Janoŝi (ukraine Яноші, ruse Ивановка (ivanovka), hungare Makkosjánosi) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. La pli frua ukrainia nomo estis Іванівка (ivanivka), inter 1921-1939 Janosovo. Ankoraŭ unu setlejo apartenas al la municipo.

Janoŝi
vilaĝo en Ukrainio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90233
Demografio
Geografio
Geografia situo 48° 15′ N, 22° 38′ O (mapo)48.252522.631388888889Koordinatoj: 48° 15′ N, 22° 38′ O (mapo) [+]
Alto 111 m [+]
Areo 3,8 km² ( 380 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Janoŝi (Transkarpatio)
Janoŝi (Transkarpatio)
DEC
Janoŝi
Janoŝi
Situo de Janoŝi
Janoŝi (Ukrainio)
Janoŝi (Ukrainio)
DEC
Janoŝi
Janoŝi
Situo de Janoŝi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yanoshi [+]
vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Janoŝi situas sur ebenaĵo, ĉefvojoj estas al Ĉop, Mukaĉeve kaj Berehove. La lasta troviĝas 6 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1321 en formo Ivanosi. La tataroj detruis la komunumon en 1566. En 1910 loĝis en Makkosjánosi 1118 da homoj, plejparte hungaroj, Ĝis 1920 apartenanta al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Beregszász, poste al Ĉeĥoslovakio. Rehungariĝo okazis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Fine de 1944 la Ruĝa Armeo okupis la vilaĝon kaj tuj deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 la komunumo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2000 la ŝtataj kampoj estis aldonitaj al la loĝantoj. Dum la lastfoja popolnombrado loĝis en la municipo 2030 da homoj, (1657 hungaroj).

Vilaĝservoj estas dulingva bazlernejo, agrara faklernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto, ŝparkaso, poŝto, kuracejo, dentokuracejo, sportejo.

Vidindaĵoj redakti

  • nun kalvinana mezepoka preĝejo, en la 18-a jarcento trakonstruiĝis
  • greko-katolika klasikisma preĝejo de 1839
  • termala naĝejo

Ĝemelkomunumo redakti

  Göd, Hungario