La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn. Aliflanke, male al la greka mitologio, nordia kaj egipta, estas relative malfacile distingi kio estas vera "mito" por la japanoj.

Unu el la filinoj de la drako reĝo kiu vivas en la marfundo. Utagawa Kuniyoshi (歌川国芳) (1797–1861).

La konvenciaj japanaj mitoj baziĝas sur la Koĝiki, en la Nihon Ŝoki kaj kelkaj komplementaj libroj. La Koĝiki kiu laŭvorte signifas "registro de antikvaj aferoj" estas la plej antikva libro agnoskata pri mitoj, legendoj kaj la historio de Japanio kaj Nihon Ŝoki estas la dua plej antikva. La Ŝintoŝu eksplikas la originon de la japanaj diaĵoj ekde budhispa perspektivo dum la Hocuma Cutae registras malsaman version pri la mitologio.

Rimarkinda rezulto de la japana mitologio temas pri ĝia klarigo pri la estigo de la japana imperia familio, kaj reprezentas ĝin kiel dian posteularon. La japana vorto por Imperiestro en Japanio, tennō (天皇), signifas "Ĉiela suverenulo".

Entoj redakti

En japana mitologio, Namacu (鯰) aŭ onamacu (大鯰) estas giganta anariko kiu kaŭzas sismojn. Li vivas en la koto sub la insuloj de Japanio, kaj estas gardita fare de la dio Kaŝima kiu retenas la anarikon kun ŝtono. Kiam Kaŝima lasas sian gardiston fali, Namacu baraktas, kaŭzante perfortajn sismojn. Forigi anariko supozeble povus, frakasante sian kapon sanktan ŝtonon de la sanktejo.

Riuĝin, Ryūjin aŭ Ryōjin (龍神 "dia drako"?) kiu en kelkaj tradicioj estas ekvivalenta al Ōwatatsumi, estis la gardisto-dio de la maro en la japana mitologio. Ĉi tiu japana drako simboligis la potencon de la oceano, havis grandan buŝon kaj estis kapabla aliformiĝi al homa formo.

Takemikazuĉi (建御雷/武甕槌?) (建御雷/武甕槌) estas diaĵo en la japana mitologio, konsiderita kiel la dio de la tondro kaj la glavo. Li ankaŭ konkurencis je tio kion oni konsideras kiel la unuan sumoan luktadan matĉon historie registritan.

Vidu ankaŭ redakti