Jatiel

municipo en Teruel

Jatiel [ĥaTJEL] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordorienta pinto de la nordorienta komarko Bajo Martín, kies administracia ĉefurbo estas Híjar, dum la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo.

Jatiel

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44592 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 46  (2022) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 0° 23′ U (mapo)41.2191924-0.38117070000001Koordinatoj: 41° 13′ N, 0° 23′ U (mapo) [+]
Alto 209 m [+]
Areo 10,843522 km² ( 108 4.3 522 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jatiel (Provinco Teruelo)
Jatiel (Provinco Teruelo)
DEC
Jatiel
Jatiel
Situo de Jatiel
Jatiel (Hispanio)
Jatiel (Hispanio)
DEC
Jatiel
Jatiel
Situo de Jatiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jatiel [+]
vdr

Geografio Redakti

Ĝi estas je 158 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 209 msm de altitudo.​ La tre malgranda municipa teritorio estas inter tiuj de Castelnou (oriente) kaj de La Puebla de Híjar (okcidente). La municipa teritorio estas trapasata per la rivero Martín.

Jatiel estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo A-224 el Castelnou (nordoriente) kaj de Samper de Calanda (sudokcidente).

Historio Redakti

La konkero de la zono fare de kristanoj estis farita de Ramon Berenger la 4-a.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Jatiel pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 45 loĝantoj.

Aktualo Redakti

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun bela sonorilturo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ Redakti

Notoj Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti