Jato (ruse ять) estas slavona litero, la 32-a en Kirilico kaj la 33-a en Glagolico, kiu krome estis uzata antaŭe en la bulgara lingvo, la rusa lingvo kaj la ukraina lingvo. Kvankam ĝi ne estas uzata en nuntempaj lingvoj, ĝi ekzistas en Unikodo kun kodoj U+0462 Ѣ majuskla, U+0463 ѣ minuskla (la nombroj estas deksesumaj). Sed ne multaj tiparoj havas ĝiajn signobildojn.

Jatoj en diversaj tiparoj cirilaj. La du unuaj estas majusklaj, la du lastaj estas minusklaj.
Glagolica jato en la kroata stilo anguleca.

Ĝi estis vokalo, kun prononco meza inter i kaj je.

En la jaro 1917-a estis decidite plisimpligi gramatikon de la rusa lingvo. Kelkaj literoj, inkluzive jaton, estis forigitaj. Realigo de la reformo daŭris kelkajn jarojn, la Rusia Akademio de Sciencoj ĉesis presi jaton en siaj eldonaĵoj nur en la jaro 1924-a.

Tiuepoke en Rusio okazis revolucio, pro kio multaj homoj elmigris el la lando. En ilia menso la reformo de la lingvo asociiĝis kun la revolucio. Ili ŝatis nek la duan, nek pro tio la unuan. Kontraŭkomunista propagando eĉ diris ke bolŝevikoj forigis la literon ĉar ĝi similis al kruco aŭ kirko, sekve estis "tro kristana". Tial la rusaj elmigrintoj plu uzis la literon ekster Rusio ĝis ĉirkaŭ 1950.

Post la Revolucio la vorto "jato" estis uzata ruslingve en idiomaĵoj. Por la subtenantoj de la reformo «Aĵo estas kun jatoj» signifis ke «Aĵo estas arkaika»; sed samtempe, la populara dirmaniero «На ять!» (t.e. «Jate!») estis uzata kiel admira esprimo («Bonege!», «Eminente!»). Post la falo de Sovetunio iuj nostalgiis pri la antaŭrevolucia ortografio kaj ties «blanka cigno, la litero jato». Jatoj aperis en iuj nostalgiaj stratŝildoj (iom simile al la gotikaj stratŝildoj okcidentaj), aperis vodko «Jato» ktp.