Jasper HEYWOOD (n. 1535, m. la 9-an de januaro, 1598) estis angla klerulo kiu tradukis en la anglan tri tragediojn de Seneko la pli juna:

  • Troaso
  • Tiesto
  • Herkulo Freneza

Li estis ano de la instrua fakultato de Merton College, Universitato de Oksfordo, kaj ekde 1558 de tiu de All Souls College. Sed ĉar li estis romkatoliko kaj rifuzis konformi al la religiaj leĝoj de Elizabeto la 1-a (Anglio), li devis demisii kaj iris al Romo kie li iĝis jezuito. 17 jarojn li instruis ĉe jezuita kolegio en Bavario. En 1581 la ordeno sendis lin al Anglio kiel estro de la tieaj jezuitoj, sed revenigis lin ĉar li tro mildis. Dum li velis trans la Maniko, tempesto pelis lian ŝipon sur la anglan marbordon kaj li arestiĝis. Rifuzinte forĵuri sian romkatolikismon, li estis ekzilata, kaj mortis ĉe Napolo.

Li estis onklo de la poeto John Donne.