Jean-Baptiste Colbert

Jean-Baptiste COLBERT, en esperanto Johan-Baptisto Kolberto (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1619 – mortis la 6-an de septembro 1683) estis la ministro pri financoj de Francio ekde 1665 ĝis 1683, dum la reĝado de Ludoviko la 14-a. Li restis fama pro la plibonigo de la francaj manufakturoj, kaj pli ĝenerale ĉar li savis la francan ekonomion el probabla bankroto. Sed malgraŭ la penoj de Colbert, Francio kaj la Francoj fakte fariĝis pli malriĉaj, pro la ekscesa lukso de la reĝa kortego kaj pro la multaj militoj, kiuj okazis dum tiu periodo.

Jean-Baptiste Colbert
Colbert1666.jpg
Blason Colbert.svg
Persona informo
Jean-Baptiste Colbert
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1619 (1619-08-29)
en Reims, Royal Flag of France.svg Reĝlando Francio
Morto 6-an de septembro 1683 (1683-09-06) (64-jara)
en Parizo, Royal Standard of the King of France.svg Reĝlando Francio
Tombo Preĝejo Saint-Eustache [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Parizo [#]
Subskribo Jean-Baptiste Colbert
Familio
Patro Nicolas Colbert de Vandières [#]
Patrino Marie Pussort [#]
Gefratoj Charles Colbert de Croissy • Nicolas Colbert [#]
Infanoj Jean-Baptiste Colbert, Marquis de Seignelay • Jeanne-Marie Colbert • Jacques-Nicolas Colbert • Marie-Anne Colbert • Jean-Jules-Armand Colbert • Louis Colbert [#]
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistojuristo • Clerical Officer [#]
Aktiva en ParizoVersailles [#]
Aktiva dum 1665–1683 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Jean-Baptiste Colbert

El inter la komercaj iniciatoj de Colbert, oni povas mencii la ekimportadon de vitro el Venecio kaj de teksaĵoj el Flandrio. Li ankaŭ fondis manufakturon de tapetoj en Beauvais, kaj estas rigardita kiel la kreinto de la franca komerca ŝiparo. La reformoj de Colbert favoris la aperon de merkantilismo, alinomita « kolbertismo » (colbertisme) en Francio kiel omaĝo al Colbert.

Colbert redaktis pli ol 150 ediktojn por reguli la tradiciajn profesiajn korporaciojn. Unu el tiuj ediktoj celis plibonigi la kvaliton de teksaĵoj.

Vidu ankaŭRedakti