Janez POTOČNIK, naskiĝinta la 22-an de marto 1958 en Kropa, estas slovena politikisto. Li interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn scienco kaj esploro. Jam antaŭe li estis membro de la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004, kaj oficis en la Komisiono ekde la 1-a de majo 2004, kiam Slovenio iĝis membroŝtato de la Unio. En tiu Eŭropa Komisiono, li kune kun alia komisionano el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakon pligrandiĝo. Antaŭ la membriĝo en la Eŭropa Komisiono, li estis ministro de Slovenio pri eŭropaj aferoj. Janez Potočnik estas membro de la liberala partio de Slovenio.

Janez Potočnik
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1958 (1958-03-22) (66-jaraĝa)
en Kropa
Lingvoj slovenaangla vd
Ŝtataneco SlovenioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater Universitato de Ljubljano vd
Partio Liberala Demokratio de Slovenio vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • politikistoministro vd
Laborkampo politikomedioekonomiko vd
EU-Komisionano
por  Slovenio
Dum 20042014
Antaŭulo
Sekvanto Violeta Bulc
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Janez Potočnik