Jazdo
Jazdo (perse یزد, Jazd), ankaŭ anglalingve latinliterigata Yazd - estas unu el la plej malnovaj urboj de Irano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco Jazdo kaj historie estas unu el la centroj de zaratuŝtrismo.
Jazd | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
historia zaratuŝtrisma fajrotemplo
| |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | provinco Jazdo | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 074 428 (2011) | ||
Loĝdenso | 4 026 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 54′ N, 54° 22′ O (mapo)31.89722222222254.3675Koordinatoj: 31° 54′ N, 54° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 216 m [+] | ||
Areo | 131,551 km² (1 315 5.1 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Ekde 2017 la urbo estis deklarita monda heredaĵo de Unesko pro sia argilbrika arkitekturo[1]. Ĝi estas la plej antikva urbo post Ur (Mezopotamio).
LoĝantaroRedakti
Laŭ la censo de la jaro 2011, la urbo havis 1 074 428 loĝantojn en 270 575 familioj.
GeografioRedakti
Jazdo situas en altebenaĵo en mezo de la lando. Ĝi estis fondita ĉe oazo kaj kuŝas inter la dezertoj de la Dascht-e Kawir kaj la Dascht-e Lut.
HistorioRedakti
La oaza urbo grandparte konstruita el argilaj brikoj ekzistas ekde la 3-a jarmilo antaŭ nia erao. Jazdo situas 250 kilometrojn oriente de Isfahano.
ĜemelurbojRedakti
Jászberény en Hungario.
VidindaĵojRedakti
Ĉe la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estas turoj de silento kaj multajn fajrotemplojn (perse آتشكده ).
Famaj ventoturoj servas por malvarmigi kaj ventoli la historiajn domojn.
Vendreda moskeo, nomata blua moskeo, estas la plej malnova moskeo de Irano.
Esperanto-movadoRedakti
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Konataj civitanoj de la urboRedakti
- Mohammad Ĥatami, eksa prezidento de Irano
- Moŝe Kacav, eksa prezidento de Israelo