Jean-Charles Alphand
Jean-Charles Adolphe ALPHAND (naskiĝis en 1817 - mortis en 1891) estis franca inĝeniero. Li partoprenis la vastan renovigon de Parizo fare de la barono Haussmann dum la reĝado de Napoleono la 3-a, inter 1852 kaj 1870, samkiel la inĝeniero Eugène Belgrand kaj la ĝardenisto Jean-Pierre Barillet-Deschamps.
Jean-Charles Alphand | |
---|---|
![]() Busto de Jean-Charles Alphand sur lia tombo, en la tombejo Père-Lachaise | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1817 en Grenoblo |
Morto | 6-an de decembro 1891 (74-jara) en Parizo |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise |
Lingvoj | franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Charlemagne • Franca Politeknika Lernejo • Altlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero |
VerkojRedakti
Jean-Charles Alphand interalie kontribuis al la kreado de :
- La skvaro Temple,
- La avenuo de la observatorio de Parizo,
- La ĝardenoj de la avenuo de la Elizeaj Kampoj,
- La parko Monceau,
- La bulvardo Richard Lenoir,
- La bosko de Vincennes,
- La parko Montsouris,
- La bosko de Boulogne,
- La parko Buttes-Chaumont,
- Universala Ekspozicio de Parizo de 1889.