Jean-Louis Petit
Jean-Louis Petit estis franca anatomo kaj kirurgo, la plej grava figuro en franca kirurgio en la unua duono de la 18-a jarcento, inventinte la hemostatan[1] turniketon kaj estinte la unua prezidanto de la Franca Akademio de Kirurgio. Li estis unu el la unuaj eltiri la kristalinon kaj en 1736 li estis unu el la unuaj en Eŭropo kiu plenumis kirurgion pri kraniotomio. Liaj plej gravaj verkoj referencas al ostaj malsanoj kaj aneŭrismoj.
Jean-Louis Petit (1674-1750) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Bildo de Jean-Louis Petit.
| |||||
Persona informo | |||||
Jean-Louis Petit | |||||
Naskiĝo | 13-an de marto 1674 en Parizo, Francio | ||||
Morto | 20-an de aprilo Loui en Parizo, Francio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | [[Reĝa Akademio je Kirurgio "Hospitalo de la Karito (Parizo) Akademio de Sciencoj de Francio]] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kirurgo anatomo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiEnamiĝinta pri anatomio ekde frua aĝo, li profitis de lecionoj de la anatomo Alexis Littré (1658-1726), kiu loĝis en la domo de sia patro. Kiam li estis apenaŭ dekdujara, ĉi-lasta konfidis al li la prizorgon de sia amfiteatro. Post lernado de kirurgio sub Georges Mareschal (1658-1736), li akiris sian majstran atestilon pri kirurgio en Parizo en 1700. Li iĝis membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj en 1715 kaj estis nomumita, laŭ ordono de reĝo Ludoviko la 15-a, direktoro de la Reĝa Akademio de Sciencoj pri Kirurgio kiam ĝi estis kreita en 1731. Lia talento kaj sperto gajnis al si grandan rimarkindecon, precipe post sia laboro dediĉita al kazoj de hemoragioj, lakrimaj fistuloj kaj intervenoj sur la penisa bremso[2].
Jean-Louis Petit estas aŭtoro de traktaĵo pri ostaj malsanoj, "La arto pri kuracado de la ostaj malsanoj", kie dislokiĝoj kaj frakturoj estas traktataj per lastatempe elpensita maŝino por redukti ilin, publikigita en 1705 kaj tradukita en la anglan en 1726 post esti plurfoje reeldonita. Li ankaŭ verkis dum dek du jaroj pri monumenta "Traktato pri kirurgiaj malsanoj kaj la operacioj kiuj konvenas al ili", kiu ne estis kompletigita ĝis post lia morto fare de François Dominique Lesné (1722-1800) en 1790. Lia famo atingis eksterlande kaj li estis vokita al Pollando fare de Aŭgusto la 2-a, en 1726, kaj al Hispanio, en 1735, fare de Dom Ferdinando la 6-a. Tiuj ĉi princoj proponis al li grandajn avantaĝojn, post kiam li restarigis ilian sanon, por konservi lin en sia lando, sed Petit preferis reveni al Francio.
Ni ŝuldas al Jean-Louis Petit la unuan kompletan klinikan priskribon de eksterdura hematomo, inkluzive de la libera intervalo responda al la tempo de formado de la hematomo, same kiel la principojn de ĝia kirurgia traktado konsistanta el trepanado ĉe la flanko kontraŭa al la apero de neŭrologiaj signoj. Ĉi tiu eltrovaĵo estas verŝajne la unua rigora anatomoklinika priskribo kiu restas signifa ĝis hodiaŭ.
Ĉi tiu anatomoklinika metodo, kiu konsistas je kontrolado de la klinikaj hipotezoj prezentitaj ĉe nekropsio, estos akceptata de la kirurgoj de la Reĝa Akademio de Kirurgio poste, danke al la renkontiĝo de kirurgoj kun kuracistoj dum la postrevolucia periodo, de la Fakultato mem. La analizo de la historio de la medicino, ignorante la paralelan historion de la kirurgio, kondukos al atribuado de tiu ĉi metodo al la medicino de la komenco de la 19-a jarcento, kiu estas nur la heredaĵo de la kirurgia institucio en la komenco de la 18-a jarcento.
Li donis sian nomon al anatomia strukturo, la "triangulo de Jean-Louis Petit" aŭ lumba triangulo (Trigonum lumbale). Lokitan en la malsupra parto de la lumba regiono, ĝi estas limigita malsupre de la iliaka kresto kaj supre de la latissimus dorsi ("aŭ granda dorsa muskolo") kaj eksteraj oblikvaj muskoloj.
Verkaro
redakti- L'art de guérir les maladies des os, 1709
- Traité des maladies des os, 1723
- Traktaĵo pri la malsanoj de la ostoj de la homa korpo, 1725
- Dissertation en forme de lettres, 1726
- Second memoire pour les chirurgiens, 1737
- Respondo de kirurgo de S. Cosme ... pri veneraj malsanoj, 1737
- Traktato pri la malsanoj de la ostoj en la homa korpo, 1743
- Traktato pri la malsanoj de la ostoj, montrante la bandaĝojn kaj ilojn uzatajn por ilia kuracado, 1751
- Traité des maladies chirurgicales et des operations qui leur conviennent, 1774
Vidu ankaŭ
redakti- Laurent d'Houry (1644-1725) franca reĝa libristo kaj presisto
- Nicolas de Blégny (1652-1722) franca eseisto, historiisto kaj barbira kirurgo
- Georges Mareschal (1658-1736) franca kirurgo
- Alexis Littré (1658-1726) franca anatomo kaj kirurgo
- Aŭgusto la 2-a (1670-1733)
- François Gigot de la Peyronie (1678-1747) franca kirurgo
- Jean Astruc (1684-1766) franca kuracisto kaj profesoro pri medicino
- Henry François Le Dran (1685-1770) franca kirurgo
- Fernando la 6-a (1713-1759)
- Olof af Acrel (1717-1806) sveda kirurgo
- François-Dominique Lesné (1722-1800) franca kirurgo
- François Arago (1786-1853)
- Paul Diepgen (1878-1966) germana ginekologo kaj historiisto pri medicino
- Heinz Goerke (1917-2014) germana historiisto pri medicino