La japania kamelio[1] (Camellia japonica) estas unu el la plej konataj plantspecioj ene de la genro kamelio (Camellia), kiu apartenas al la familio teacoj (Theaceae). Ĝi hejmiĝas en Orientazio kaj estas parenca al la tearbusto. Kamelioj estas ŝatataj ornamplantoj en Eŭropo, kiuj havis sian modan kulminon dum la 19a jarcento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japania kamelio

Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: teacoj Theaceae
Mirb.
Genro: kamelio Camellia
Specio: C. japonica
Camellia japonica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Camellia japonica kreskas kiel tre longviva, ĉiamverda arbusto aŭ malgranda arbo. Ĝi atingas kreskoalton de 1,5 ĝis 6 (malofte ĝis 11) metroj ĉe sia natura kreskejo. Kelkaj ĉina kamelio estas taksitaj pli maljunaj ol 1000 jaroj. La ŝelo de junaj branĉoj estas grize brunaj, ekde la dua jaro ĝi estas purpur-bruna kaj kalva. La alternestarantaj, tigaj folioj estas simplaj. La folitigoj longas 5 ĝis 10 mm. La elipsa, leda foliplato havas longecon de 5 ĝis 10,5 (ĝis 12) cm kaj larĝeco de 2,5 ĝis 6 (ĝis 7) cm. La supra folisurfaco estas malhelverda kaj la malsupra surfaco helverda kun brunaj punktoj. La dika meza ripo estas flave verda.

La floroj havas tre mallongajn tigojn kaj staras unuope aŭ pare en la foliakseloj. La po naŭ brakteoj kaj sepaloj estas verdaj. La ses ĝis sep (ĉe kelkaj kulturvarioj ankaŭ pli) ovoformaj ĝis renverse ovoformaj petaloj estas blankaj, rozeaj ĝis ruĝaj. Ĝia grandeco estas 3 ĝis 4,5 × 1,5 ĝis 2,5 cm. La kvin internaj petaloj estas je la bazo kunkreskintaj. La multaj senharaj stamenoj estas 2,5 ĝis 3,5 cm longaj. Ĉe la plej ekstera stamencirklo la filamentoj estas kunkreskinta al tubo je la bazo. Tri karpeloj estas kunkreskintaj en ovoforma ovario. La ĉ. 2,8 cm longa pistilo havas triloban stigmon. Ĉe la natura krekejo la planto floras de januaro ĝis marto; la kameliaj kultivaroj floras dum malfrua vintro ĝis printempo.

La ligna, globforma, trifaka kapsulfrukto havas diametron de 2,5 ĝis 4,5 cm. Ĉiu fruktfako enhavas unu aŭ du semojn. La preskaŭ globformaj semoj havas diametron de 1 ĝ 2 cm. La fruktoj maturiĝas inter septembro kaj oktobro.

Kulturhistorio redakti

Camellia japonica ricevis sian nomon de Carl von Linné en la jaro 1735 de Georg Joseph Kamel), marovia jezuitopatro kaj apotekisto, kiuj laboris en Manilo kaj kiu verkis tabulbendon pri la insulo Luzono.

La hejregiono de la kamelio estas Orientazio (Nepalo, Vjetnamio, suda Ĉinujo kaj la sudo de Japanujo), kie la planto kreskas en laŭraroj (Camellietea japonicae Miyaw. & Ohba 63) vor.[2] En la ĉinaj kaj japanaj ĝardenoj kamelio estis kaj estas ŝatata ornamarbusto. Ĝi ludas rolon ĉe kortegaj kaj teo-ceremonioj. Precipe la simple florantaj specioj staras simbole por amikeco, eleganteco kaj harmonio.

En Japanio, kie la planto nomiĝas tsubaki (jap. 椿), ĝi havas kroman simbolan signifon. Ĝi perdis siajn ruĝajn petalon unuope kiam ankoraŭ esta neĝo. Tio rememoras pri sango. Tial la floro ankaŭ esta simbolo de morto kaj nedaŭremo.

Unuafoje en Eŭropo la planto estis priskribata de George Meister en lia multe legita vojaĝraporto Der Orientalisch-Indianische Kunst- und Lust-Gärtner (la orienta-hinda art- kaj plezurĝardenisto) el 1692.

La unuaj plantoj atingis en la 16a jarcento pere de portugalaj maristoj el la portugala kolonio Makao en Suda Ĉinio Eŭropon. Sed estas duboj pri tio.[3] La unua dokumente pruvita kamelio en Eŭropo estis montrita en 1739 en la plantdomoj de Robert James, Lord Petre en Thorndon Hall en Essex. Verŝajne ili venis per Jezuito-misionistoj aŭ angla komercistoj aŭ maristoj al Anglujo. Du desegnaĵoj montras ruĝajn florojn de tiu kamelio.[4]

Ekde la dua duono de la 18a jarcento kameliaj kultivaroj disvastiĝis en kastelaj ĝardenoj (ekzemple en Londono, Uppsala kaj Napolo); inter 1770 kaj 1790 la Kamelio ankaŭ atingis Germanujo. El tiu tempo ankaŭ venis la kamelio de Pillnitz, sovaĝa formo de Camellia japonica. Ĝi estis plantita en 1801 en la parko de la kastelo Pillnitz, kie ĝi ĝis hodiaŭ kreskas kaj floras.

