Jazzmeile Thüringen

Jazzmeile Thüringen (laŭvorte: Turingia ĵazmejlo) estas sukcesa germana federaciŝtata ĵazfestivalo de tuta Turingio kiu okazas ĉiujare de la komenco de oktobro ĝis la fino de novembro kun ĝis 22 miloj da spektantoj.

Historio redakti

Jazzmeile estas organizata ekde 1992 fare de AG Jazzmeile Thüringen, interurba laborgrupo en kiu partoprenas 18 turingiaj municipoj. LAG Jazz, la ŝtata laborgrupo de turingiaj ĵazkluboj kaj ĵazistoj, troviĝas unuiĝinte ene de AG Jazzmeile. Administra direktoro kaj estro de programo estas Thomas Eckardt el Jena.

En 1994 okazis sub tiu ĉi titolo la unua komuna festivalo de la urboj Vajmaro kaj Jena, kiu kunigis lokan ĵazfestivalon de Jena kaj la Internacian Ĵazan Laborrenkontiĝon en Vajmaro. Tiu ĉi eta festivalo estis tuja sukceso, tiel ke en la sekvaj jaroj pli kaj pli multe da urboj aliĝis al tiu kunlaboro rezultigante la Turingian ĵazmejlon. Ĵazfestivaloj de aliaj grandurboj estis integritaj, kiel ekzemple la Internaciaj Sonneberg-Ĵazo-Tagoj, la Nordhausen-Ĵazo-Festivalo, la Altenburg-Ĵazo-Tagoj kaj la Ĵazo-Festivalo de Jena. Laborkunvenoj kiel ekzemple Internacia Ĵaza Laborrenkontiĝo Vajmaro ankaŭ okazas kiel parto de la Ĵazo-Mejlo. Ekde 1998 la festivalo estas administrita fare de plentempa projektestro. En decembro 2011, la projekto estis honorita per Turingia Kulturpremio pro siaj multjara kultura engaĝiĝo.[1]

Organizantoj redakti

Nuntempe organizadas Liszt-muzikaltlernejo vajmara kaj la sekvaj urbo:[2]

Subteno venas i.a. de la Turingia ministerio pri edukado, sciencoj kaj kulturo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti