Japan Airlines
flugkompanio en Japanio
La entrepreno Japan Airlines (japane 株式会社日本航空, Kabuŝiki-gaiŝa Nihon Kōkū, mallongigite JAL) estas japania flugkompanio kun sidejo en la urbodistrikto Ŝinagaŭa de Tokio. Ekde la 1-a de aprilo 2007 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "oneworld". La kompanio laŭ la stato de 2009 ĉiujare transportas proksimume 52,9 milionojn da pasaĝeroj kaj disponas pri 170 regulaj pasaĝeraj aviadiloj.
Japan Airlines | ||
---|---|---|
![]() | ||
IATA JL |
ICAO JAL |
Voksigno JAPANAIR |
Fondita | 1951 | |
Programo por oftaj flugantoj | JAL Mileage Bank | |
Alianco | oneworld | |
Aviadilaro | 170 (plus 60 menditaj) | |
Cellokoj | ||
Ĉefsidejo | Tokio-Ŝinagaŭa (Japanio) | |
Ĉefuloj | ||
Retejo: www.jal.co.jp | ||
La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon JL; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas JAL.
Eksteraj ligilojRedakti
membroj de la flugkompania alianco oneworld
American Airlines | British Airways | Cathay Pacific | Finnair | Iberia | Japan Airlines | Malév | Mexicana | LAN | Qantas | Royal Jordanian