„ Laŭ ordono de la konscienco rifuze kritikinte la unuan volumon de la verko "Jarmiloj pasas“ de Hermann Haefker, kiun mi faris kiel katoliko en "Espero Katolika“, kaj dum la legado en la dua volumo ekĝojinte pri la ŝajna manko de similaj riproĉindajoj, kiaj estas en la unua, mi bedaŭras kiel aŭstriano, senti la devon ankaŭ protesti kontraŭ
nepruvitaj kaj nepruveblaj asertoj de l’ aŭtoro en ĉi tiu verkparto. Sciu, sur la paĝo 440, linioj 10—12 estas skribita jeno: .Per la morto de la imperiestro Francisko Jozefo, kies posteulo Karlo simpatiis al la entento, la helpo de Aŭstrio, malbonhumorigita eĉ sen tio, fariĝis duba.“ Tia sensencaĵo devas indignigi, ĉar ne estas vere kaj por objektivaj, vere senmanke kleraj homoj jam por ĉiam refutlte, ke
1. imperiestro Karlo simpatiis kun la dummilitaj kontraŭulaj ŝtatoj sed nur dankinde klopodadis, kiel eble plej baldaŭ finigi la terurajn buĉadon kaj detruadon, kiuj sentiĝis al ĉiuj partoprenintaj popoloj;
2. pro tia laŭhoma kaj homama sintenado de imperiestro Karlo, pro siaj ecoj preskaŭ por ĉiuj niaj patriotoj kaj homaranoj karmemora, ne „dubiĝis“ la helpo de Aŭstrio, - Strange, ke prusoj entute akceptis helpon!;
3. nia helpo „dubiĝis“ ĝis nia propra frakasiĝo antaŭvidita nur pro senekzempla fideleco de niaj regnestro kaj regno al la samsortana federito, fideleco, kiun neaŭstriaj germanoj pro sia estinteco — militoj kontraŭ la turkoj en la 16.a kaj 17.a jc. militoj de reĝoFrederiko II "la Granda“ kontraŭ la germana imperiestrino Maria Theresia pro Silezio, militoj de Ludoviko XIV de Francujo kontraŭ la germana imperio, epoko Napoleona k. m. a. — multope ne komprenas kaj kompreni ne volas lerni.
Fine kiel esperantisto mi ankaŭ plej profunde priplendas, ke esp-ista libro tiel senpripense, ja eĉ kulpe — nescio ne senkulpigas kaj miajn konstatojn povas fari ĉiu sancerbulo kaj rektkorulo — kuraĝas ofendi homojn, kies ekzisto estas certa kaj tiurilata
praveco ne estas kontestebla. Kompreneble mia akuzo direktigas ankaŭ kontraŭ la eldoninto, kiu ankaŭ kuipas pri eldono de ne tute objektiva, vere scienca verko en Esperanto. Verkisto kaj eldonisto estontatempe bone agos, entrepreni tian laboron post verema kaj zorga
studado de la fontoj. Kaj se ili estas esp.-istoj, ili havas duoblan devon, eviti fuŝadon. ” |