Jaremĉe
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jaremĉe (stacidomo). |
Jaremĉe (ukraine Яремчe, pole Jaremcze aŭ Jaremcza) estas urbo de Ukrainio. Ĝi apartenas al la Ivano-Frankivska provinco, en la okcidenta parto de la lando. Laŭ la stato de 2019 en la komunumo vivis 8 094 loĝantoj sur areo de 657 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km².

Jaremĉe | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de provinca signifo (1977–) ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Provinco | ![]() | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 78500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 094 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 27′ N, 24° 33′ O (mapo)48.45361111111124.556388888889Koordinatoj: 48° 27′ N, 24° 33′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 525 m [+] | ||||
Areo | 657 km² (65 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||



La loko estas konata pro la kuracakvo kontraŭ tuberkulozaj malsanoj. Ĝia karesnomo estas "Perlo de la Karpatoj", ĉar ĝin ĉirkaŭas arbaraj, pitoreskaj montaraj pintoj.
Ĝi estis fondita fine de la 18-a jarcento, kadre de la aŭstria imperio ene de la kronlando Galicio. Post mallonga interveno de novembro 1818-novembro 1919 en la Okcident-Ukraina Popola Respubliko ĝi okupiĝis inter 1919 kaj 1939 de la Dua Pola Respubliko. Tiam ĝi estis populara turisma centro, kiu graviĝis ĉiujare. Sekve de 1939-1991 la urbo kaj ĉirkaŭa regno sekve de la sekreta aldona protokolo de la Molotov-Ribbentrop-pakto (krom mallonga okupo fare de nazia Germanio kadre de la dua mondmilito) estis en Ukraina SSR de la ruse dominita Sovetunio, ekde 1977 konsideriĝas urbo de provinca signifo, kaj ekde 1991 estas parto de la sendependa respubliko Ukrainio.
Spektebla estas en la loko pluraj historiaj lignaj ortodoksaj preĝejoj kaj fervoja viadukto super valo de Prut (30 m).
La parlamento de Ukrainio decidis la 14-an de decembro 2006 ŝanĝi la nomon Jaremĉa al "Jaremĉe". La decido okazis laŭ urba referendo, rekomendoj de la urba kaj provinca konsilioj.