Jaromír Nohavica (naskiĝis la 7-an de junio 1953 en Ostrava-Mariánské Hory) estas unu el la plej popularaj ĉeĥaj kanzonistoj.

Jaromír Nohavica
Jaromír Nohavica en Brno la 9-an de marto 2010
Jaromír Nohavica en Brno la 9-an de marto 2010
Bazaj informoj
Naskiĝo 7-an de junio 1953 (1953-06-07) (70-jaraĝa)
en Ostrava,  Ĉeĥoslovakio
Ĝenroj Folko
Profesio muzikisto
Retejo www.nohavica.cz
Signifa instrumento
gitaro
Persona informo
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater OA, SOŠ knihovnická a VOŠ
Subskribo Jaromír Nohavica
Okupo
Okupo kantistogitaristokomponisto • poeto • kantoverkisto • diskografa artisto • kantotekstisto
TTT
Retejo http://www.nohavica.cz/
vdr
Jaromír Nohavica koncertante

Aŭtoro de ĉ. 400 kantoj, el inter kiuj multaj preskaŭ popoliĝis. Krom siaj propraj kantoj li tradukis en la ĉeĥan tekstojn de Leonard Cohen, Bulat Okudžava, Boris Vian kaj Vladimir Visockij. En 2002 li realigis fiktivan dokumentfilmon Rok ďábla (La jaro de la diablo).

Ekde 2009 en lia oficiala retpaĝaro troviĝas ankaŭ tradukoj de liaj kantoj en Esperanton - de Georgo Handzlik (Pollando), Cezar (Germanio) kaj Vladimír Türk. Samjare polaj artistoj surbendigis muzikalbumon "Świat według Nohavicy" (La mondo laŭ Nohavica) kun 31 poligitaj verkoj. Lian nomon ricevis asteroido Nohavica.

Diskografio redakti

  • Darmoděj (1989, Panton)
  • Osmá barva duhy (1989, Panton)
  • Folkfórum (1990, Panton)
  • V tom roce pitomém (1991, Panton)
  • Mikimauzoleum (1993, Monitor)
  • Tři čuníci (1994, Monitor)
  • Darmoděj a další (1995, Monitor)
  • Divné století (1996, Monitor)
  • Koncert (1998, Monitor)
  • Moje smutné srdce (2000, BMG)
  • Rok ďábla (2002, Sony Music/Bonton)
  • Babylon (2003, Sony Music/Bonton)
  • Mařenka a eskymáci (2003, Sony Music/Bonton)
  • Těšínské niebo (2004 Indies)
  • Pražská pálená (2006, mp3-Album)
  • Doma (2006, Sony BMG)

Eksteraj ligiloj redakti