Precipe la franca imperiestrino Joséphine amia kameliojn. Ekde 1800 oni enkondukis pli kaj pli multe da novaj kultivaroj. 1811 Camellia oleifera venis por la unua fojo al Eŭropo, 1818 Camellia maliflora kaj fine 1820 Camellia reticulata. per tiu komencis vigla bredado en grandaj Eŭropaj ĝardenejoj kun komence Belgio kiel centro de tiu bredado. En Germanujo famis la kamelia ĝardenejo Seidel (ekde 1813) proksime de Dresdeno. Ĉ. 1860 jam ekzistis sortimento de pli ol 1100 kameliaj kulturvarioj. Aĉetantoj estas precipe nobelaj domoj, i.a. la Cara korto en St. Peterburgo.

Inter 1800 kaj 1810 la kamelio estis importita de la sinjoroj van Zeller por ilia ĝardeno en Fiães en Vila Nova de Gaia. La planto rapide popolariĝis. José Marques Loureiro komencis kultivi la planton kaj kolekti diversajn variojn. Li fondis ĝardenejon en Porto, kie li ofertis ekde 1884 pli ol 868 diversajn kultivarojn.[5]

La kamelio apartenis en la 19a jarcento al la nobela kaj grandburĝa kulturo. Tiu esprimiĝis la romanon La kamelia damo de Alexandre Dumas. La romano inspiris Giuseppe Verdi al la OperoLa traviata“. En romano kaj opero la planto ricevis kulturhistorian monumenton.

Malnovaj japaniaj kamelioj en Eŭropo redakti

 
la kamelio de Pillnitz kun movebla plantdomo

La nuntempe plej malnovaj japaniaj kamelioj (Camellia japonica) en Eŭropo troviĝas en la ĝardeno „ Casa dos Condes de Campo Belo“ en Vila Nova de Gaia (Portugalio), en Caserta (Italujo) kaj en Dresden-Pillnitz (Germanujo). Ili probable devenas el la dua duono de la 18a jarcento.

La kamelio en Campo Belo verŝajne estas pli ol 300 jaroj aĝa,[6] sed mankis pruvojn.[7] La trunka bazo estas hodiaŭ 3,30 m dika kaj en alteco de 85 cm ĝi disiĝas en pluraj trunkoj. La arbo havas altecon de 11 m kaj kronan diametron inter 10 kaj 18 m.[8]

Ŝtonplato en la ĝardena klubo de Caserta indikas, ke la tiea kamelio estis plantata en la jaro 1782 kaj nomas ĝin „la patrino de ĉiuj kamelioj en Eŭropo“. 1837 ĝi jam atingis altecon de 14 m kunkronodiametro de 6 m.[9] Hodiaŭ nur restis el 5 ĝis 6 m altaj unuopaj tigoj, la ĉefa trunko verŝajne formortis .[8]

Ankaŭ pri la kamelio de Pillnitz ne ekzistas certaj scioj. Ekzistas du tezoj: laŭ unu tezo ĝi venis ĉ. 1776 el Japanujo trans la reĝa ĝardeno de Kew (Anglujo) al Pillnitz. La dua tezo diras, ke la kamelio estis donaco el Rusujo en la jaro 1770.[10]

Same en Saksujo staras la pli ol 200 jaraĝa kamelio en Roßwein.[11]

Ceteraĵoj redakti

Krom kiel ornamplanto kamelio ankaŭ estas uzata por ricevi oleon.

La plej granda kolekto de kamelioj troviĝas en la kastelo Zuschendorf (hodiaŭ urboparto de Pirna).

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. kamelio en PIV ĉe vortaro.net
  2. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 666.
  3. Helena Attlee, The gardens of Portugal, London, Frances Lincoln 2007, 26
  4. H. Short: The Truth of Lord Petre’s Camellias. In: International Camellia Journal No. 37, 2005, S. 56–59
  5. Helena Attlee, The gardens of Portugal, London, Frances Lincoln 2007, 65
  6. Frederick G. Meyer, Plant explorations – ornamentals in Italy, Southern France, Spain, Portugal, England and Scotland. Crop Research 34/9, 1959
  7. Robert M. Gimson, Further ventilation on the history of the Oporto calemmias. International Camellia Journal 11, 1979
  8. 8,0 8,1 P. Vela, J. L. Couselo, C. Salinero, M. González, M. J. Sainz: Morpho-botanic and molecular characterization of the oldest camellia trees in Europe. In: International Camellia Journal, No. 41, 2009, S. 51–57
  9. Lorenzo Berlèse: Monography of the Genus Camellia Or: An Essay on Its Culture, Description …, Boston, J. Breck & Company, 1838
  10. Stephanie Jäger: Das Wirken des Hofgärtners Carl Adolf Terscheck in Dresden. In: Mitteilungen des Landesvereins Sächsischer Heimatschutz 1 (1995), S. 31–35 : Ill
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-02-08.

Literaturo redakti