Javier Bardem
Javier Ángel ENCINAS BARDEM, konata kiel Javier Bardem [ĤabjER BarDEM] (naskita la 1-an de marto de 1969 en Las Palmas de Gran Canaria, Kanarioj) estas hispana aktoro.
Javier Bardem | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Javier Bardem | |||||
Naskonomo | Javier Ángel Encinas Bardem | ||||
Naskiĝo | 1-an de marto 1969 (54-jara) en Las Palmas de Gran Canaria | ||||
Religio | agnostikismo [#] | ||||
Lingvoj | hispana • angla [#] | ||||
Loĝloko | Novjorko [#] | ||||
Ŝtataneco | Hispanio [#] | ||||
Familio | |||||
Patrino | Pilar Bardem [#] | ||||
Gefratoj | Carlos Bardem • Mónica Bardem [#] | ||||
Edz(in)o | Penélope Cruz [#] | ||||
Parencoj | Rafael Bardem • Matilde Muñoz Sampedro [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Javier Bardem [#] | ||||
Okupo | aktoro • filmaktoro • rugbeisto • 15-rugbeisto • televida aktoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1990– [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li devenas de familio kun granda rilato al aktorado: avoj, lia patrino Pilar, liaj gefratoj estas aktoroj, lia onklo Juan Antonio Bardem kaj lia frato Miguel estas reĝisoroj. Lia premiero kiel aktoro okazis je la aĝo de 6 jaroj.
Lia unua grava rolo (1992) estis tipa hispana macho en Jamón, jamón (Ŝinko, ŝinko).
Li plu aperis en hispanaj filmoj, kaj baldaŭ ankaŭ en internaciaj, el kiuj la plej konata estis Before Night Falls (Antaŭ ol noktiĝu), 2000, en la rolo de kuba poeto Reinaldo Arenas, por kio li atingis kandidatiĝon al la Oskar-premioj.
Li havas du premiojn de la Festivalo de Venecio, kaj unu de la Kinfestivalo de San Sebastián.
Krome, li posedas du Goja-premiojn. La lasta en 2005, pro la filmo Mar adentro (For en maron).
En februaro de 2008 li ricevis la premion Oskar kiel Kromaktoro en la filmo "No Country for Old Men", de la fratoj Coen (2007), per kio li iĝis la unua hispana aktoro kiu ricevis tiun premion.
FilmojRedakti
- "No Country for Old Men", de la fratoj Coen (2007)
- "Amo en la tempoj de ĥolero" de Mike Newell (2007)
- "Los fantasma de Goya" de Miloš Forman (2006)
- "Mar Adentro", de Alejandro Amenábar (2004)
- Collateral (2004)
- Los lunes al sol, de Fernando León de Aranoa (2002)
- Pasos de baile (2002)
- Before Night Falls (2000)
- Entre las piernas (1999)
- Dancer Upstairs (1998)
- Perdita Durango, de Álex de la Iglesia (1997)
- Carne trémula, de Pedro Almodóvar (1997)
- Más que amor, frenesí (1996)
- Éxtasis (1996)
- El detective y la muerte(1994)
- Días contados, de Imanol Uribe (1994)
- El amante bilingüe. De Vicente Aranda (1993)
- Huevos de oro, de Bigas Luna (1993)
- Jamón, jamón, de Bigas Luna (1992)
- Tacones lejanos, de Pedro Almodóvar (1991)
- Amo tu cama rica, de Emilio Martínez Lázaro (1991)
- Las edades de Lulú de Bigas Luna (1990)