Jangzia acipensero

La Jangzia acipenseroDabria acipensero (Acipenser dabryanus) estas specio de fiŝoj en la acipensera familio, nome Acipenseredoj. Aliaj komunaj nomoj estas Ĉiangjianga acipensero, kaj rivera acipensero.[1] Ĝi estas endemia de la Jangzirivera Baseno en Ĉinio. Ĝi estis fiŝaĵo de komerca gravo. Ties populacioj malpliiĝis draste, kaj en la komencaj 1980-aj jaroj, ĝi estis deklarita endanĝerita specio kaj ties komerca rikoltado estis malpermesita.[1] Ĝi estis listita kiel draste endanĝerita specio fare de la IUKN ekde 1996 kaj ekde 2010 (eble formortinta) estis aldonita al ties statuso.[2]

Jangzia acipensero

Tiu acipensero ŝajne atingis 2.5 m de longo, sed ĝi estis kutime multe pli malgranda.[3] Ties korpo estas blu-griza supre kaj flaveca sur la ventro, kun kvin strioj de skvamoj. La kapo estas triangula kaj la muzelo estas longa kun la buŝo situanta en la suba parto. Estas du paroj de lipharoj.[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Zhuang, P., et al. (1997). Biology and life history of Dabry's sturgeon, Acipenser dabryanus, in the Yangtze River. Environmental Biology of Fishes 48(1-4), 257-64.
  2. Qiwei, W. 2010. Acipenser dabryanus. In: IUCN 2013. IUCN Red List of Threatened Species. Versio 2013.1. Elŝutita la 15an de Oktobro 2013. [1] Alirita la 22an de Januaro 2016.
  3. Froese, R. kaj D. Pauly. (Eld.) Acipenser dabryanus. FishBase. 2011.
  4. Gao, X., et al. (2009). Threatened fishes of the world: Acipenser dabryanus Duméril, 1869. Environmental Biology of Fishes 85(2), 117-18.