. Eds. Edward Copeland and Juliet McMaster. Cambridge: Cambridge University Press, 2014. ISBN 978-0-521-74650-2. 192–214
  • Halperin, John. "Jane Austen's Lovers". SEL: Studies in English Literature 1500–1900 Vol. 25, No. 4, Autumn, 1985. 719–720
  • Honan, Park. Jane Austen: A Life. New York: St. Martin's Press, 1987. ISBN 0-312-01451-1.
  • Irvine, Robert Jane Austen. London: Routledge, 2005. ISBN 0-415-31435-6
  • Jenkyns, Richard. A Fine Brush on Ivory: An Appreciation of Jane Austen. Oxford: Oxford University Press, 2004. ISBN 0-19-927661-7.
  • Kirkham, Margaret. "Portraits". Jane Austen in Context. Ed. Janet Todd. Cambridge: Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-82644-6. 68–82
  • Lascelles, Mary. Jane Austen and Her Art. Oxford: Oxford University Press, 1966 [1939].
  • Le Faye, Deirdre. Jane Austen: The World of Her Novels. New York: Harry N. Abrams, 2002. ISBN 0-8109-3285-7.
  • Le Faye, Deirdre. Jane Austen: A Family Record. Second Edition. Cambridge: Cambridge University Press, 2004. ISBN 0-521-53417-8.
  • Le Faye, Deirdre. "Letters". Jane Austen in Context. Eld. Janet Todd. Cambridge: Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-82644-6. 33–40
  • Le Faye, "Memoirs and Biographies". Jane Austen in Context. Eld. Janet Todd. Cambridge: Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-82644-6. 51–58
  • Le Faye, Deirdre. "Chronology of Jane Austen's Life". The Cambridge Companion to Jane Austen. Eld. Edward Copeland kaj Juliet McMaster. Cambridge: Cambridge University Press, 2014. ISBN 978-0-521-74650-2. xv–xxvi
  • Litz, A. Walton. Jane Austen: A Study of Her Development. New York: Oxford University Press, 1965.
  • Litz, A. Walton. "Chronology of Composition". The Jane Austen Companion. Ed. J. David Grey. New York: Macmillan, 1986. ISBN 0-02-545540-0. 47–62
  • Looser, Devoney (2017). The Making of Jane Austen. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. p. 76. ISBN 978-1421422824.
  • MacDonagh, Oliver. Jane Austen: Real and Imagined Worlds. New Haven: Yale University Press, 1991. ISBN 0-300-05084-4.
  • Nokes, David. Jane Austen: A Life. Berkeley: University of California Press, 1998. ISBN 0-520-21606-7.
  • Raven, James. "Book Production". Jane Austen in Context. Ed. Janet Todd. Cambridge: Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-82644-6. 194–203
  • Raven, James. The Business of Books: Booksellers and the English Book Trade. New Haven: Yale University Press, 2007. ISBN 0-300-12261-6.
  • Southam, B.C. "Grandison". The Jane Austen Companion. Eld. J. David Grey. New York: Macmillan, 1986. ISBN 0-02-545540-0. 187–189
  • Southam, B.C. "Criticism, 1870–1940". The Jane Austen Companion. Eld. J. David Grey. New York: Macmillan, 1986. ISBN 0-02-545540-0. 102–109
  • Southam, B.C., eld. Jane Austen: The Critical Heritage, 1812–1870. Vol. 1. London: Routledge and Kegan Paul, 1968. ISBN 0-7100-2942-X.
  • Southam, B.C., eld. Jane Austen: The Critical Heritage, 1870–1940. Vol. 2. London: Routledge and Kegan Paul, 1987. ISBN 0-7102-0189-3.
  • Southam, B.C. "Juvenilia". The Jane Austen Companion. Ed. J. David Grey. New York: Macmillan, 1986. ISBN 0-02-545540-0. 244–255
  • Sutherland, Kathryn. "Chronology of composition and publication". Jane Austen in Context. Ed. Janet Todd. Cambridge: Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-82644-6. 12–22
  • Todd, Janet, eld. Jane Austen in Context. Cambridge: Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-82644-6.
  • Todd, Janet. The Cambridge Introduction to Jane Austen. Cambridge: Cambridge University Press, 2015. ISBN 978-1-107-49470-1.
  • Tomalin, Claire. Jane Austen: A Life. New York: Alfred A. Knopf, 1997. ISBN 0-679-44628-1.
  • Tucker, George Holbert. "Amateur Theatricals at Steventon". The Jane Austen Companion. Ed. J. David Grey. New York: Macmillan, 1986. ISBN 0-02-545540-0. 1–4
  • Tucker, George Holbert. "Jane Austen's Family". The Jane Austen Companion. Ed. J. David Grey. New York: Macmillan, 1986. ISBN 0-02-545540-0. 143–153

Eksteraj ligilojRedakti

AnglalingveRedakti

MuzeojRedakti

SocietojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jane Austen en la angla Vikipedio.