Januaro de 2009

(Alidirektita el Januaro 2009)
januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en januaro 2009.

1-a de januaro redakti

  • Post malsukcesaj konsultigoj la Rusio ĉesis transferi la nafton por Ukraino pro la dungo de tiu lando (2 miliardoj dolaroj). La Ukraino limigis sian transferon de rusa nafto al aliaj landoj de centra Eŭropo.
  • Okaze de la kvindekjariĝo de la revolucio, la kuba prezidento Raúl Castro plenumis paroladon kontraŭ la "usona malamiko" kaj antaŭsciigis la kubanojn, ke 2009 verŝajne estos malfacila jaro.

4-a de januaro redakti

  • Armeo de Israelo invadas la Gazan zonon post intensaj bombardadoj, kaŭzante 40 mortintoj inter palestinanoj kaj 1 (laŭ la israelaj aŭtoritatoj) inter israelanoj. La totala operaco kaŭzis dum 9 tagoj pli da 500 mortintoj inter palestinanoj kaj 5 mortoj inter israelanoj, krom tutmonda tajdo de kontraŭstaraj manifestacioj. La urbo Gazao estas sieĝita kaj la Gaza Sektoro dividita. La anoncita kialo estas finigi la lanĉadon de misiloj el palestina teritorio.

5-a de januaro redakti

  • La nederlanda urbo Roterdamo ricevis novan urbestron per instalado de Ahmed Aboutaleb. La elekto de Aboutaleb vekis grandan publikan atenton, ĉar unuafoje granda nederlanda urbo ricevis urbestron, kiu ne estas denaska nederlandano. Aboutaleb naskiĝis en Maroko en 1961 kiel filo de imamo kaj transloĝiĝis al Nederlando kiel 15-jarulo. UEA, kiu havas sian sidejon en tiu urbo, sendis al li gratulmesaĝon.

8-a de januaro redakti

  • Okazis grava tertremo en Kostariko. Mortis almenaŭ 15 homoj, kaj ankoraŭ restas multaj retrovendaj malaperintoj. Pluraj centoj da eksterlandaj turistoj estis cetere forveturitaj.

9-a de januaro redakti

12-a de januaro redakti

15-a de januaro redakti

  • Pluas la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009) en kiu la armeo de Israelo jam kaŭzis pli da 1,000 mortintojn (inter ili ĉirkaŭ la duono civiluloj, el ili ĉirkaŭ 100 virinoj kaj pli ol 300 geinfanoj), dum la milicarmeo de Hamas kaŭzis inter israelanoj 13 mortintoj (inter ili 3 civiluloj). Krome la israleanoj bombardis, krom siajn militajn celojn, ejojn de kuracistoj, ĵurnalistoj, rifuĝintoj kaj manĝomagazenon.

19-a de januaro redakti

  • Militpaŭzo en la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009). Unue la registaro de Israelo kaj poste Hamas proklamis militpaŭzon, kvankam kelkaj izolitaj konfliktoj pludaŭris. La rezulto estas pli da 1,300 mortintoj inter palestinanoj (duono civiluloj, ĉefe virinoj kaj geinfanoj) kaj 13 inter israelanoj (el ili 3 civiluloj). Oni supozas, ke la internacia komunumo helpos en la kontrolo de la landlimoj kun Egipto por eviti pason de armiloj al palestinaj organizaĵoj.

20-a de januaro redakti

  • Barack Obama ricevas povon en solena ceremonio kiel la unua nigrula prezidento de Usono.

23-a de januaro redakti

  • Psike malsana frenezulo pikmortigis en infanvartejo de orientflandra Dendermonde (Belgio) du infanetojn kaj ilian prizorgantinon. Pliaj dek unu infanoj kaj du plenkreskuloj estis vunditaj.

24-a de januaro redakti

28-a de januaro redakti

31-a de januaro redakti

  • 2 000 homoj organizis manifestacion en la stratoj de Antananarivo, pro alvoko de la urbestro de la madagaskara ĉefurbo. Ili celis protesti kontraŭ la rigora politiko de la prezidento Marc Ravalomanana. Pluraj ŝtonoj estis ĵetitaj direkte al ĝendarmoj.