Historio de Japanio

(Alidirektita el Japana historio)

Historio de Japanio

La plaj frua polurita ŝtono en la mondo. Hinatabayashi, Shinanomachi, Nagano. Antaŭ-Ĵomon (paleolitiko), 30.000 a.K., Tokia Nacia Muzeo
Ĵomon-argilaĵo (inter -10.000 kaj -8.000), Tokia Nacia Muzeo, Japanio.
Samurajoj , vasaloj de la daimio de Satsuma dum la Boŝin-milito en 1868, foto de Felice Beato
Generalo MacArthur kaj Imperiestro Hirohito.

Antikvo redakti

Mezepoko redakti

Nuntempo redakti

Post 1868 Japanio malkovris la mondo kaj konstatis, ke estas koloniantoj kaj koloniitoj. La registaro decidis esti kolonianto kaj komencis invadi vastajn teritoriojn en orienta Azio. Japanaj militkrimoj de la Imperio de Japanio okazis en multaj Azi-Pacifikaj landoj dum la periodo de japana imperiismo, ĉefe dum la Dua Ĉina-Japana Milito kaj la Dua Mondmilito. Tiuj okazaĵoj estis priskribita foje kiel Azia Holokaŭsto.[1] Kelkaj militkrimoj estis fifaritaj de militistoj el la Imperio de Japanio fine de la 19a jarcento, kvankam plej okazis dum la unua parto de la Ŝoŭa-erao, nomo havigita por la regado de la imperiestro Hirohito, ĝis la kapitulaco de la Imperio de Japanio en 1945. Tiu parto de la japana Historio estas detale priskribita en libro Historio por malfermi estontecon.

La kapitulaco de Japanio okazis post la faligo de la atombomboj sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj sur Nagasakon la 9-an de aŭgusto 1945. La lastaj malvenkoj de la Japana Imperio estis la Soveta invado de Manĉurio kaj la Sovet–Japana Milito.

La Okupacio de Japanio fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la Generalo Douglas MacArthur, nome Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, kun subteno de la Brita Komunumo. Malkiel ĉe la Okupacio de Germanio, Sovetunio ne estis rajtigita influi super Japanio. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la historio de Japanio kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco. La lando iĝis parlamenta demokratio kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "New Deal" de Roosevelt. Tiu okupacio, kun kodonomo Operaco Nigra Listo, finis per la San-Francisko Pactraktato, subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, 1952, post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la Rjukjua Insularo – estis tute restaŭrita.

Epoktabelo redakti

Kutime nun akceptita tabelo de epokoj de la japana historio:

Datoj Epoko Epoko Subepoko Ĉefa registaro
30.000 - 10.000 a.K. Japana paleolitiko   lokaj klanoj
10.000 - 3.000 a.K. Antikva Japanio Ĵomon   lokaj klanoj
900 a.K.250 Yayoi   lokaj klanoj
ĉ. 250538 Kofun   Yamato-klanoj
538710 Klasika Japanio Asuka
710794 Nara   Imperiestra kortego en Nara
7941185 Heian   Imperiestra kortego en Kioto (Heian)
11851333 Feŭda Japanio Kamakura   Kamakura-ŝogunoj
13331336 Kemmu-restarigado   Imperiestro de Japanio
13361392 Muromachi Nanboku-cho Ashikaga-ŝogunoj
13921573 Sengoku-epoko
15731600 Azuĉi-Momojama
16001868 Frua moderna Japanio Edo   Tokugawa-ŝogunoj
18681912 Moderna Japanio Meiji   limita monarkio (Imperiestro Meiji)
19121926 Taisho Taisho demokratio limita monarkio (Imperiestro Taisho)
19261945 Showa Ekspansio limita monarkio (Imperiestro Showa)
19451952 Okupado en Japanio Komandanto de la alianculoj
19521989 Post-okupa Japanio parlamenta demokratio; Imperiestro estas ŝtatsimbolo
19892019 Heisei
2019 - nuntempe Reiwa  

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti