Jaroslavla stacidomo (Moskvo)

Jaroslavla stacidomo (Jaroslavskij vokzal, ruse Ярославский вокзал) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Jaroslavskaja" de Moskva fervojo.

Jaroslavla stacidomo
Originala nomo Ярославский вокзал
stacidomo • rekonilo
Situo
Lando Rusio Rusio
Geografia situo 55° 46′ 36″ N, 37° 39′ 26″ O (mapo)55.7767937.657264Koordinatoj: 55° 46′ 36″ N, 37° 39′ 26″ O (mapo)
Jaroslavla stacidomo (Moskvaj centraj diametroj)
Jaroslavla stacidomo (Moskvaj centraj diametroj)
DEC
Jaroslavla stacidomo
Jaroslavla stacidomo
Jaroslavla stacidomo
Situo de Jaroslavla stacidomo
Map
Jaroslavla stacidomo
Ecoj
Vendo de vojaĝbiletoj jes
Trakoj 15
Kajoj 11
Historio
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Rusiaj Fervojoj
Ligita transporto Metroo:

010 Komsomolskaja
050 Komsomolskaja
Aŭtobusoj:40, 122
Trolebusoj: 14, 22, 41, 88
Tramoj: 7, 13, 37, 50

vdr

Ĝi situas ĉe la Komsomolskaja placo (adreso:Komsomolskaja placo, domo 5).

De la stacio forveturadas trajnoj laŭ nord-orienta direkto, interalie al Uralo, Siberio kaj Fora Oriento. Ĉi tie komenciĝas la fama Transsiberia fervojo, kiu longas preskaŭ 10 mil km kaj kunligas Moskvon kun la urbo Vladivostok ĉe la Pacifika Oceano.

Historio redakti

En 1862 inter la tiam estinta proksime lageto Krasnij ("Ruĝa") kaj Nikolajevsij (nun - Leningrada) stacidomo aperis malgranda stacidomo de Jaroslavla fervojo. Tio estis 69-kilometra linio ĝis la apudmoskva urbo Sergijev Posad, konata pro tie estanta Monaĥejo de Sankta Triunuo. La unua trajno forveturis la 22-an de julio 1862. La 18-an de aŭgusto 1862 Moskva metropolito Filaret konsekris la fervojon, malgraŭ li malaprobis ĝian ekfunkcion: li opiniis, ke la pilgrimantoj, kiuj komencis vojaĝi per trajnoj anstataŭ kutima piedirado, povas aŭskulti malbonajn rakontojn dum sia veturado[1].

Poste la fervojo atingis Arĥangelskon kaj vastajn teritoriojn de la Rusia Nordo, la stacidomo estis tute rekonstruita. La nuna konstruaĵo aperis dum 1902 - 1904, konstruita laŭ projektoj de arkitekto F.Ŝeĥtel[1].

La stacidomo estis serioze rekonstruita ankaŭ en 1960-aj kaj en 1990-aj jaroj.

 
 
 
Jaroslavskij stacidomo ĝis 1902 Konstruado de la nova stacidomo Jaroslavla stacidomo en komenco de la 20-a jarcento

Alinomado redakti

Dekomence (ĝis 1870) la stacidomo estis nomata Troickij ("Triunua") de la Triunua monaĥejo en Sergujev Posad. Poste ĝi akiris nomon Jaroslavskij (Jaroslavla). Dum la periodo 1922 - 1955 oni nomis ĝin Severnij ("Norda").

Arkitekturo kaj teknikaj detaloj redakti

La stacidomo estas unu el unikaj moskvaj konstruaĵoj. Unu el ĝiaj turoj similas Moskvan Kremlon, la alia similas preĝejojn de la Norda Rusio. Frontono super enirejo al la vestiblo similas pordegon de la Monaĥejo de Savinto en Jaroslavl. Centre de la konstruaĵo arkitekto Ŝeĥtel almetis blazonojn de la tri urboj, kunligitajn de Jaroslavla fervojo: Moskvo (Sankta Georgo), Arĥangelsko (arkianĝelo Miĥaelo) kaj Jaroslavl (urso kun halebardo). Muroj de la ĉefa vestiblo estis kovritaj de paneloj, faritaj de pentristo Konstanteno Korovin[2].

La stacidomo havas 6 kajojn kaj 10 pasaĝerajn trakojn (Skemo de la stacidomo Arkivigite je 2013-12-28 per la retarkivo Wayback Machine).

Trajnoj redakti

De la stacio ekzistas regula trafiko (long-distancaj itineroj) ĝis la jenaj lokoj:

Lando Loko Trajnoj
  Rusio Vladivostok 1-2 "Rossija", 99-100
  Rusio Jekaterinburg 7-8
  Rusio,   Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto Novij Urengoj 11-12 "Jamal", 109-110
  Rusio Arĥangelsko 15-16, 233-234, 317-318 "Pomorje"
  Rusio,   Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto Labitnangi 21-22 "Polarnaja Strela"
  Rusio Novosibirsko 25-26 "Sibirjak"
  Rusio Kemerovo 29-30 "Kuzbas"
  Rusio Kirov 31-32 "Vjatka"
  Rusio,   Komiio Siktivkar 33-34
  Rusio Niĵnij Novgorod 35-36 "Niĵegorodec"
  Rusio Tomsk 37-38 "Tomiĉ"
  Rusio,   Komiio Vorkuta 41-42, 375-376
  Rusio Ĥabarovsk 43-44
  Rusio Niĵnij Tagil 49-50 "Malaĥit"
  Rusio Krasnojarsk 55-56 "Jenisej"
  Rusio,   Ĥakasio Abakan 67-68
  Rusio Ĉita 69-70
  Rusio Blagoveŝĉensk 79-80
  Rusio,   Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra Priobje 83-84 "Severnij Ural"
  Rusio Jaroslavl 101-102, 103-104, 105-106
  Rusio Kotlas 119-120
  Rusio Ĉerepovec 125-126 "Ŝeksna"
  Rusio Ŝarja 147-148
  Rusio,   Komiio Sosnogorsk 223-224
  Rusio Vologda 259-260 "Vologodskije Zori"
  Rusio Severodvinsk 315-316 "Pomorje"
  Rusio Kineŝma 661-662 (ankaŭ ĝis Ivanovo), 673-674
  Mongolio Ulaanbaataro 5-6
  Ĉinio Pekino 3-4, 19-20 "Vostok"
  Nord-Koreio Pjongjango Kuplita vagono (ne regule)
 
 
 
Jaroslavla stacidomo en 1982 Trajno Moskvo - Pekino KP 0 de Transsiberia fervojo

Apudurbaj elektrotrajnoj redakti

 
Elektrotrajno ĝis Segijev Posad

Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Mitiŝĉi, Korolov, Puŝkino, Sergijev Posad, Aleksandrov (Vladimira provinco), Ŝĉolkovo, Krasnoarmejsk kaj aliaj.

Ekzistas rapidtrajnoj "Ekspres" ĝis Aleksandrov, Monino, Frjazino kaj "Sputnik" ĝis Bolŝevo (Korolov), Mitiŝĉi, Puŝkino.

En kulturo redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Москва за Садовым кольцом", enciklopedio.
  2. Jaroslavla stacidomo (ruse)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti