Jean-Antoine Houdon

Jean-Antoine HOUDON (naskiĝinta en la 25-a de marto 1741 en Versailles, mortinta en la 15-a de julio 1828 en Parizo) estis franca skulptisto de klasikismo.

Jean-Antoine Houdon
Jean antoine houdon-rembrandt peale.jpg
Persona informo
Jean-Antoine Houdon
Naskiĝo 20-an de marto 1741 (1741-03-20)
en Versailles
Morto 15-an de julio 1828 (1828-07-15) (87-jara)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Académie royale de peinture et de sculpture [#]
Familio
Edz(in)o Marie-Ange-Cécile Langlois [#]
Infanoj Sabine Houdon • Claudine Houdon [#]
Parencoj Josephine Calamatta • Marguerite-Julie-Antoinette Houdon [#]
Profesio
Okupo skulptisto • medalisto [#]
Aktiva en RomoParizo [#]
Verkado
Verkoj George Washington ❦
Bust of George Washington [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Statuo de la uzona prezidento George Washington.

VivoRedakti

Inter 1764-68 li vivis en Romo kie oni aljuĝis al li la premion Prix de Rome por elstaraj skulptaĵoj. De 1771-73 li troviĝis en Germanio kie li agadis i.a. ĉe la kortego de la dukoj de Sachsen-Coburg-Gotha sur Kastelo Friedenstein. Tie ĝis nun troviĝas unu el la plej ampleksaj kolektoj de la franca artisto.

En 1771 li kreis portretobuston de Denis Diderot, la unuan de tia ĝenro el gipso, bronzo aŭ marmoro. Tiam Houdon ekvenkis la pozecan karakteron de baroka plastiko kaj metis anstataŭen fiziognomikan vivecon kaj viglecon.

En la 1785-a jaro li transloĝiĝis en Usonon por kunlabori por monumento omaĝe al George Washington en Richmond (Virginio) (farita inter 1788-1792). Krome li deĵoris ĉe la kortego de Rusio, kie estiĝis i.a. portreto de la carino Katerina la 2-a. Krome li faris portretbustojn de Willibald Gluck, Voltaire, Jean-Jacques Rousseau, Thomas Jefferson kaj Napoleono.

Unu lia disĉiplo estis Friedrich Wilhelm Eugen Döll, kortega skulptisto en Gotao.

LiteraturoRedakti

  • Sauerländer, Willibald: Ein Versuch über die Gesichter Houdons. Deutscher Kunstverlag, Berlin 2002. ISBN 3-422-06372-2
  • Jean-Antoine Houdon: Die sinnliche Skulptur, hrsg. von Maraike Bückling und Guilhem Scherf, Ausst.-Kat. Liebieghaus Skulpturensammlung, Frankfurt am Main, 29. Oktober 2009 bis 28. Februar 2010, Hirmer Verlag, München 2009. ISBN 978-3-7774-2332-6

Eksteraj ligilojRedakti