Janka Luĉina

belarusa poeto kaj tradukisto

Janka Luĉina beloruse — Янка Лучына, vera nomo estas Ivan Nesluhoŭski, beloruse — Іван Неслухоўскі (18-an de julio 1851, Minsko28-an de julio 1897, Minsko) - belorusa poeto.

Janka Luĉina
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1851 (1851-07-06)
en Minsko
Morto 16-an de julio 1897 (1897-07-16) (46-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Kalvaryja vd
Lingvoj belorusarusapola vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Minsk men's gymnasium vd
Profesio
Alia nomo Янка Лучына • Янка Лучина • Янко Лучина • Лучына Я. • Dabrowa Jan • Janka Luczyna • Luczywka • Tutejszy • Лучына vd
Okupo tradukisto • poeto vd
Laborkampo literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

devenis el nobela familio. Studis en matematika fakultato de Peterburga universitato (1870-1871). Finis studojn en Peterburga teknologia instituto (1877). Dum la jaroj 1877-1879 laboris en fervojaj metiejoj en Tbiliso poste, pro malsano revenis en Minsko. Laboris ĉi tie en teknika buroo de fervojo.

Debutis kiel poeto en unua numero de gazeto "Minska folieto" (1866). Verkis beloruse, ruse, pole. Versojn, verkitajn en diversaj ĝenroj presis en gazetaro. Kolektis belorusan folkloron. Unuaj beloruslingvaj versoj estis verkitaj en la jaro 1887 sub impreso de teatraĵo, farita en Minsko per ukrainiaj aktoroj. Versoj "Al trupo de bonfarulo Starickij belorusa vorto" kaj "Al bonfarulo artisto Manko" estis subskribita per plumnomo Janka Luĉina.

Verkoj redakti

Aŭtoro de poemoj "Ĉasistaj akvareloj de Palesje", "Viajaleta", "Hanusja" "Andreo". Teme, lia poezio estis ligita kun vivo de belorusa vilaĝo, li arte konsciis belorusan realon tiatempan, instalis demokratian ideon. Li sekvis ideon de Władysław Syrokomla, koncentriĝis atenton sur bildoj de vilaĝa vivo, kaj persono de belorusa kamparulo, kiel ĉefa portanto de belorusa nacia karaktero, evoluis kunagadon de realismaj kaj romantismaj trajtoj en siaj verkoj, fondis belorusan filozofan lirikon. Tradukis el belorusa, rusa , pola, germana, antikvhelena lingvoj.

Ĝis nun konserviĝis nur parto de liaj beloruslingvaj kaj pollingvaj verkoj. Dum Unua mondmilito, manuskriptoj de Janka Luĉina trafis eksterlande.

Literaturo redakti

  • Майхровіч С. Янка Лучынаю Мн., 1952;
  • Лазарук М. Паэтычны вопыт Янкі Лучыны //Полымя. 1968. №2;
  • Лойка А. Жальбы народнай і веры пясняр // Полымя. 1976. №8;
  • Пачынальнікі. Мн., 1977. С. 463-476;
  • Янка Лучына ў кантэксце самаідэнтыфікацыіі беларускай літаратуры: Матэрыялы рэспубліканскай канферэнцыі. МН., 2002.