Jarosław Marek Rymkiewicz

pola verkisto

Jarosław Marek Rymkiewicz (naskiĝis la 13-an de julio 1935 en Varsovio kiel J.M. Szulc, mortis la 3-an de februaro 2022) – estis pola poeto, eseisto, dramisto, literatura kritikisto kaj profesoro pri filologiaj sciencoj.

Jarosław Marek Rymkiewicz
Persona informo
Jarosław Marek Rymkiewicz
Naskiĝo 13-an de julio 1935 (1935-07-13)
en Varsovio
Morto 3-an de februaro 2022 (2022-02-03) (86-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj polaanglahispana vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater University of Łódź vd
Familio
Patro Władysław Rymkiewicz vd
Infanoj Wawrzyniec Rymkiewicz vd
Profesio
Okupo poeto • eseisto • literaturkritikisto • dramaturgo • universitata instruisto vd
Laborkampo poezio • kreiva kaj profesia verkado • dramo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de kuracistino Hanna Baranowska kaj prozisto Władysław Szulc. La familio ŝanĝis sian germandevenan nomon sub influo de la militaj travivaĵoj. Meze de la 40-aj jaroj la nomo Rymkiewicz estis antaŭmilita literatura pseŭdonomo de Władysław Szulc. Post la dua mondmilito lia familio setlis en Lodzo. Tie li finis mezlernejon kaj poste la polan filologion ĉe la Lodza Universitato. En 1994 li ricevis sciencan titolon "profesoro".

En 1957 li eldonis sian unuan volumeton da poeziaĵoj Konwencje (Konvencioj). Li bazas sian poezian programon sur premisoj de klasikismo, kiu por li konsistas en verkado referencanta per formo, enhavo kaj temveftoj al la literatura tradicio. Tamen anstataŭ ĉerpi el la tradicia simbolaro radikanta en la antikva epoko, li plie referencas al la riĉo de formoj kaj temoj karakterizaj por baroko. Sian poetikan programon li esprimis en la libro Czym jest klasycyzm. Manifesty poetyckie (Kio estas klasikismo. Poetikaj manifestoj) de 1967. Lian interesiĝon pri la barokaj temoj respegulas konsideroj pri filozofiaj aspektoj de morto kaj trapasado (biologia kaj kultura).

Jarosław Marek Rymkiewicz okupiĝas ankaŭ pri tradukado. Li tradukis i.a. usonanglan poezion – T.S. Eliot, Wallace Stevens, kaj la hispanan – Federico García Lorca, Pedro Calderón de la Barca (imitaĵo Życie jest snem (Sonĝo-vivo), 1969).

En 2003 iĝis laŭreato de literaturpremio Nike pro la volumeto da versaĵoj Zachód słońca w Milanówku (Sunsubiro en Milanówek). Li estas laboranto de Instituto de Literaturaj Esploroj de Pola Akademio de Sciencoj (PAN) kaj membro de la Asocio de Polaj Verkistoj.

Membro de la Programa Konsilio de Scienc-centro "Kopernik". En 2010 eniris la komitaton de apogo al Jarosław Kaczyński en prezidentaj balotoj.

Bibliografio redakti

  • Krystyna Latawiec, "Dramat poetycki po 1956 roku: Jarosław M. Rymkiewicz, Stanisław Grochowiak, Tymoteusz Karpowicz", Wydawnictwo Naukowe Akademii Pedagogicznej, Kraków 2007
  • Katarzyna Batora, Rymkiewicz Jarosław Marek, ur. 1935, poeta, dramatopisarz, historyk literatury, tłumacz, en: Współcześni polscy pisarze i badacze literatury. Słownik biobibliograficzny, volumo VII: R–Sta (redakte de Jadwiga Czachowska kaj Alicja Szałagan), Warszawa 2001, s. 142–146