Jaromír Pavlacký

Jaromír Pavlacký (nask. 26.3.1913 Staré Město – mortis ?) estis ĉeĥa esperantisto en Veselí nad Moravou, Ĉeĥio, profesie komercisto.

Jaromír Pavlacký
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1913 (1913-03-26) (110-jaraĝa)
Lingvoj ĉeĥaEsperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li esperantistiĝis en 1932 kiel memlernanto kaj fondis lokan grupon en 1947 kaj gvidis du kursojn kun 42 kaj 73 partoprenintoj. Ankaŭ lia edzino Anna Pavlacká (nask. 7.2.1913) esperantistiĝis en 1947.

En 1950 li preparis serion de 10 bildkartoj Ĉeĥoslovakaj popolkostumoj.

Vitran flordomon vere internacian dank' al Esperanto konstruis por si Jaromír Pavlacký en Veselí nad Moravou. Li kulturis kaj eksperimentis en ĝi pri diversaj ekster­landaj floroj kaj kreskaĵoj. La semoj, bulboj kaj plantaĵoj devenis ekskluzive de esperantistoj el diversaj landoj de Eŭropo, Ameriko, Afriko, Azio. Li raportis pri tiu ĉi unika entrepreno de amatora botanikisto la unuan fojon en "Heroldo de Esperanto“ en 1955-01-16:

Mia flordomo estas vere internacia dank’ al Esperanto. En libera tempo por mia ĝojo mi kulturas kaj eksperimentas en ĝi pri diversaj fremdlandaj floroj kaj kreskaĵoj. Estas en ĝi kulturataj diantoj amerikaj, kiuj devenas el Nederlando, kafoarbetoj el Meksiko, palmoj kaj diversaj tropikaj kreskaĵoj el Kameruno kaj Belga Kongo, floroj el Brazilo kaj Japanujo, amarilidoj kaj krokusoj el Afriko, kaj ĉio — la semoj, bulboj kaj plantaĵoj — devenas de esperantistoj en la nomitaj landoj. Mia kulturado jam estas bone konata ne nur en nia urbo, sed en vasta ĉirkaŭaĵo, kaj ĉiu scias pri tio, ke ĉio estas gajnita pere de Esperanto. Tiamaniere estas al Esperanto farata tre bona propagando. Sed mi scias, ke en la mondo estas multaj samideanoj, kiuj havas la saman intereson, kaj pere de ĉi tiu artikoleto mi tre volonte vekus ilian intereson, ke ĉiu povu skribi al mi, kiu volus kunlabori. Certe mi tre volonte trovus ,,botanik-amikojn” en la tuta mondo, ĉar ni povus reciproke helpi unu la alian per konsiloj, interŝanĝado de spertoj kaj precipe en gajnado kaj interŝanĝado de semoj.

Li ankaŭ tradukis poemon de Petr Bezruč Maryčka Magdonová, la traduko aperis en Internacia Kulturo, Sofio, 10/1947.

Fontoj redakti

  • Heroldo de Esperanto, 1950-05-01
  • Heroldo de Esperanto, 1955-01-16
  • Stanislav Kamarýt: Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, ĈEA, Prago 1983, p. 105, 130, 246