Javier Pérez de Cuéllar
Javier Pérez de Cuéllar (naskiĝis la 19-an de januaro 1920 en Limo, Peruo, mortis tie la 4-an de marto 2020) estis perua diplomato kaj politikisto. De 1982 ĝis 1991 li estis la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.
Javier Pérez de Cuéllar | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Javier Pérez de Cuéllar | |||||
Naskonomo | Javier Felipe Ricardo Pérez de Cuéllar y de la Guerra | ||||
Naskiĝo | 19-an de januaro 1920 en Limo | ||||
Morto | 4-an de marto 2020 (100-jaraĝa) en Limo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Loko de sepulto | Presbítero Matias Aquino vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Loĝloko | Limo vd | ||||
Ŝtataneco | Peruo vd | ||||
Alma mater | Pontifika Katolika Universitato de Peruo • Colegio San Agustín vd | ||||
Partio | Union for Peru vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Yvette Roberts-Darricau vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • advokato vd | ||||
Laborkampo | diplomatio • internacia juro vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj ![]() | |||||
Dum | 1982-1991 | ||||
Antaŭulo | Kurt Waldheim | ||||
Sekvanto | Boutros Boutros-Ghali | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kariero kiel diplomato redakti
En 1940 li eklaboris en la perua Ministerio pri Eksteraj Aferoj, en 1944 li aliĝis al la diplomatia servo de la lando kaj en 1961 nomumiĝis ambasadoro. Li estis ambasadoro de Peruo en Svislando, Sovetunio, Pollando kaj Venezuelo.
Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj redakti
La 1-an de januaro 1982 Pérez de Cuéllar transprenis la postenon de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kiel posteulo de la aŭstro Kurt Waldheim kaj en oktobro 1986 reelektiĝis por dua oficperiodo. Dum tiuj du oficperiodoj li gvidis sekve de la Falklanda Milito la intertraktadojn inter Britio kaj Argentino, kaj subtenis la strebojn de la tiel nomata "Contadora-grupo" pri paco kaj stabileco en Centra Ameriko. Krome interalie li ankaŭ peris en la intertraktadoj pri la sendependiĝo de la ŝtato Namibio, en la konfliktoj pri Okcidenta Saharo kaj pri Kipro. Lia dua oficperiodo kiel Ĝenerala Sekretario finiĝis la 31-an de decembro 1991.
Ĉefministro de Peruo redakti
En 1995 li malsukcesis kontraŭ Alberto Fujimori en la baloto pri la prezidanteco de Peruo. Dum la civilaj perturboj, kiuj erupciis post la demisio de Fujimori en Peruo, li inter novembro 2000 kaj julio 2001 plenumis la oficon de ĉefministro de Peruo.
Honorigoj redakti
En 1991 la usona prezidanto George H. W. Bush transdonis la prezidantan medalon pri libereco („The Presidential Medal of Freedom“), la plej altan civilan honorigon de Usono.
Eksteraj ligiloj redakti
- Informoj pri Javier Pérez de Cuéllar en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)