Janusz Groszkowski

Pola fizikisto

Janusz GROSZKOWSKI (naskiĝis la 21-an de marto 1898 en Varsovio, mortis la 3-an de aŭgusto 1984 en Varsovio) – kreinto de la pola radioelektroniko, sciencisto okupiĝanta pri elektroniko kaj radiotekniko, inĝeniero, prezidanto de Pola Scienca Akademio, deputito al Sejmo. Distingita de la Ora Kruco de Militista Ordeno Virtuti Militari.

Janusz Groszkowski
Janusz Groszkowski en 1959
Janusz Groszkowski en 1959
Persona informo
Janusz Groszkowski
Naskiĝo 21-an de marto 1898 (1898-03-21)
en Varsovio
Morto 3-an de aŭgusto 1984 (1984-08-03) (86-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Politekniko de Varsovio vd
Profesio
Okupo fizikisto • elektrika inĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sciencaj atingoj redakti

De 1929 estis la plej juna profesoro de Varsovia Politekniko, sciencisto kun la monda famo kaj multflankaj interesiĝoj ĝeneralteknikaj, humanistaj kaj natursciencaj (fiziko, kemio). Antaŭ ĉio estis eminenta radioelektristo kaj elektronikisto. Eldonis 361 sciencajn kaj popularsciencajn verkojn, ricevis 16 patentojn, edukis 33 doktoriĝantojn.

Aliaj mondkonataj sciencistoj utiligis poste liajn formulojn kaj konkludojn. Janusz Groszkowski estas konsiderata unu el pioniroj de radioteknikaj sistemoj. Signife kontribuis al prilaboro de agadprincipoj kaj konstruo de radaro.

Li verkis kelke da laboraĵoj pri elkreo kaj stabilizo de elektraj vibradoj kaj teknologio de altvakuoj kaj elektronaj lampoj. Kreinto de analizmetodo de elektraj vibradoj neliniaj (konataj kiel la metodo de Groszkowski). Prilaboris originalan interpreton de de induktanco-ŝanĝoj depende de temperaturo.

Helpe de apogo de Janusz Groszkowski oni sukcesis kunvoki februare 1930 la unuan kunvenon de polaj radioamatoroj en Varsovio kaj krei Polan Asocion de Radioamatoroj, kie estis elektita ties unua prezidanto (kvankam ne estis licenciita radioamatoro). Poste fariĝis ankaŭ la unua honora membro de la asocio kaj portanto de Honora Distingilo n-ro 001.

Dum la 2-a mondmilito prilaboris por interligiteco de Pola Enlanda Armeo simplajn radiosendilojn stabilizataj per kvarco kaj sukcese plenumis mision deĉifri stirsistemon de flugantaj bomboj V-1 kaj raketoj V-2 transkaptitaj de la Pola Enlanda Armeo, kio permesis al efika defendado kontraŭ atakoj fare de V-1 super Londono.

Politika epizodo redakti

En 1972 fariĝis deputito al pola parlamento, anstataŭanto de prezidanto de Ŝtata Konsilantaro kaj prezidanto de Tutpollanda Komitato de la Fronto de Nacia Unueco. Liaj senefikaj intervenoj kiel deputito ĉe la regopovoj pri homoj spertintaj maljustaĵon, observo de agado de juĝejoj kaj prokuroroj igi lin unue verki Memorialon al la Ŝtata Konsilantaro pri la agado de justico kaj poste (en 1976) rezigni pri la mandato de deputito. Al la publika vivo revenis mallonge en 1980 en sia fama alparolo pri la bezono de morala renovigo dum la Ĝenerala Asembleo de Pola Scienca Akademio. Li estis ankaŭ konsilanto de multaj medioj de la tiutempa Solidareco.

Verkaro redakti

  • Lampy katodowe oraz ich zastosowanie w radiotechnice (1925) (Katodaj lampoj kaj ilia apliko en radiotekniko), tradukita kaj eldonita du jarojn poste en Francio
  • The Interdependence of the Frequency Variation and Harmonic Content and Constant Ferequency Oscillator, eldonita en Proceeding of Institute of Radio Engineering (1933)
  • Technika wysokiej próżni (1948) (Tekniko de altvakuo)
  • Frequency of Self-Oscillations (1964) (monografio)
  • Jauge manometrique a collecteur exterieur pour pression tres bases (1966)

Distingoj redakti

Honoraj doktorecoj:

  • Varsovia Politekniko (1962)
  • Lodza Politekniko (1964)
  • Politekniko de Gdańsk (1975)

Membreco en la Akademioj de Sciencoj

Honora membreco en la Asocioj de Elektrikistoj

Distingado kaj premioj

  • Ora Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari
  • Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta – dufoje
  • Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta
  • Ordeno de Konstruantoj de Popola Pollando
  • Ordeno de Labor-Standardo de la 1-a klaso
  • Kruco kaj Medalo de Sendependeco
  • Ora Merit-Kruco
  • Ora kaj Arĝenta Medaloj "Pro Meritoj por Defendo de la Lando"
  • Jubilea Medalo "Tridek Jaroj de la Venko en Granda Patriota Milito 1941-1945" (Sovetunio)
  • Ŝtata Premio de la 1-a grado – trifoje (1951, 1955, 1968)
  • Specialna Ŝtata Premio (1979)

Bibliografio redakti

Profesor Janusz Groszkowski. Twórca polskiej radioelektroniki (Profesoro Janusz Groszkowski. Kreinto de la pola radioelektroniko). Konferencja 16 listopada 2010, Wydział Elektroniki i Technik Informacyjnych Politechniki Warszawskiej. Audytorium Centralne, p. 172. Krome E-libro en kompakta disko.

Eksteraj ligiloj redakti