Sonvico

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Jaronco)

Sonvico estas komunumo de la Komunumaro Sonvico kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1852 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Sonvico
Blazono de Sonvico
Blazono de Sonvico
Blazono de Sonvico
Preĝejo Sankta Johano la Baptisto en Sonvico
Preĝejo Sankta Johano la Baptisto en Sonvico
Preĝejo Sankta Johano la Baptisto en Sonvico
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Sonvico
Koordinatoj  46° 3′ 32″ N 8° 59′ 27″ O / 46.05889 °N, 8.99083 °O / 46.05889; 8.99083 (mapo)Koordinatoj: 46° 3′ 32″ N 8° 59′ 27″ O / 46.05889 °N, 8.99083 °O / 46.05889; 8.99083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1852
Areo 11,06 km²
Alteco 603 m super marnivelo
Poŝtkodo 6968
Komunumkodo 5224
Mapo de Sonvico
Mapo de Sonvico
Mapo de Sonvico

Geografio redakti

Sonvico situas proksimume 5 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Casserate. La komunumo konistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Sonvico Dino, Rödes, Jaronco, Pairago, Arla kaj Rosone.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,06 km², de kiuj 80,9% estas kovritaj de arbaro, 8,2% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sonvico limas en okcidento kaj nordo al Capriasca, en nordnordoriento al Valcolla, en oriento al Cimadera, en sudoriento al Valsolda (CO, Italio), en sudo al eksklavo Villa Luganese de la komunumo Lugano, kaj en sudokcidento al Cadro.

Trafiko redakti

Sonvico situas flanke de la gravja trafikvojoj. Tra Sonvico pasas kurba flanka vojo kiu kondukas de Lugano al Cimadera. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu situas proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la komunumo. Pere de buslinio de Tesserete al Villa Luganesi la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De 1911 ĝis 1970 funkciis regiona tramlinio de Lugano al Sonvico.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sonvico datiĝas el la jaro 1146 kiel Summo Vico. Estis trovita en Sonvico tombrestaĵoj el la ferepoko kun plado kun enskribo en la etruska lingvo. En la frua mezepoko Sonvico, Dino kaj Villa formis bienon, kiu apartenis al la Monaĥejo San Carpoforo en Como. La setlejo estis pro ĝia strategia situo protektita pere de ringomuro kaj kastelo, kiuj estis kontruitaj en la jaro 1326 kaj detruitaj en 1517. La komunumo ĝis privilegitan statuson kun impostoliberigo, kiun ĝi povis konservi ankaŭ dum la regado de la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1878 Cimadera sendependiĝis de Sonvico kaj fariĝis memstara komunumo. Ekzistas plano por kunigo de Sonvico kun la komunumo Lugano.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti