Jean-Jacques Boissard

Jean-Jacques Boissard (1528-1602) (naskiĝis en Besançon en 1528 - mortis en Metz la 30-an de oktobro 1602) estis franca filologo, antikvaĵisto, latinisto kaj poeto.

Jean-Jacques Boissard
(1528-1602)
poeta Francicus
poeta Francicus
Persona informo
Jean-Jacques Boissard
Naskiĝo 1528
en Besançon  Francio
Morto 30-a de oktobro 1602
en Metz  Francio
Etno Francoj vd
Lingvoj latinameza francafrancagermana vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Padovo
Familio
Parencoj Hugues Babet vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • desegnisto vd
Aktiva dum 1543–1602 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li edukiĝis en Loveno, sed kaŝe forlasis la seminarion de la urbo kaj travojaĝis Germanion kaj Italion, kie li restis dum multaj jaroj, vivinte kelkfoje eĉ plej mizere. Lia restado en Italio vekis en li la gusto pri antikvaĵoj, kiujn li kolektis en Romo kaj najbaraĵoj. Pli malfrue li vizitis la grekajn insulojn, sed kaŭze de malsano li devis reiri al Romo. Tie ĉi li kompletigis sian kolekton kaj poste reiris al Francio. Ĉar ne permesiĝis publike konfesi la protestantan religion, kiun li antaŭe brakumis, li retiriĝis al Metz, kie li restis ĝis siaj lastaj tagoj.

Verkoj redakti

  • Poemata (1574)
  • Emblemata (1584)
  • Icones Virorum Illustrium (1597)
  • Vitae et Icones Sultanorum Turcicorum, etc. (1597)
  • Theatrum Vitae Humanae (1596)
  • Romanae urbis topographia et antiquitates (1597–1602)
  • De Divinatione et Magicis Praestigiis (1605)
  • Habitus Variarum Orbis Gentium (1581), ilustrita kun sepdek gravuraĵoj.
  • Emblematum liber cum figuris - 1593

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj