Jazz Samba

albumo de Stan Getz
Portala ikonoPortalo pri Muziko

Jazz Samba estas bosanovo-muzikalbumo de Stan Getz kaj Charlie Byrd, kiu estis sonregistrita la 13-an de februaro 1962 kaj aperis la 20-an de aprilo 1962 ĉe Verve. Jazz Samba estis la unua fama bosanova albumo de la usona ĵazmondeto kaj validas kiel unu el la plej multe venditaj ĵazalbumoj de ĉiuj tempoj.

Ekestohistorio redakti

Krankam Stan Getz estis la fama stelulo de la albumo, la albumon treege influis kaj formis la gitaristo Charlie Byrd. Byrd estis aŭdinta same kiel lia frapinstrumentisto Buddy Deppenschmidt multan bosanovon dum koncertvojaĝo tra Sudameriko, financita de la usona ministrejo por eksterlandaj aferoj, kaj kunportinta sonbendojn, kiujn li fervore prezentludis al sia muzikista kolego.[1] Getz estis aparte entuziasma de la albumo Chega de Saudade de João Gilberto, kiu enhavis bosanovojn de Antônio Carlos Jobim. Getz kaj Byrd decidiĝis, fari albumon laŭ ĉi tiu nova stilo.[2] Por tio ili elektis komponaĵojn de Jobim (Desafinado kaj One Note Samba (Samba de Uma Nota Só)) kaj de aliaj kreintoj de bosanovo kiel Baden-PowellAry Barroso.[3] Aldoniĝis komponaĵo de Byrd. Post unuaj komencoj en la studio de Rudy Van Gelder[4] februaron de 1962 okazis la sonregistrado por la albumo: Getz kaj Byrd estis akompanataj de la ordinara ritmosekcio de Byrd (Keter Betts ĉe kontrabaso, Buddy Deppenschmidt ĉe frapinstrumentaro), kiu estis plifortigita de la frato de Charlie Byrd, Joe „Gene“ Byrd, samkiel Bill Reichenbach. La sonregistradoj en por la albumo Vaŝingtono daŭris kvar horojn. Getz kaj produktisto Taylor tuj poste flugis al Novjorko. Taylor hezitis, ĉu li publikigu la albumon malgraŭ la neperfekteco de la ritmosekcio;[2] La albumo tamen mallonge poste surmerkatiĝis kiel Verve LP V6-8432. Byrd ricevis por la kunverkado komence nur rutinan salajron. En 1964 li ekprocesis por tri jaroj, celante porcion de la vendosumo altan 50.000 usonajn dolarojn.[2]

Efikohistorio redakti

La publikigo de la albumo makras la komencon de bosanovo-febro en Usono,[1] kiu travivis meze de la sesdekaj jaroj sian supron per la venonta albumo de Getz, Getz/Gilberto: La „malserioze kaj malpasie efika, laŭsone etne kolorita sono trafis sur la spiriton de la tempo, kaj pro tio la intimiĝema saksofonludo de Getz kaj la rigida, kompare kun la brazilaj originaloj Luiz Bonfá, Baden-Powell aŭ João Gilberto malglata gitarludo de Byrd provizora skalo de ĵaza bosanovo.“[1] La albumo atingis en la popularmuzikaj rangolistoj, en kiu ĝi restis dum sepdek semajnoj, rangon 1.[5] Getz ricevis la Gremion por la plej bona ĵazprezentado – soloisto aŭ etgrupo por Desafinado.

Instrumentistaro redakti

Titoloj redakti

  1. Desafinado (Antônio Carlos Jobim, Newton Mendonça) – 5:52
  2. Samba Dees Days (Charlie Byrd)– 3:35
  3. O Pato (The Duck) (Jayme Silva, Neuza Teixeira)– 2:34
  4. Samba Triste (Baden Powell, Billy Blanco) – 4:44
  5. One Note Samba (Samba de Uma Nota Só) (Antônio Carlos Jobim, Newton Mendonça) – 6:12
  6. É Lŭo Só (Ary Barroso) – 3:43
  7. Baia (Ary Barroso) – 6:49
  8. Desafinado (aldona registraĵo de la lumdisko)[6] – 2:00

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Dombrowski Basis-Diskothek Jazz, p. 40s-a.
  2. 2,0 2,1 2,2 La instigo por la surdiskigo devenis aŭ de la edzino de Byrd aŭ de lia frapinstrumentisto. Komp. David R. Adler Give the Drumer Some (Jazz Times) Arkivigite je 2007-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Chris McGowan, Ricardo Pessanha Brazilian Sound: Samba, Bossa Nova and the Popular Music of Brazil 1998, p. 66
  4. La 25-an kaj 26-an de oktobro 1961 oni surbendigis ses titolojn; kunverkis i.a. Roy Haynes. Komp. Diskolisto de Stan Getz same kiel David R. Adler Give the Drumer Some
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-03-11. Alirita 2011-12-23.
  6. Origine unuopaĵo