Jaume Plensa

Jaume Plensa (naskiĝis en 1955) estas hispana skulptisto kaj gravuristo kiu kreas grandegajn skulptaĵojn en publikaj spacoj en kiuj li uzas literojn kaj tekston kiel materialon por skulptaĵoj kaj ne kiel koncepton[1] kiel faras artistoj de la konceptisma skolo. Lia verkaro ofte esprimiĝas en grafika kaj semantika ludo en la formo de literoj aŭ numeroj. Al lia verkaro apartenas desegnaĵoj, skulptaĵoj, presaĵoj, opera pejzaĝo, vida arto, akustikaj instalaĵoj, teksto kaj lumo. Li ankaŭ uzas multoblajn materialojn, kiajn fero, poliestro, vitrofibro, alabastro, ligno kaj neoksidebla ŝtalo.

Jaume Plensa
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1955 (1955-08-23) (68-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Escola de la Llotja
Okupo
Okupo skulptisto • gravuristo • vidartisto • pentristo • konstrua desegnisto • fotisto
Verkoj Crown Fountain
Spillover II
TTT
Retejo https://jaumeplensa.com
vdr

Liaj artaĵoj estis ekspoziciitaj en iuj el la plej famaj institucioj pri nuntempa arto en la mondo[2].

Vivkuro redakti

Plensa naskiĝis en Barcelono, Katalunio, kie li studis arton, en la Lernejo de Llotja kaj en la Lernejo de Belaj Artoj de Sant Jordi. Poste li studis en Anglio ĉe la Fondumo Henry Moore kaj en Parizo ĉe Atelier Calder. Plensa loĝis dum jaroj en Berlino, Bruselo kaj Parizo, sed de kelkaj jaroj li ekloĝas en Barcelono[3].

Verkaro redakti

Lia studio troviĝas en Sant Feliu de Llobregat, kie li kreas grandajn skulptaĵojn kun literoj kaj numeroj, retroveblajn poste ekzemple en Bakuo, Dubajo, Boston, Ĉikago, Montrealo, Novjorko, Parizo, Tel AvivoTokio [3].

Liaj verkoj inkluzivas diversajn skulptaĵojn kiuj estas tekst-artaĵoj. Jen kelkaj ekzemploj:

Breathing estas artaĵo memore al ĵurnalistoj mortintaj dum sia raportado, por kiu Plensa trovis inspiron en la aŭdvida vivo de la aŭdio kaj muzika sekcioj de la BBC-Broadcating House, en la formo de giganta aŭskultanta vitro. La vortoj surskribitaj ĉirkaŭ la skulptaĵo en formo de spiralo de daŭranta teksto elvokas la temojn de parolado kaj silento, vivo kaj morto[2].

En la kadro de granda arta projekto (Big Art Project) en St Helens, proksime de Liverpool (Britio), kie troviĝas eks-minejo, estis inaŭgurita en 2009 la artaĵo Sonho (portugala por sonĝo) konsistanta el blanka strukturo, alta je dudek metroj (66 futojn), pezanta kvincent tunojn, kiu estis skulptita por simili al la kapo kaj kolo de juna virino kiu meditas kun fermitaj okuloj. La skulptaĵo estas kovrita de blanka dolomito, male al la nigra karbo, kiu estis antaŭe en la tiea minejo.5

 
Domo de scioj dum ekspozicio en la botanika ĝardeno de Kievo, Ukrainio (2012) fronte al la Akademio de Sciencoj, Тимірязєвська вул., 1

Lia moderna skulptaĵo El alma del Ebro estis kreita por internacia ekspozicio en Zaragozo, kies temo estis "akvo kaj daŭripova disvolviĝo". Ĝi estas dek unu metrojn alta kun ĉizitaj literoj kiu reprezentas la ĉelojn de la homa korpo, kiu mem konsistas pro 60% el akvo. Ĝiaj blankaj ŝtalaj literoj kaj kava strukturo invitas la spektanton rigardi internen kaj reflekti la rilaton inter homoj kaj akvo.

Simila skulptaĵo, Singapore Soul (Singapura Animo), estis instalita en 2011 antaŭ la Ocean Financial Centre en Singapuro. Alia skulptaĵo ( I, You, She, He ...) kun tri figuroj kunmetitaj de ĉinaj, anglaj, malajaj kaj tamilaj literoj, ĉiu sidantaj sur grandaj plataj rokoj, videblas en la Frederik Meijer Gardens & Sculpture Park, en Grand Rapids, Miĉigano.

"Tolerance Sculptures" kompletigita en 2011[4], estas serio de sep skultaĵoj kunmetita de plurlingvaj metalaj literoj ripozantaj sur hispanaj rokoj. La skulptaĵoj troviĝas laŭlonge de Allen Parkway, okcidente de la centro de Houston, Usono.

La skulptaĵo en pentrita senrusta ŝtalo Spiegel I & II (2010) en la kolekto de la Toledo Museum of Art, Ohio, Usono, estas farita el multaj lasero-trancitaj literoj el diversaj alfabetoj: araba, cirila, latina, ĉina, hinda, greka, hebrea kaj japana en kiu ĉiu skribo reprezentas kulturon kaj ilia kombino de literoj formas la babelon de reunuiĝintaj mondlingvoj kiel simbolon de tutmonda unuiĝo[5].

Fotogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Konceptarto

Publika arto

Ekstera ligilo redakti

(angla) Oficiala retejo de Jaume Plensa

Referencoj redakti

  1. Jaume Plensa, Quand le mot prend corps, (PDF), p. 82, Connaissance des Arts, marto 2016.
  2. 2,0 2,1 (en) Breathing - a new sculpture for Broadcasting House, BBC News, la 16-an de junio 2008, alirite la 12-an de aŭgusto 2020.
  3. 3,0 3,1 (es) Massimiliano Minocri, Poezio en skulptaĵo: Jaume Plensa, 2013 Premio Velázquez, El Pais, la 25-an de novembro 2013, alirite la 12-an de aŭgussto 2020.
  4. Tolerance Sculptures, retejo de Jaume Plensa
  5. (en) John Dorfman, Heads up (PDF), paĝoj 62-63, Art & Antiques, junio 2016