Jansan (koree 양 산 시, laŭ ĉinaj literoj 梁 山 市) estas universitata urbego en Sud-Koreio. Ĝi estas antaŭurbo de Pusano.

Jansan
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 297 532  (2015) [+]
Loĝdenso 615 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 20′ N, 129° 2′ O (mapo)35.338611111111129.03861111111Koordinatoj: 35° 20′ N, 129° 2′ O (mapo) [+]
Areo 484,16 km² (48 416 ha) [+]
Jansan (Suda Koreio)
Jansan (Suda Koreio)
DEC
Jansan
Jansan
Situo de Jansan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yangsan [+]
vdr
Aerfoto pri nova kvartalo en Jansan

Bazaj informoj redakti

 
Urbodomo de Jansan
 
Stratangulo kun poŝtejo en Jansan

Geografio redakti

Jansan situas en sudorienta parto de la lando apud Pusano. Malgranda rivero fluas tra la urbego. Pusano troviĝas 18, Teguo 72, ĉefurbo Seulo 309 km [1].

Historio redakti

Homoj loĝis en la la nuna teritorio de Jansan dum longa tempo. La teritorio ricevis pli kaj pli gravajn administrajn statusojn, fine Jansan urbiĝis en 1996.

Ekonomio redakti

Jansan havas du grandajn industriajn kompleksojn, kie oni okupiĝas precipe pri produktadoj de manĝaĵoj, nutraĵoj.

Klimato redakti

Jansan havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 14,7 °C. Jare oni mezuras precipitaĵon 1 519 mm, tio varias averaĝe inter 11-19 °C. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-septembro pli ofte.

 
Policejo en Jansan
 
Kampuso en Jansan

Trafiko redakti

Jansan havas 2 fervojajn staciojn kaj plurajn aŭtovoajn ligilojn. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, krome metroo de Pusano havas kvar staciojn.

Vidindaĵoj redakti

  • budhisma templo - fondita en la 7-a jarcento
  • turo Jansan
  • akvofalo "ĉielarko de drako" sur la monto
  • festivalo de sovaĝaj rododendroj kun koncertoj, ekspozicioj
  • amuza parko kun lago, subĉiela teatro

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
  • ruslingva Vikipedio