Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.
januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2007
tagoj

Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum januaro de 2007.

  • Japanio: Hakuo Yanagisawa, ministro pri sanaferoj, laboraferoj kaj publikbono, nomas la virinojn inter 15 kaj 50 nask-maŝinoj
  • Israelo: Moŝe Kacav forlasas portempe sian postenon de prezidento de Israelo, pro pluraj akuzoj, interalie seksperforto kaj malebligo de justico.
  • Barato: la kosma flug-aparato Space Capsule Recovery Experiment SRE 1 finas ĝian 12-tagan flugon orbitan. Per tio, Barato fariĝis unu el la landoj scipovantaj atmosferan eniron de spaca aparato.
  • Mortis Abbé Pierre, 94-jaraĝa. Ekde 1949 li dediĉis sian vivon al malriĉuloj kaj senhejmuloj. Li estis unu el la plej amataj famkonataj personoj en Francio.
  • Uragano kaŭzas mortojn kaj ekonomian damaĝon en Eŭropo.
  • Komenco de la juĝa afero pri malsukcesaj atencoj en Londono (21-a de julio 2005).
  • Biologiistoj de la Roslin Institute en Skotio publikigis sciencan artikolon pri GMO-kokinoj produktantaj drogojn per ovoj.
  • novelektita prezidanto de Ekvadoro, Rafael Correa, ricevis regosimbolon kaj benon per indiĝenaj ritoj. Morgaŭ li enposteniĝos laŭ la leĝaj solenoj.
  • Francio: Nicolas Sarkozy, kiu estis la nura kandidato en la partio UMP por esti kandidato por la prezidenta baloto, ricevis 98,1% da esprimitaj balotrajtoj (69,06% el 338 520 tutaj balotrajtoj) dum la investa kongreso kiu kostis 3 milionojn da eŭroj.
  • centmiloj da hispanoj manifestis pri paco en la tuta Hispanio.
  • NASA informis, ke ĝi uzas la metran sistemon en konstruo, uzo de la komuna surluna kosmostacio, planita je 2020.
  • Etiopia armeo forpelas, venkas - kun aprobo de Usono - ĉiun islaman teroriston en Somalio. Ne ĉiuj loĝantoj de Somalio subtenas tion, rememorante la antaŭe okazintan militon inter la du ŝtatoj.
  • Bulgario kaj Rumanio iĝis novaj membroj de la Eŭropa Unio (EU) kaj en Slovenio ekvalidis eŭro.