Registaro de Japanio

(Alidirektita el Japana registaro)

La japana registaro ne plu estras tradician federalan ŝtaton. La 47 gubernioj dependas pri financoj plejparte de la centra registaro. La guberniestroj, la urbestroj kaj la anoj de guberniaj kaj komunumaj asembleoj estas elektitaj de la popolo por 4 jara ofico.

Registaro de Japanio
konstitucia monarkioCentra administracioplenuma povo
Jurisdikcio Japanio
Lando Japanio
Sidejo Ĉijoda-kvartalo
filioj Ministerio pri Ĝeneralaj Aferoj de Japanio • Ministerio pri Financo de Japanio • Ministerio pri Literaturo kaj Scienco de Japanio • Ministerio pri Sano, Laboro, kaj Socialaj Aferoj de Japanio • Ministerio pri Agrikulturo, Arbarkultivo, kaj Akvaĵproduktado de Japanio • Ministerio pri Ekonomio kaj Industrio de Japanio • Ministerio pri Teritorio kaj Transporto de Japanio • Ministerio pri Medio de Japanio • Ministerio pri Defendo • Reconstruction Agency • Kabineto de Japanio • Digital Agency vd
Dum 3-a de majo 1947 - nuntempe
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Kabineto de la Japana Registaro (japane 内閣, Naikaku) estas la plenuma povo en Japanio. Ĝi estas gvidata de la Ĉefministro de Japanio, kiu estas nomumita de la Dieto, kaj inkluzivas ĝis 14 aliajn ministrojn, kiujn la Ĉefministro nomumas, kaj li ankaŭ povas maldungi ilin. La registaro estas kolektive respondeca al la Dieto, kaj devas submeti sian eksiĝon sur ricevado de mocio de demisio en la Reprezentantĉambro (la malsupra ĉambro). La japana registaro en sia nuna formo funkciigas de la fondo de la Konstitucio, kiu ekvalidis en 1947, kvankam Konsilio de Ministroj ekzistis en Japanio sub la Meiji Konstitucio inter 1889-1946, sed tiam ĝi estis subigita al la Imperiestro.

Strukturo de la japana registaro

La imperiestro redakti

La imperiestro de Japanio estas la simbolo de la ŝtato kaj de la unueco de la popolo. La suvereneco apartenas ne plu al la imperiestro, sed - laŭ la japana konstitucio - al la japana popolo.

Vidu ankaŭ