Jasenov (distrikto Sobrance)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jasenov
Jasenov situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Jasenov, hungare Jeszenő (jesenO) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. La slovaka vorto jeszeny signifas: frakseno.

Situo redakti

Jasenov situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Michalovce-Uĵhorodo. Sobrance troviĝas 6 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la fortikaĵo datiĝis el la 13-a jarcento, pri la vilaĝo de 1451. En 1644 Georgo Rákóczi la 1-a okupis la fortikaĵon. En 1910 loĝis en Jeszenő 436 da homoj, (381 slovakoj, 31 germanoj, 22 hungaroj). La judoj havis sinagogon. Ĝis Traktato de Trianon Jeszenő apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Komence de 1944 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Jasenov 331 da homoj, (328 slovakoj, 2 ĉeĥoj). Apud Jasenov malgranda flughaveno funkcias (vidu la mapon!).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti