Jaro de la Lernanto
La Jaro de la Lernanto estas ideo de UEA konkretigita de UEA kaj ILEI kune. Ĝi estis lanĉita en Nitra, Slovakio, dum UK 2016, okaze de la Tago de la Lernado (marde). Ĝi daŭros ĝis julio 2017 en Suda Koreio.
Ĝiaj celoj estas: ĉefa celo: atentigi la mondan movadon kaj eksteran publikon al instruado de Esperanto (iloj, metodologio, strategio ktp) detalaj celoj: atentigi la vastan publikon pri
- pedagogiaj problemoj en ŝanĝinta mondo;
- apero de tute aliaj kaj nekonataj por antaŭa pedagogio lern-manieroj kaj rimedoj, unuavice teknikaj;
- pripensado de poioma principa ŝanĝo de roloj de lernanto kaj instruisto;
- ellaboro de novaj didaktikaj principoj, strategio, metodologio ktp por instruado de Esperanto tra la mondo.
Komencis agi por koncepti kaj prepari tiun jaron laborgrupon kun
- Ivan Colling (ILEI-estrarano)
- Mireille Grosjean (ILEI-prez.)
- Zsofia Korody (estro de la germana ILEI-sekcio)
- Stefan McGill (UEA-vic-prez.)
- Elena Nadikova (ILEI-estrarano)
- Nepo Nguyen (prezidanto de la vjetnama TEJO-sekcio)
- Germain Pirlot (veterano en la informado pri Eo kaj instruado de Eo)
Esperanta literaturo
redakti- Ilona Koutny, La Jaro de la Lernanto proklamita de UEA kaj ILEI, p. 4-7, 1/2017 "Pola Esperantisto"