Jean-Baptiste Berlier

Jean-Baptiste BERLIER (naskiĝis en 1841[1] (aŭ 1843[2]) en Rive-de-Gier, mortis en 1911 en Deauville) estis franca inĝeniero kaj inventisto.

Jean-Baptiste Berlier
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1841 (1841-10-11)
en Rive-de-Gier
Morto 9-an de septembro 1911 (1911-09-09) (69-jaraĝa)
en Deauville
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr
Plato en metrostacio Saint-Lazare, kajo de linio 12

Genia aŭtodidakto, li sekvis kursaron de inĝeniero en École des Mines[3]. Li kreis interalie sistemon de « pneŭmatika » transsendo de kartoj-telegramoj en Parizo per pneŭmatika tubo. Li estis ankaŭ aŭtoro de la unua projekto de « subtera tramvojo » por Parizo, la nuna Metroo de Parizo. Li iniciatis kreon de la linio « Nord-Sud » (nuna linio n-ro 12) fare de Société du chemin de fer électrique souterrain Nord-Sud de Paris (Kompanio Nord-Sud) (1902).

Ekzistas strato Jean-Baptiste-Berlier en la 13-a arondismento de Parizo.

Referencoj redakti

  1. Dictionnaire Larousse : Jean-Baptiste Berlier
  2. В «Энциклопедическом словаре Брокгауза и Ефрона» в качестве года рождения указан 1843-й.
  3. Astrid Fontaine. (2013) Le peuple des tunnels 1900-1930. Ginkgo, p. 400 j. ISBN 2846792127.

Literaturo redakti

  • Adler Emmanuel (2009-08-08). “Jean-Baptiste Berlier, un assainisseur sous pression (I)” (fr) (7), p. 10–12. 
  • Adler Emmanuel (2009-09-16). “Jean-Baptiste Berlier, passion pneumatique (II)” (fr) (9), p. 18–20. 

Vidu ankaŭ redakti