La Japana urieto, Synthliboramphus wumizusume konata ankaŭ kiel Kresturio estas eta birdo de la familio de aŭkedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japana urieto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Synthliboramphus Synthliboramphus
Specio: Japana urieto 'Synthliboramphus wumizusume'
Coenraad Jacob Temminck 1836
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ili loĝas rokajn insuletojn kaj klifojn en mezvarmajn akvojn -pro marfluo- de suda kaj centra Japanio, plej sudorienta Rusio ĉe la landlimo kun Norda Koreio en Primorje kaj suda marbordo de Suda Koreio. Estas informo de birdoj en Tajvano kaj Ĉinio, sed ne pri reproduktado tie. Oni povas konsideri la specion kiel endemismon. La plej norda limo de la reprodukta teritorio estas la insuloj Nanatsujima de Japanio, dum la plej gravaj reproduktejoj estas la insuloj Biro da Kiuŝu kaj Izu. Vintre tiuj palearktisaj birdoj disiĝas iomete norden ekzemple ĝis sudoriente de Hokajdo aŭ eble ankaŭ suden, sed ne malproksimiĝas de la reproduktaj teritorioj.

Aspekto redakti

Ĝi havas nigran kaj blugrizan supran korpon kaj blankajn subajn partojn. La Japana urieto estas eta, nigra ĉe kapo, gorĝo kaj malantaŭa kolo kaj grizdorsa kun pli malhelaj plumoj en ŝultro kaj antaŭ la vosto dumnaĝe. La flava beko estas mallonga kaj fortika. La vosto estas eta kaj ronda. Somera plenkreskulo havas blankan strion en la kapo ekde supra la okulo ĝis la nuko kaj same aliflanke. Alia vidmaniero estas ke larĝa nigra strimakulo iras de la okulo kaj la gorĝo ĝis la subnuko kaj aliflanke same kaj ĝis la dorso. Krome estas nigra kresteto ĉekrone, kio foje falas al la nuko. Aliaj plumaraspektoj estas similaj, sed sen la kronaj strioj.

Kutimoj redakti

La Japana urieto reproduktiĝas laŭ etaj grupoj aŭ izolitaj paroj kaj malofte en grandaj kolonioj. Reproduktejoj estas fendoj, truoj kaj kavernetoj en rokoj, ŝtonamasoj kaj inter herbejoj de neloĝataj insuloj. La ino demetas la unu aŭ du ovojn en marto. Ambaŭ gepatroj kovas dum unu monato. La ido ne estas manĝigataj en la nesto, sed ili elnestiĝas nur unu aŭ du noktojn post eloviĝo. Ili manĝas kiel aliaj aŭkedoj per subnaĝado etajn fiŝojn kaj kelkaj krustulojn kaj moluskojn, kiel etajn krabojn.

Loĝantaro redakti

En 1975, la Japana urieto estis deklarita kiel natura trezoro de Japana registaro. Ĝenado ĉe medio pro pliiĝa sportfiŝkaptada aktivado aŭ aliaj homaj aktivadoj kiel troa fiŝkaptado (malpliigo de nutroresursoj) aŭ oleopoluado, mortigado en fiŝkaptaj retoj, predado farita de korvoj (ovoj) kaj grandaj mevoj (idoj), ĉefe allogitaj pro restaĵoj lasitaj de sportaj fiŝkaptistoj, kaj ratoj (enmetitaj de homoj en la reproduktejoj) inter aliaj predantoj kaŭzas, ke la Japana urieto estas konsiderata kiel minacata en la Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico I de la organizo CITES kaj laŭ leĝo protektita en Japanio. La entuta loĝantaro povas nur ĉirkaŭi el 5,000 ĝis 10,000 birdoj en malampleksa teritorio de nur 114 km.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti