Janov (distrikto Rakovník)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Janov

Munciipo Janov troviĝas en distrikto Rakovník, regiono Mezbohemia, sur nura limo kun Regiono Ústí nad Labem, netutaj 14 km nordokcidente de Rakovník kaj 15 km sudoriente de Žatec. En 2023 ĉi tie vivis 146 loĝantoj.

Janov
municipo
Vido de nordoriento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Janov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Rakovník
Administra municipo Rakovník
Historiaj regionoj Bohemio, Tria regno
Montaro Džbán
Situo Janov
 - alteco 427 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 39″ N 13° 38′ 16″ O / 50.21083 °N, 13.63778 °O / 50.21083; 13.63778 (mapo)
Katastro 3,15 km² (315 ha) Janov
Loĝantaro 146 (2023)
Denseco 46,35 loĝ./km²
Fondo 18-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 270 06
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ020C
NUTS 5 CZ020C 565270
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Janov (Rakovník District)
Retpaĝo: www.obec-janov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La estiĝo de Janov falas kontraŭe al aliaj municipoj en tempon de proporcie ne antaŭlonga. Domaron lasis fondi Jan Štěpán grafo Meraviglia-Crivelli, posedanto de senjorujo Olešná, en la 70-aj jaroj de la 18-a jarcento. La nomon oni rememorigas en germana aspekto Johannisthal al la jaro 1845; ĉeĥa ofica nomo, uzata en la dua duono de la 19-a jarcento sonis Janové Údolí. La loĝantaro de Janov estis naciece plejparte ĉeĥa (ĉirkaŭ la jaro 1910 ekz. 280 ĉeĥoj kaj 10 germanoj), malgraŭ tio okazis post Munkena interkonsento al aldona anekso de Janov fare de Nazia Germanio la 24-an de novembro 1938. Kelke da dekoj de personoj sekve transloĝiĝis en la enlandon, la restintajn loĝantojn atendis sub la germana administrado ĝenerala diskriminacio. Dum la Dua Mondmilito en vicoj de ĉeĥoslovaka eksterlanda rezistmovado kiel membro de paraŝutista grupo Zinc eminentiĝis rotestro Arnošt Mikš, naskiĝinto el domo n-ro 21, kiu ereis dum interpagado kontraŭ membroj de protektorata ĝendarmaro. Poste estis en pafejo de Kobylisy ekzekutitaj ankaŭ liaj fratoj Antonín kaj František.