Jastorfkulturo

Prahistoria kulturo, ankaŭ konata kiel la antaŭromia Ferepoko en la nordo de Eŭropo

La Jastorfkulturo estas prahistoria kulturo, ankaŭ konata kiel la antaŭromia Ferepoko en la nordo de Eŭropo, pli specife en Skandinavio, Nederlando kaj la zono de la valo de la rivero Rejno norde de Germanio. Tiu ĉi estas la unua el la tri periodoj de la konologia sistemo de Oscar Montelius. Ĝi ekzistis inter la 4a kaj la 1a jarcentoj a.K.

Proksimuma situo de la Jastorfa kulturo
Eŭropo en la antaŭ-romia periodo dum fera epoko:
  •  nordiaj grupoj
  •  Jastorfkulturo
  •  grupo de Harpstedt-Nienburg
  •  celtaj gentoj
  •  pomeria kulturo
  •  kulturo de domaj urnoj
  •  kulturo orientbalta
  •  kulturo de tumultoj okcidentbaltaj
  •  kulturo de milograd
  •  estonaj grupoj
  • Tiu ĉi speco de kulturo estas praĝermana, kun limoj sude kun la La-Tène-kulturo, kiuj havis avancojn en la teknologio de la fer-ellaborado, akirante per tio konsiderindan influon, precipe ekde la jaro 600 a.K., kiam la nordianoj komencis elfosi la feron, danke al teknologio kiun ili ekposedis de siaj najbaroj de centra Eŭropo. Tamen, komence la fero estis uzata nur kiel dekoraciaĵo, poste por la kreado de iloj kaj glavoj. Ankaŭ postvivis la uzon de bronzo dum tiu ĉi tuta periodo, sed nur kiel dekoraciaĵo.

    Ĝiaj tradicioj estis la daŭrigo de la Skandinava bronzepoko, sed kun fortaj influoj de la Hallstatt-kulturo en centra Eŭropo.

    La funebraj praktikoj, tamen, daŭre sekvis la tradicion kremacii la kadavrojn por poste meti ilin en la urnojn, io karakteriza de la urnar-kulturo.

    Vidu ankaŭ redakti