Jasová, hungare Jászfalu estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. laŭ la vilaĝonomo loĝis tie jasoj.

Jasova situas en la 4-a regiono
Jasova situas en la bluigita distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Nové Zámky troviĝas 19 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la loko devenis el 1434. En 1910 loĝis tie 1146 da homoj (hungaroj en majoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al la distrikto de Udvard. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj, krome estis ankaŭ loĝantarŝanĝo. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1204 da homoj (1159 slovakoj, 29 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti